O DIA REGNO - dli-daten.dememorigis min pri la rava humoro de Jacques. Li povis paroli pri Dia...
Transcript of O DIA REGNO - dli-daten.dememorigis min pri la rava humoro de Jacques. Li povis paroli pri Dia...
-
DIA REGNO• dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 4 (889) • 2011 •
DIA
REG
NO
ISS
N 0
167-
9554
Memore al Jacques Tuinder
-
74 DIA REGNO 4/2011
REDAKTORAJ VORTOJ
Mankas la enhavtabelo, ĝiĉifoje ne estas necesa, ĉartiu ĉi numero temas ĝis 95%pri Jacques Tuinder. Plurmaniere miricevis materialon, reagojn pri la forpasode li kaj mi decidis ke la tuta numeroestu dediĉita al li kaj lia laboro.
Unue vi trovas la reagojn pri liaforpaso. Poste mi publikigas artikolon,kiun Jacques prilaboris, kaj aliajnartikolojn, kiujn vi eble jam legis, seddonas bazan informon pri li kaj lialaboro.
Sur la fronta paĝo mi kunemtiskelkajn bildojn pri li. Vi vidas kielJacques helpas atentigi infanon dummezurado en Rusio. Dum la misio tieli ankau ludis kaj bone fartis post lalaboro. Vi vidas lin dum kongresoj kunla edzino Vera, kun Albrecht Kronen-berger kaj kun Mats Landfors.
Persone al mi kaj al mia familio limulte mankos. Kun nekredeble grandaĝojo ni ĉiam renkontis lin kaj Vera dumla kongresoj.
Mi, kiel redaktoro, ofte ricevislaŭdajn vortojn de li pri Dia Regno,precipe kiam mi plej multe bezonis tiujnapogajn vortojn en la komenco kiammi tute freŝe ekredaktis nian gazeton.Krome, li faciligis mian laboron ĉarsenlace kaj regule li sendis kontribuojndiverstemajn sed ĉiam interesajn. Kieli trovis siajn forton kaj energion?
Unu el la plej fortaj impresoj priJacques kiu restos en mia memoro, estaslia fervoro pri sia tasko helpi aliajn. Kajpri tio li plenkore povis rakonti.
KELIKristana Esperantista Ligo Internacia
fondita en 1911, neneŭtrala kunlaboranta kun UEACelo: Krei efikan kontakton inter kristanoj el
diversaj landoj kaj per Esperantodiskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo.Prezidanto: Philippe COUSSON* 26 rue de Pré-Ventenet,
FR 86340 Nouaillé-Maupertuis, Francio;) +33 (0) 549468021;:[email protected]
Sekretario: Pavel POLNICKÝ;* Na Vinici 110/10,
CZ 290 01 Podĕbrady II, Ĉeĥio) +420 325 615 651;: [email protected]
Kasisto: Ágnes RÁCZKEVY-EÖTVÖS* Kláuzal utca 32,
HU 1072 Budapest, Hungario) +36 12660 842;
Kotizoj: Rekta membro kun gazeto, minimume €20,-• Membro-subtenanto €30,- • Nura abono: paganterekte al KELI €16,- • pagante al Libroservo €18,- •Sendoj de okcidentaj monbiletoj per registrita letero alla kasisto de KELI. • Se estas en via lando UEA-poþtĝirkonto (informiøu æe UEA) bonvolu prefere pagial UEA por konto kelk-p de KELI • Franca bankkontode KELI ĉe CICbanko: BIC: CMCIFRPP; IBAN:FR76100 96182 48000 36874 80104
Vizitu ankaý la ttt-paøon www.chez.com/keli/---------------
DIA REGNOOficiala organo de KELI, fondita en 1908
dumonata revuo - ISSN 0167-9554Redaktoro: Bengt Olof ÅRADSSON
* Västergårdsg 15; 256 64 Helsingborg; Svedio;) +46 (70) 2004574;: [email protected]
Kontrollegis: Éva FARKAS -TATÁRAbonprezo sen membreco en KELI: €16, aŭ
egalvalora. Abonoj kaj anonckostoj pagotaj al lakasisto de KELI (vidu supre).
Pri la enhavo de la artikoloj respondecas nur laaŭtoroj. Represo kaj traduko permesataj, kondiĉe keoni citas la fonton. Specimenon kun represo aŭ
traduko oni sendu al la redaktoro.
