Post on 19-Mar-2016
description
Kiel venis Esperanto en Mongolion?Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj
Prezento por la 99a Japana Kongreso de Esperanto7-8 oktobro 2012, Sapporo
Esperanto estas enkondukita en Mongolio komence de la 20a jarcento.
Tiutempe iu mongola bonzo enmigris en Turkion por sia vivteno kaj laborante tie alighis al laborista E-kurso.
Li estis budhisma bonzo Namĝil Ĥajanĥirvaa, la unua mongola
esperantisto. Laborinte en Turkio li aŭdis ke en
Mongolio venkis popola revolucio. Li konsideris ke en la patrolando
venas justa kaj feliĉa tempo kaj li tuj revenis en 1923.
Baldaŭ li fariĝis registara oficisto.
(Li naskiĝis en 1885 en orienta regiono nomata Ĥentij. Inter la jaroj
1924 kaj 1930 li tradukis plurajn verkojn el Esperanto al la mongola
lingvo. )
Ekde tiam li ekinstruis Esperanton al tiamaj mongolaj intelektuloj. Samtempe li elesperantigis literaturaĵojn de eksterlandaj verkistoj kaj regule publikigis ilin en tiutempaj revuoj. Tiel mongola publiko ekkonis la internacian lingvon Esperanto.
Sed, bedaurinde ankoraŭ ne venis “feliĉa” tempo. Pro la
popola revolucio ekregis Mongolion diktatura
registaro sub gvido de Sovetia proleta reĝimo. Ekkomenciĝis politika
viktimo. Multe da bonzoj kaj intelektuloj arestitaj kaj
pafmortigitaj. Inter ili estis la unua mongola esperantisto
Ĥajanĥirvaa. Li estis suspektita kaj kulpigita kiel
eksterlanda spiono.
Tiuj, kiuj eklernis Esperanton estis arestitaj. La unua esperantisto
Ĥajanĥirvaa mortis en malliberejo en 1934.
Evoluo de Esperanto ĉesiĝis.
(Antaŭ la politika viktimo kaj arestado li laboris en la popola
registaro kiel Direktoro de la Partia lernejo kaj poste Estro de la Departemento pri enlanda
sekureco)
La dua esperantisto doktoro Bimba Rinĉen.
Li naskiĝis en 1905, en Burjatio –Norda Mongolio nun apartenas al
Rusio. Li diplomiĝis en Sankt-Peterburga Orientstuda Universitato kaj
poste li translokiĝis al nuna Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio. Li
estis fama mongola lingvisto, membro de pluraj sciencaj akademioj, unu el la plej grandaj aŭtoritatoj pri la finn-ugraj
lingvoj. Lernis Esperanton li de la unua esperantisto Ĥajanĥirvaa. Dum
viktimaj jaroj li ankaŭ estis arestita inter 1937 kaj 1942. Sed dank’al sia
lingvokapablo li liberiĝis.
D-ro Rinĉen lernis Esperanton en 1927, gvidis Esperanto-kursojn,
verkis la unuajn Esperanto-mongolan vortaron en 1964 kaj
lernolibron, kiu havis 3 eldonojn – 1964, 1966 kaj 1992.
Li estis tradukanto el la rusa, franca, germana, pola, ĉeĥa kaj
Esperanto. Post la 2a mondmilito en Mongolio ekboniĝis politika
situacio, kaj dank’al tio mongolaj esperantistoj reaktiviĝis.
D-ro Rinĉen gvidis mongolan Esperantujon ĝis 1976 kiam li
forpasis.
La tria gvidantoprof. Ĉimid Dogsuren
Li naskiĝis en 1934 en la orienta regiono nomata Ĥentij. Diplomiĝis pri lingvisto-filologo en la Nacia
Universitato kun fakultataj kursoj de tibeta kaj franca lingvoj. Regis
ankaŭ rusan krome de Esperanto. Post sia diplomiĝo ĝis sia emeritiĝo li laboris en la Scienca Akademio
kiel esploristo pri geografiaj terminoj, kaj estis profesoro en
kelkaj universitatoj en Ulanbatoro.
Prof. Dogsuren eklernis Esperanton meze de 1960-aj
jaroj de sia instruisto d-ro Rinĉen. Laŭ iniciato de sia
instruisto li kun aliaj esperantistoj fondis Mongolan Esperanto-Unuiĝon (sed sub kontrolo de la Verkista Ligo)
en 1970. Kiel kitime, tiam mongolaj esperantistoj agis
ankaŭ sub kontrolo de sekuraj instancoj. Ekzemple, la
sekura departemento ofte kontrolis enhavon de ĉiuj leteroj inter mongolaj kaj
fremdaj esperantistoj.
Prof. Dogsuren sub gvido de sia instruisto sukcese organizis oficialajn du-
jarajn Esperanto-kursojn ĉe la Nacia Universitato por la jaroj 1971-1973 kaj 1973-
1975, kaj mem instruis. Post longa paŭzo li lastfoje
okazigis la kurson por la jaroj 1987-1989 ĉe la
universitato.
Decembre de 1989 venkis en Mongolio demakratia
movado kaj dank’ al tio falis en Mongolio severa
kontrolado de komunisma registaro kaj sekuraj
instancoj. Malfermiĝis pordo antaŭ mongolaj esperantistoj libere agadi. De tiam prof.
Dogsuren senĉese kaj senpaŭze okazigis E-kursojn grandajn kaj malgrandajn.
Mongolaj esperantistoj ekis libere vojaĝi kaj partopreni en internaciajn eventojn.
La unuan fojon, en 1994 prof. Dogsuren partoprenis
en la 79an Universalan Kongreson de Esperanto en Seŭlo kaj vizitis E-klubojn de multaj urboj de Japanio, laŭ projekto de KAEM. Tiuj
vizitoj multe valoris al mongolaj esperantistoj.
Dank’ al penega klopodo de prof. Dogsuren
mongola E-organizaĵo revigliĝis kaj ĝi en la jaroj
1992 kaj 2001 estis refondita kun nomo
Mongola E-Asocio kaj ekde 2004 ĝi nomiĝas Mongola Esperanto-
Societo. Sub lia gvido en 2002 mongolaj esperantistoj sukcese okazigis la 1an
Mongolan Kongreson de Esperanto.
La 1an mongolan kongreson partoprenis kiel honoraj gastoj tiama vic-
prezidanto de UEA karmemora LEE Chong-
Yeong, tiama prezidanto de KAEM estimata s-ro Hori Yasuo kaj korea kaj rusa
esperantistoj s-ino Kim Ju kaj s-ro Eugenij Delcov. La
kongreson partoprenis ĉirkaŭ 50 esperantistoj kaj
simpatiantoj.
S-roj LEE Chong-yeong kaj Eugenij Delcov kun mongolaj esperantistoj
Jen estas kongreslibreto de la 1a mongola kongreso kaj provnumero de la asocio nomata “La Blua Ĉielo” kiun eldonis
okaze de la mongola kongreso.
Prof. Dogsuren elesperantigis multe da verkojn, ekzemple, “La Faraono” de Prus Boleslav, “La Diina masaĝo” de Masajuki Saionji,
“Esperanto en la 21a jarcento” de LEE Chong-Yeong, ktp.
Nun Mongola Esperanto-Societo
havas ĉirkaŭ 50 membrojn. Ĝi estas la
70-a landa asocio aliĝinta al UEA.
Ĝi okazigis la 2an Mongolan Kongreson de Esperanto en 2008
kaj en la 2010 okazigis en Mongolio la 6an Azian Kongreson de
Esperanto.
Koran dankon pro via atento!