Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

20
Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj Prezento por la 99a Japana Kongreso de Esperanto 7-8 oktobro 2012, Sapporo

description

Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj. Prezento por la 99a Japana Kongreso de Esperanto 7-8 oktobro 2012, Sapporo. - PowerPoint PPT Presentation

Transcript of Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

Page 1: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

Kiel venis Esperanto en Mongolion?Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

Prezento por la 99a Japana Kongreso de Esperanto7-8 oktobro 2012, Sapporo

Page 2: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

Esperanto estas enkondukita en Mongolio komence de la 20a jarcento.

Tiutempe iu mongola bonzo enmigris en Turkion por sia vivteno kaj laborante tie alighis al laborista E-kurso.

Page 3: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

Li estis budhisma bonzo Namĝil Ĥajanĥirvaa, la unua mongola

esperantisto. Laborinte en Turkio li aŭdis ke en

Mongolio venkis popola revolucio. Li konsideris ke en la patrolando

venas justa kaj feliĉa tempo kaj li tuj revenis en 1923.

Baldaŭ li fariĝis registara oficisto.

(Li naskiĝis en 1885 en orienta regiono nomata Ĥentij. Inter la jaroj

1924 kaj 1930 li tradukis plurajn verkojn el Esperanto al la mongola

lingvo. )

Page 4: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

Ekde tiam li ekinstruis Esperanton al tiamaj mongolaj intelektuloj. Samtempe li elesperantigis literaturaĵojn de eksterlandaj verkistoj kaj regule publikigis ilin en tiutempaj revuoj. Tiel mongola publiko ekkonis la internacian lingvon Esperanto.

Page 5: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

Sed, bedaurinde ankoraŭ ne venis “feliĉa” tempo. Pro la

popola revolucio ekregis Mongolion diktatura

registaro sub gvido de Sovetia proleta reĝimo. Ekkomenciĝis politika

viktimo. Multe da bonzoj kaj intelektuloj arestitaj kaj

pafmortigitaj. Inter ili estis la unua mongola esperantisto

Ĥajanĥirvaa. Li estis suspektita kaj kulpigita kiel

eksterlanda spiono.

Page 6: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

Tiuj, kiuj eklernis Esperanton estis arestitaj. La unua esperantisto

Ĥajanĥirvaa mortis en malliberejo en 1934.

Evoluo de Esperanto ĉesiĝis.

(Antaŭ la politika viktimo kaj arestado li laboris en la popola

registaro kiel Direktoro de la Partia lernejo kaj poste Estro de la Departemento pri enlanda

sekureco)

Page 7: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

La dua esperantisto doktoro Bimba Rinĉen.

Li naskiĝis en 1905, en Burjatio –Norda Mongolio nun apartenas al

Rusio. Li diplomiĝis en Sankt-Peterburga Orientstuda Universitato kaj

poste li translokiĝis al nuna Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio. Li

estis fama mongola lingvisto, membro de pluraj sciencaj akademioj, unu el la plej grandaj aŭtoritatoj pri la finn-ugraj

lingvoj. Lernis Esperanton li de la unua esperantisto Ĥajanĥirvaa. Dum

viktimaj jaroj li ankaŭ estis arestita inter 1937 kaj 1942. Sed dank’al sia

lingvokapablo li liberiĝis.

Page 8: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

D-ro Rinĉen lernis Esperanton en 1927, gvidis Esperanto-kursojn,

verkis la unuajn Esperanto-mongolan vortaron en 1964 kaj

lernolibron, kiu havis 3 eldonojn – 1964, 1966 kaj 1992.

Li estis tradukanto el la rusa, franca, germana, pola, ĉeĥa kaj

Esperanto. Post la 2a mondmilito en Mongolio ekboniĝis politika

situacio, kaj dank’al tio mongolaj esperantistoj reaktiviĝis.

D-ro Rinĉen gvidis mongolan Esperantujon ĝis 1976 kiam li

forpasis.