Ekspedado: Pavel POLNICKÝVidu la adreson de la sekretario
Presado: Tiskárna ASTROprint s.r.o., Poděbrady,Ĉeĥio: [email protected]
Eldonmonatoj: meze de feb, apr, jun, sep, okt, dec
-
DIA REGNO 4/2011 75
La 21an de julio mi ĉeestis laadiaŭan diservon de Jacques enHeemskerk kaj la kremacianceremonion en la tombejo/kremaciejode apuda vilaĝo. La preĝejo estisplenplena kaj la diservo estis egekortuŝa. Inter la multaj funebrantoj estisFratoj de la Abatejo en kiu li libervolelaboris du tagojn semajne dum multajjaroj. Vera kaj Jacques apartenas al latiel nomata “kritikema baza komunumokristana IJmond”. En Nederlando ekestismultaj de tiaj ekleziaj komunumoj enla periodo de la granda ekumena vekiĝo.La plej multaj jam malaperis sed enHeemskerk ĝi estas vivanta.
La liturgio enhavis multajn kantojnde la verkisto de kantoj Huub Oosterhuiskies tekstoj estas fakte poemoj. Almultaj el niaj protestantaj eklezianoj iliankaŭ estas konataj kaj ŝatataj. La ĥorode la eklezio kantis kaj subtenis niajn
voĉojn. La biblia legaĵo estis psalmo36,8-10. Je la fino kantis la Fratoj de laSankta Adelbertus Abatejo en lalatina,“Danko-n kaj Beno-n”.
Tra la tuta tago iris kiel ruĝa fadenoankaŭ la aktivaĵoj de Jacques por lane-necese blindaj kaj malbon-vidantajhomoj. Ofte estis menciita lia entu-ziasmo por Esperanto. La reprezentantojde la multvariaj organizoj, al kiuj likontribuis, substrekis lian ne-profitemonkaj kompaton. Pluraj esperantistoj,membroj de KELI, IKUE, EsperantoNederland, UEA, reprezentis nianEsperantomovadon. Nome de ĉiuj elili parolis Gerrit Berveling. La ne-atendita forpaso de Jacques estas ankaŭgranda perdo por ne nur KELI kaj IKUEsed por la tuta esperantistaro.
Els van Dijk
Adiaŭo de Jacques TUINDER
10.01.1933 18.06.2011
-
76 DIA REGNO 4/2011
Eble ĉi tiuj konsiloj kondukis la paŝojn de Jacques jam ekde juneco ĝis lamorto. Kiuj konis lin, neniam povos forgesi lian kredon kaj parolon, lianĉiam mildan konduton.Antaŭ jaroj li respondis al la demando: Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo?
– por la revuo Bazaro. Jen, lia respondo:
“La pejzaĝo de mia vivo ne multe malsimilas de la vivoj de aliaj:ĝin karakterizas montoj kaj valoj. Esplorante miajn konsciencon kajvivrakonton, mi devas veni al la konkludo, ke ĉe mi “la feliĉo” neestas daŭra stato. Sed certas ke ĉiam aliaj estas en la ludo, plikonkrete: la feliĉo de aliaj homoj. Mi parolu pri unu alta montohumanintence laborante en lando, kie la enloĝantoj devas ĉiutagevivi”en grizaj kaj nigraj valoj” de malriĉo kaj mizero…Kune kun amikooptikisto Paŭlo, mi en 1995 por la unua fojo
vizitis la lernejon por vidhandikapitaj infanoj en Tirano, la ĉefurbode Albanio. Ni havis kun ni dekojn da nove faritaj okulvitroj pordisdoni al same multaj dormoĉambroj por bonannokti la infanojn,el kiuj multaj enlitiĝis kun la ĵus akiritaj okulvitroj sur la nazo. Iliadmiris la plafonon, kiun ili antaŭe neniam tiom bone estis vidintaj.Kaj aŭdinte niajn voĉojn, ili etendis la braketojn por silente kajdankesprime meti al ni ĉirkaŭ la nukon. Ilia feliĉo faris min profundefeliĉa!”
Jacques Tuinder
Li estas kaj restas en nia koro tiu neforgesebla, ekzemplodona Amiko, kiukonstante radias lumon por la homaro, kiel eternameĉo!
Ripozu en paco, Bona Animo!’Sigmond Júlia
Rememoroj pri Jacques
Neniu malestimu vian junecon,Sed vi estu ekzemplo al la kredantoj,
Per parolo, per konduto, per amo,per fido, per ĉasteco.
I.Timoteo 4,12
-
DIA REGNO 4/2011 77
Pli ol 45 jaroj Jacques Tuinder estaskonata kiel batalanto kontraŭblindeco kaj malbona videco.Sed Jacques sciis, ke li mem riskis
blindecon aŭ malbonan videcon malgraŭsia batalemo aŭ eĉ esti blindiĝanta kajpor preventi tion, li ĉeestis la kunvenojnen la Lerno-domo Kennemerland dum40 jaroj. Estis voĉo en lia orelo por vekilin, lampo antaŭ liaj piedoj por montrial li la bonan vojon, serena rakonto kajĝojiganta mesaĝo, fonto de lumo por keli vivu.
Li marŝis dum sia 38a jaro ĝis sia 78ajaro malantaŭ Moseo, malantaŭ Torao,la fingroj ĉe la teksto, 40 jarojn dezerto,40 jarojn eliro, trairo eble, kiu scias?
Sed antaŭ ol mi predikos, unu kursanomemorigis min pri la rava humoro deJacques. Li povis paroli pri Dia Moŝtokvazaŭ li ĵus trinkis kafon kun Li. Tialian relativecan rakonteton pri tio.
Ne mirige, konante Jacques, kesurvoje al la ĉielpordego li ne trafisPetron, sed Dian Moŝton mem, kiuatendis lin kun etenditaj brakoj. Sed enmallonga distanco li haltis kaj demandisal Dia Moŝto: ĉu nia filo Barto jam eniris,ĉar se ne, mi ne povas eniri.
Kompreneble kara Jacques, kielvi povus dubi pri tio. Mi bone povasimagi, ke vi ambaŭ havos multe porrakonti, eniru!Sed, Dia Moŝto, pardonu min, kiu mi
estas sen Vera, miaj infanoj kaj genepoj?Ĉu tiuj poste estas permesataj eniri?
Kompreneble karulo. Ili ĉiuj estasiomete infektitaj per la viruso, kiuege infektis vin. Ili estas koregebonvenaj!Jes, sed, Dia Moŝto, sed kiu mi estus
sen tiuj ĉiuj centoj, jes miloj dagedonacintoj, tiuj ĉiuj bonfarintoj deZienderogen, Ĉu tiuj ankaŭ estas
MemoranteJacques Tuinder kielkursanon de la Lerno-domo en Heemskerk
Jacques dum misio en Rusio kunViktor Gromov kaj Mila Hodusova
-
78 DIA REGNO 4/2011
permesataj sidi al via tablo?Kompreneble Jacques, mi kreis
la homon el la ŝlimo de la tero kajse vi povis fari bonajn aĵojn, bonege,ili estas kore bonvenaj.Kaj jen, kiam mi estas demandanta,
Dia Moŝto, ĉu tiuj miloj da homoj, kiujnni helpis per okulvitroj, per brajlajmaŝinoj, per kompletaj lernejoj porblinduloj kaj per tre multaj paketoj kunkajeroj, blindulaj bastonoj, ludiloj,krajonoj, kaj plumoj, ĉiuj el tiu “diadonaco”de la Reuza Butiko? Ĉu tiujn vine lasas stari ekstere?
Vi scias, Jacques, ke vi lernis enla Lerno-domo: Tio, kion vi faris alla plej malaltaj de mi, vi faris tional mi. Lasu eniri ĉiujn!Mi estas ege danka, ke ni entute povis
fari ĉi tion, Dia Moŝto, sed la laboroankoraŭ ne estas finita. Kion ni faru kunĉiuj tiuj milionoj, kiujn ankoraŭ ni nepovis helpi?
Mi solvos, Jacques, vi povis lernide mia popolo: Tiu, kiu savas unuhomon, savas tutan mondon!
Sed fine envenu, vi malvarmiĝos!Jes, sed Dia Moŝto, ankoraŭ unu
demandeto: (Tiel li ofte faris regule enla Lerno-domo, pensante, ke oni boneeksplikus, Jacques faris ankoraŭ unudemandeton). Dia Moŝto, estas ankoraŭmiloj, eble milionoj da homoj, kiujneniam en sia vivo donacis ion alOkulmezure. Kiel tiuj iam envenos? Miestas ege zorgema pri tiuj!
Ja, vi estis demandanta ion pritio. Honeste dirite, pri tio mi devasankoraŭ dormi unu nokton ...Kaj jen Jacques staris unusola antaŭ
fermita pordo kun la teksto en sia kapo:Ĉe la Dia Moŝto unu tago estas kiel miloda jaroj.
Kaj kun lia granda animo li atendaspacience kun du manoj kiel du pelvetojantaŭ ĉi tiuj milionoj, kiuj ankoraŭ devasfari donacon, 1020100 eŭroj, (tio estasla ĝirnumero de Okulmezure) esperante,ke milo da jaroj por la Dia Moŝto estosunu tago.
Ĉi tiu estas la tago, kiun la Sinjorokreis kaj al kiu Jacques deziregis alveni,novan ĉielon kaj novan teron.