Page 9: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

La tria gvidantoprof. Ĉimid Dogsuren

Li naskiĝis en 1934 en la orienta regiono nomata Ĥentij. Diplomiĝis pri lingvisto-filologo en la Nacia

Universitato kun fakultataj kursoj de tibeta kaj franca lingvoj. Regis

ankaŭ rusan krome de Esperanto. Post sia diplomiĝo ĝis sia emeritiĝo li laboris en la Scienca Akademio

kiel esploristo pri geografiaj terminoj, kaj estis profesoro en

kelkaj universitatoj en Ulanbatoro.

Page 10: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

Prof. Dogsuren eklernis Esperanton meze de 1960-aj

jaroj de sia instruisto d-ro Rinĉen. Laŭ iniciato de sia

instruisto li kun aliaj esperantistoj fondis Mongolan Esperanto-Unuiĝon (sed sub kontrolo de la Verkista Ligo)

en 1970. Kiel kitime, tiam mongolaj esperantistoj agis

ankaŭ sub kontrolo de sekuraj instancoj. Ekzemple, la

sekura departemento ofte kontrolis enhavon de ĉiuj leteroj inter mongolaj kaj

fremdaj esperantistoj.

Page 11: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

Prof. Dogsuren sub gvido de sia instruisto sukcese organizis oficialajn du-

jarajn Esperanto-kursojn ĉe la Nacia Universitato por la jaroj 1971-1973 kaj 1973-

1975, kaj mem instruis. Post longa paŭzo li lastfoje

okazigis la kurson por la jaroj 1987-1989 ĉe la

universitato.

Page 12: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

Decembre de 1989 venkis en Mongolio demakratia

movado kaj dank’ al tio falis en Mongolio severa

kontrolado de komunisma registaro kaj sekuraj

instancoj. Malfermiĝis pordo antaŭ mongolaj esperantistoj libere agadi. De tiam prof.

Dogsuren senĉese kaj senpaŭze okazigis E-kursojn grandajn kaj malgrandajn.

Mongolaj esperantistoj ekis libere vojaĝi kaj partopreni en internaciajn eventojn.

Page 13: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

La unuan fojon, en 1994 prof. Dogsuren partoprenis

en la 79an Universalan Kongreson de Esperanto en Seŭlo kaj vizitis E-klubojn de multaj urboj de Japanio, laŭ projekto de KAEM. Tiuj

vizitoj multe valoris al mongolaj esperantistoj.

Page 14: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

Dank’ al penega klopodo de prof. Dogsuren

mongola E-organizaĵo revigliĝis kaj ĝi en la jaroj

1992 kaj 2001 estis refondita kun nomo

Mongola E-Asocio kaj ekde 2004 ĝi nomiĝas Mongola Esperanto-

Societo. Sub lia gvido en 2002 mongolaj esperantistoj sukcese okazigis la 1an

Mongolan Kongreson de Esperanto.

Page 15: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

La 1an mongolan kongreson partoprenis kiel honoraj gastoj tiama vic-

prezidanto de UEA karmemora LEE Chong-

Yeong, tiama prezidanto de KAEM estimata s-ro Hori Yasuo kaj korea kaj rusa

esperantistoj s-ino Kim Ju kaj s-ro Eugenij Delcov. La

kongreson partoprenis ĉirkaŭ 50 esperantistoj kaj

simpatiantoj.

Page 16: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

S-roj LEE Chong-yeong kaj Eugenij Delcov kun mongolaj esperantistoj

Page 17: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

Jen estas kongreslibreto de la 1a mongola kongreso kaj provnumero de la asocio nomata “La Blua Ĉielo” kiun eldonis

okaze de la mongola kongreso.

Page 18: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

Prof. Dogsuren elesperantigis multe da verkojn, ekzemple, “La Faraono” de Prus Boleslav, “La Diina masaĝo” de Masajuki Saionji,

“Esperanto en la 21a jarcento” de LEE Chong-Yeong, ktp.

Page 19: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

Nun Mongola Esperanto-Societo

havas ĉirkaŭ 50 membrojn. Ĝi estas la

70-a landa asocio aliĝinta al UEA.

Ĝi okazigis la 2an Mongolan Kongreson de Esperanto en 2008

kaj en la 2010 okazigis en Mongolio la 6an Azian Kongreson de

Esperanto.

Page 20: Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

Koran dankon pro via atento!