Kaj se vi ne fidas tion, tiam mi donasal vi la lastan citaĵon el la Lernodomo(estas teksto de Huub Oosterhuis, kiuaŭdis ĝin de la juda eminenta instruistoMaimonides):
Kio estas skribita pri Dia Moŝto, estufarota de homoj kaj Jacques estas unude tiuj homoj, kiuj faris tion. Lia memoroestu benita.
Jan HennemanPrezidanto kaj docento
de la Lerno-domo Kennemerland
Jacques dum misio en Rusio
-
DIA REGNO 4/2011 79
Zienderogen devis adiaŭi sianfondinton kaj pasian pionironJacques Tuinder. Homo fajra depasio. Tre multe plenuminte agojn alsiaj proksimuloj kaj precipe al tiuj, kiujesperas malmulte en ĉi tiu mondo.Pacama batalanto kontraŭ nenecesablindeco per ĉiuj armiloj, kiujn li povistrovi interne de la okulista mondo kajekster de tiu. Esperanto, lingvo kiun lisame facile uzis kiel sian gepatranlingvon, malfermis al li multajn pordojnen multaj evoluantaj landoj por efektiveekmovi la manojn.
Mi mem havis la plezuron labori kunekun li en 2010 dum misio en Kongo. Lavojaĝo, la varmego, la rezignado pri ĉio,la longaj labortagoj ŝajnis ne influi lin,la 77-jaran nestoron. La ”malkovro” de
Gloire, preskaŭ blinda knabo ŝajnis donial li specon da ĝojo, ĉar li povis financeakompani lin pere de Zienderogen. Unutagon post la “malkovro” oni jam aĉetisuniformon por la knabo kaj oni aranĝispor li lernejon. Komprenu, lernejon porblinduloj. Ni okulmezuris preskaŭ 800pacientojn dum la misio kaj ili vidis linnelacigeble staranta en blanka surtutokun la literkarto en sia mano. Inter laokupoj li provizis la kunlaborantojn deZienderogen je akvo, kafo aŭ supo. Aliakarakteriza aspekto el lia vivo estis liaspiritualeco. Iam, kiam li ne aperis je lainterkonsentita loko kaj horo, ni estisenirontaj lian ŝlositan ĉambron, litrankvilanime elvenis el la kapelo ĉar liestis forgesinta la tempon …
Li mortis batalanta laŭdire. Ĵus reveninte el Tanzanio meze de postzorgojde tia misio montriĝis, ke lia tera tempoestis pasinta. Jesuo diras: “Mi diras alvi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miajfratoj la plej malgrandaj, tiom vi farisal mi”. Ni certe havas la ideon, keJacques bone komprenis tion. Homoj enAlbanio, Brazilo, Bulgario, Kongo,Ganao, Hinda Unio, Kameruno, Kenjo,Malio, Maroko, Moldavio, Ukrainio,Osetio, Pollando, Rumanio, Srilanko,Taĝikio kaj SudAfriko akiris rigardonal sia futuro per liaj streĉadoj
Nico MulderLa 25an de Junio 2011
Rememoro alJacques Tuinder
-
80 DIA REGNO 4/2011
Kara redaktoro de Dia Regno,saluton. Mi petas vin ke vidonu malgrandan parton envia gazeto kaj redaktu mian raporton.Ĝi temas pri la vizito de Evidenteasocio en MWANZA, Tanzanio.
La 2-an de junio vizitis al Mwanzala kvar okulistoj nederlandaj porlabori kaj helpi per okul-vitroj almalriĉaj homoj.
La kontakto kaj aranĝoj de la misioestis inter Jayrous Eliakimu kajJacques Tuinder, kiu antaŭ nelongeforpasis. Danke al Esperanto perEsperanto la misio sukcesis.
Jacques, noblan homon mi nomas,sendis al mi amason de okulovitroj perpoŝto kaj poste venis la okulistoj kiujdonis la servojn de okuloj per mezuradokaj donante la okulvitrojn.
La projekto estis tre granda kajunuafoje okazis en nia urbo, do la Asociode Blinduloj en Mwanza skribis
invitleteron al Evidenteasocio kaj iĝisgastiganto. Mi informis la regionanestron, la urbestron kaj la urban ĉefdoktoron kaj membron de parlamentopri la alveno de niaj gastoj kaj iliaj servojal nia societo.
En la flughaveno de Mwanza atendisla gastojn esperantistoj de Mwanza kajde aliaj najbaraj lokoj, membroj deAsocio de Nevidantoj, sekretario de MP,estro de junularaj organizoj NCDY kaj
BED.Post la alveno ni havis kelkajn
minutojn por interkonatiĝo unu kunla alia. Poste ni iris al oficejo denevidantoj, kie la gastoj ricevismallongan historion de la Asocio,informon pri la laborprogramoj kajsubskribis gastlibron.
La tuta tago estis por interkonatiĝokaj prezentado de la gastoj al diversajregistaraj oficejoj.
Pri la Evidente-misio en Mwanza02–10 junio 2011
Jayrous Eliaimu-mwanza, Tanzanio
-
DIA REGNO 4/2011 81
La sekvantan tagon la servojkomenciĝis. Pli ol 1000 homoj atendisla servojn en la hospitalo de Igombe,15 km for de la centra urbo. Laokulisto laboris senlace. Mi aŭdismultajn homojn demandi ĉu senpageestas la okulo-mezuradoj kajokulvitroj.
Danke al Esperanto, kiu helpis kajfaciligis la komunikadon, la servojbone daŭris, homoj ĝojiĝis pro laservoj. Kvar tagojn poste ni laborisen alia parto, Buzuruga hospitalo, kajen la lernejo de nevidantaj lernejanoj.
La 8an okazis la adiaŭo kiam finfinela okulistoj kaj reprezentantoj de kelkajasocioj ricevis la atestilojn, la urbestrodankis la okulistojn pro iliaj bonaj korojkaj volontuleco.
La 9-an de junio je la 10-a niakompanis Jacques al la flughaveno,preta por reveni al Nederlando.
La malgajaj informoj venis ke
Jacques forpasis la 18-an de junio, oktagojn post sia reveno al Nederlando.Vere la informo konfuzis la tutanpopolon de Mwanza. Precipe al ĉiuj,kiuj renkontis lin dum la misio. Vere niperdis noblan homon amatan kajamantan. Amante homojn kaj helpantemalriĉajn homojn. En siaj paroladoj liinsistis pri paco kaj disvastigo de laEsperanto-movado.
Apude mi enmetas kelkajnfotojn pri la okazaĵoj dum lamisio.
Mi deziras al la novajestraranoj de Evidente bonanlaboron.
Jayrous Eliaimu-mwanza
-
82 DIA REGNO 4/2011
Rememore al Jacques enTaĝikio
Hodiaŭ matene post matena preĝo(19.06.11) mi decidis malfermiretadreson kaj kiel ordinarelegis ricevitajn mesaĝojn. Gorga(kunlaboranto de Jacques) mesaĝo iommaltrankviligis min kun nomo Jacques.Malferminte ĝin mi tro malbonhumoriĝiskaj larmoj senŝtopo komencis fali dumkelkaj horoj. Jacques estis por mi pli olamiko, li estis frato, kiu ĉiam sincerehelpis niajn handikapulojn. Ni konatiĝispersone kun li en 2004-a jaro kvankamjam de 2003a jaro ni korespondis. Libatalante kontraŭ nenecesa blindecohelpis al multegaj orfoj, handikapuloj.Li estis por ni idealo kiu inspiris ninper siaj noblaj aferoj. La esencojn detiuj ĉi vortoj komprenas tiu homo kiukonis lin. Ĉiam kiam li revenadis hejmenel siaj vojaĝoj li sendadis al ni informojn,fotojn aŭ rete aŭ poŝte. Ĉi foje ankaŭsciinte, ke li revenos la 11-an de junioel Tanzanio, mi ĝuste en tiu tago sendismesaĝon kaj sciinte, ke li estas treokupata pri sia laboro, kiun li plenumissindone, trankvile atendis respondonsed bedaŭrinde respondon mi ne ricevis.Taĝikio havis ŝancon gastigi lin dufoje;en 2004a kaj en 2006a jaroj. Ni ne povaskredi, ke homo kiu sidiĝinte ĉirkaŭTaĝika “dastarkhano” manĝis kune kun
ni, naciajn bongustaĵojn, nun forlasisnin. Jes, vivo havas siajn leĝojn kaj laKreinto revenigis lin al Sia flanko sendoloro. Li neniam forgesis nin, eĉ en2008-a jaro nin vizitis liaj “okuloj” =Gorge kaj Joen kaj ni ĉiam restis en retakontakto. Venas nun al mia memoroniaj paroloj, lia doloro estis homaramizero.
Jalaliddin Rumi kiam renkontiĝiskun sia patro kun Faridadin Attar, havis5 jarojn kaj ne konis lin, kaj bedaŭrisla mondon, ke ĝi havas tiom da mizerajhomoj sed post kelkaj minutoj, kiameksciis, kiu estas Rumi, skribis en siajmemoraĵoj kaj bedaŭris, ke baldaŭ lamondo perdos sian perlon (Attar estismaljuna).
Do, nun la mondo perdis alian sianperlon.
Mi kara frato, via muslima fratetokun miaj gefamilianoj, preĝas por vi,ke Allah ĉirkaŭbrakumi vin ame kajprotektu en la danĝerega vojaĝo, ĝis lapromesita Paradizo.
Estu en Paco kaj Protekto, Amin.
Sincere, fratete, elkore
Viaj el Taĝikio
-
DIA REGNO 4/2011 83
Kun doloro mi eksciis pri laforpaso de Jacques. Li estisnobla homo kun ekumena koro.Por kompreni la fakton, ke en siaj lastaj40 vivojaroj li dediĉis sian energion plial KELI ol al IKUE, oni povas legiartikolon el Espero Katolika el 1971:http://www.facebook.com/l/5cdca/www.esperokatolika.org/ek19711975/ek1971_0203.htm%236 La bazo de tiu ĉiartikolo daŭre estas mirige aktuala, sedbonŝance en IKUE ni nuntempe neinklinas al skismoj. Kontraste kun Carlo,mi neniam sentis emon malkonsenti kunJacques, sed ŝatis eĉ liajn ideojn porsuperi la disigon inter la diversaj kristanajkonfesioj. Plej admirinda restas liabonfara agado. Kun ioma doloro mi fojehavas la impreson, ke tiu temo ne apartegravas por katolikaj esperantistoj. Ĝuste
danke al li, karitato (aŭ eĉ demandoj prievolua politiko, homaj rajtoj ktp.) nemalofte ludis rolon sur la paĝoj de DIAREGNO, dum aliloke (ekzemple enraportoj pri katolikaj Esperantoaranĝoj)tiaj temoj apenaŭ menciiĝis. Mi timas,ke post la forpaso de Jacques bedaŭrindeneniu kristana esperantisto daŭrigos lianagadon por Evidente, almenaŭ ne kunsama energio. Tamen lia modela agadokonstante memorigu nin pri tio, kebonfarado nepre estu io esenca porkristanoj kaj nelaste ankaŭ por kristanajesperantistoj.
Amike kaj funebreUlrich
D-ro Ulrich Matthias,IKUE-ano kaj
dumviva membro de KELI
En la kongressemajno ni pensispri Jacqes kaj Vera. Ĉe lakongresa tabulo ni alfiŝis la fotonkaj la mortanoncon. Kaj ni havismemorigan diservon, en kiu la foto kunJacques estis videbla sur ekrano. Philippeprelegis pri la biografio, mi legis laaldonitan nekrologon pri la bonhumorode Jacques kaj ni kantis kelkajn deJacques tradukitaj kantoj el ADORU.Do preskaŭ neniu tago sen Jacques.
Por mi Jacques estis unika frato, perkiu mi spirite kreskegis. Kongresi kunli kaj la edzino estis ĉiam pliriĉiĝo. ProEvidente ni havis multajn kontaktojn,speciale pro la monĝirado. Ni nun ĝirosal Stichting Zienderogen (la nomoEvidente malaperis) 445 EUR (el la dukongresaj diservoj, de la brita KELI-sekcio kaj donaco).
Siegfried
-
84 DIA REGNO 4/2011
La rumaniaj esperantistoj ege ploras pro la forpaso de eminenta esperantistokaj la plej vera amiko sinjoro Jacques Tuinder ne trovante vortojn poresprimi la grandan malplenecon en Esperanto-movado kaj Evidente kajmalĝojon en niaj koroj kion lasis lia malapero.
Ripozu en paco!Ni sincere kondolencas la familion.
Maria Laszlo kaj la IKUE-reprezentanto Ioan Weisz
Kara Siegfried, frapis mian koron via sciigo, kaj miaj hodiaŭaj preĝojestos tutkore por la animo de nia karmemora Jacques.Frate Rodolfo
Surrete, en soc.culture.esperanto mi aperigis jenan mesaĝon:FORPASO DE GRANDA ESPERANTISTO. En la nokto inter la18a kaj la 19a de junio forpasis pro koratako JACQUESTUINDER, dum jaroj prezidanto de IKUE kaj poste de KELI,iniciatinto kaj motoro de bonfara agado Evidente. por blinduloj.Mi priploras la perdon de amiko kaj sincera persono, kun kiu oftene estis interkonsento pri specifaj temoj, sed kun kiu ĉefe ĉiamestis granda amikeco kaj admiro. Por ni kristanoj, estas plia anĝeloen la ĉielo por ni.
Carlo SarandreaRapide venis jena reago:
Sincerajn kondolencojn al vi, Carlo, kiu perdas amikon, al liaj amikoj,al liaj familianoj. Tia homo vekas nian admiron kaj de nun kaj poreterne listele scintilos en la firmaĵo de Dio.
Korajn pensojn, Mireja
Mi estas malgaja.Carlo
Ni estis ege malfeliĉaj kiam ni aŭdis pri la forpaso de “Sro Evidente” kiabrila, fidela viro!Jean kaj David Bisset
-
DIA REGNO 4/2011 85
Jacques estis lia voknomo, plene linomiĝis Jacobus Antonius; linaskiĝis la 10.01.1933 en Hago.Liaj gepatroj estis benitaj per ne malpliol 10 infanoj. Li studis teologion kajsociologion kaj iom antaŭ la elekto alprezidanteco de IKUE, la tiam 33jaraĝaJacques estis ĵus fininta siajn studojn kajlaboris en la sociala fako de sia diocezo.
En 1951 li konatiĝis kun Esperantoper artikolo pri la katolika E-movado eneklezia gazeto. Aŭtodidakte li lernis lalingvon. Dum la jaroj 1957/58 li redaktisla rubrikon “Tra la katolika mondo” enESPERO KATOLIKA (EK), poste dum dujaroj la gazeton BIRDO. En 1962/63 liestis prezidanto de “Nederlanda Kato-liko” kaj redaktis ties organon.
Li edziĝis al esperantistino, flegistinokaj lia kursanino, kiun li renkontis la
unuan fojon dum la UK en Varsovio(1959). Ili havis 3 filojn. Elektitaprezidanto dum la IKUE-kongreso enSt. Gallen 1966, lia prezidanteco karak-teriziĝis ĉefe per la ekumena elano:kulmino estis la Unua komuna Kongresode IKUE kaj KELI, okazinta de la 25ade julio ĝis la unua de aŭgusto 1968 enLimburg/Lahn, kun la partopreno de 200esperantistoj, membroj de la du kristanajasocioj, el 18 landoj. Ĝi estis la unua eltiuj, kiujn oni nun nomas EkumenajE-Kongresoj.
Je la balotoj de 1971 li ne estisreelektita kiel prezidanto de IKUE. Enla postaj jaroj ĝis sia forpaso li streĉesin dediĉis al bonfaraj agadoj (tre famaestas lia porblindula agado, konata subla siglo Agado E 3, aŭ nun Evidente).
En 2000 li estis elektita prezidantode KELI ĝis 2003. Poste li daŭre restisestrarano en KELI. Li vivis en Heems-kerk kun sia edzino Vera TuinderDekker.
La reĝino de Nederlando honoris linper “Kavaliero de la ordeno de Orange-Nassaŭ” pro helpo al blinduloj kajmalbonvidantoj pere de Esperanto.
a
[En Dia Regno 2/2006, JacquesTuinder rakontas pri si mem sur la paĝo“la profilo” / Red]
Mallonga biografio de Jacques TuinderĈerpita el IKUE‐ttt‐paĝo
Jacques kaj Vera
-
86 DIA REGNO 4/2011
Karaj geamikoj. Homo dankemami estas, ke kune kun edzinoVera, miaj gefiloj kaj genepojmi elaste kaj esperplene transiris la sojlonal la nova jaro. Ĵus mi atingis la aĝonde 78 jaroj, el kiuj pli ol 44 miplenenergie kaj sindediĉe klopodis batalikontraŭ nenecesa vidhandikapeco, kajsolidarece kaj amikece servi al homoj
grandaj kaj malgrandaj kun okul-problemoj. Por tiuj kiuj interesiĝas pristatistiko: ĉiperiode ni laboris/laborasen 27 Iandoj!
En junio kaj julio de la pasinta jaromi travivis periodon de serioza malsano;mi opiniis ke la ĉielo intencas voki min,sed ĝi 'evidente' ŝanĝis sian eble neĝustan decidon... Sed certas, ke iam
Letero al ‘Evidente’-apogantojHeemskerk, januaro 2011
Jacques TUINDER, NL
Jacques Tuinder en sia hejma oficejo
Tiun ĉi informleteron Jacques Tuinder sendis en januaro 2011al la interesuloj/apogantoj de Stichting Zienderogen. Valorasankoraŭfoje legi ĝin. /Redaktoro
-
DIA REGNO 4/2011 87
sonos la lasta vokvoĉo.Mi pripensis la tutan aferon kaj
kreskis mem al la decido: jam venas latempo por transdoni parton de miajtaskoj kaj devoj al alia(j). Jes, multoŝanĝiĝos en la estonteco, ĉar neniuestrarano scipovas Esperanton kaj neniumajstras la brajlon. Provizore mipritraktos tiujn aferojn. Ekzemple, miantaŭ kelke da tagoj ricevis peton desamideano en Tanzanio, kiu aŭdis prinia laboro en Afrikaj kaj aliaj landoj:'venu ankaŭ al ni, en Mvanzo, kiepromeneto 30metra jam sufiĉas porrenkonti homon kun vidhandikapo!' Mikorespondas kun esperantistoj enNovoĉerkasko (Rusio), kaj verŝajneankaŭ tio kondukos al misio ĉijare. Ĉiamnecesas oficiala invito flanke de Asociode Nevidantoj aŭ Instituto por InfanojVidhandikapitaj, kaj tiam la kores-pondado povos kompreneble okazi eniu ajn t.n. 'moderna lingvo'. Mi atendasankaü trian mision al Kaliningrado, kiemi estis en novembro pasinta kunokulisto kaj tri optikistoj. Mia esperoankaŭ flustras, ke ni povos aranĝi duanmision al Kongolando kun pli daokulistoj kaj optikistoj, pro tio ke teruregranda en tiu lando estas manko deokulspecialistoj.
Karaj amikoj, mi tre esperas daŭrigila brajlo-skriban korespondadon kunkelkdeko da blinduloj kaj surd-blinduloj,precipe en Esperanto. Mi intencas ankaŭverkadi artikolojn por porblindulajrevuoj. Restas sufiĉe da taskoj, inter tiujla sendado de (revendejaj kaj aliaj)bezonaĵoj al unuopuloj kaj institutoj enekonomie malfortaj landoj.
La programo mencias, ke ni instalosOptikan Centron kaj en Ukrainio kaj enMaŭritanio. En minimume tri Afrikajlandoj (Kongo. Maroko, Maŭritanio) niesperas esence helpi al porblindulajlernejoj per plibonigo de 'la tegmento'(unualoke ankaŭ la 'internulejo') kajplialtigo de instrunivelo. Vere mi ĝojaspri helpantaj manoj de modesta rondode samideanoj, kiuj ofte helpas al larealigo de niaj projektoj. La lastajnsemajnojn ni ricevis apogon elGermanio. Nederlardo, Pollando kajRusa Federacio. Koran dankon!
Nepre ni daŭrigu helpon al ĉiuj niajfinance adoptitaj infanoj en Kongo,Maŭritanio, Maroko kaj Rumanio.
Nu, mia espero estas granda ke lakelkdekpersona grupo da volontuloj,kiuj aktivas 'sur la kampo', liveros unuaŭ plurajn 'heroojn', kiuj transprenosmian centran motorfunkcion de iniciemokaj kunordigado, monpetado kajkorespondado. Mi ĝojas ke ĉiam mihavis bonegan ligilon kun ĉirkaŭ 500miaj helpantoj, ĉefe nederlandaj kaj ĉefeneesperantistaj.
Al vi ĉiuj mi sendas por la unua aŭdua fojo novjarajn bondezirojn kajelkorajn, dankoplenajn salutojn, ankaŭnome de Vera kaj la estraro.
a
Vere mi ĝojas pri helpantajmanoj de modesta rondo desamideanoj, kiuj ofte helpasal la realigo de niaj projektoj.
-
88 DIA REGNO 4/2011
Karaj gefratoj, en la jaro 1966 niasamideano Jacques Tuinder,ĝisosta KELIano kaj dumvivamembro de IKUE (profesie li estassocialhelpisto) por la unua fojo aŭdispri la giganta problemo de nenecesablindeco en grandaj partoj de la mondo.Tiutempe oni parolis pri ĉirkaŭ 15milionoj da blinduloj, el kiuj tri el kvarestas tute nenecese vidhandikapitaj. Iliablindeco ĉu preventeblas, ĉu kuraceblas.Li konsideris tion grava kulpigo kontraŭnia tiel nomata civilizita sed tiukampeblindega mondo.
Jacques konatiĝis kun Fondaĵoportanta la nomon de fama oftalmologo,prof. d-ro H.J.M. Weve; dum multaj jarojli estis ne senmerita ĝia estrarano. Tiufondaĵo iniciatis projektojn en orientafrikaj landoj. Prezentiĝis la eblo finance'adopti' i.a. kataraktulojn per sponsoradode simbola pago de du aŭ tri nederlandajguldenoj.
Jacques kaj lia edzino Vera – iliekkonis unu la alian kadre de laUniversala Kongreso de Esperanto, en1959 okazinta en Varsovio (Pollando) –
decidis partopreni tiun agadon, ĉar ĝiebligis redoni lumon al multe da homoj,esperantaj ekvidi aŭ pli akre vidi.Unualoke la atento direktiĝis al Kenjo,kie Jacques havis helporilaton kun la ĵuskomenciĝinta blindulejo en Aluor,instituto kun 65 vidhandikapitaj infanoj.
Kiam okulisto en 1965 vizitis tiunlernejon, li konstatis ke supozeble 17infanoj (= pli ol 20%) estas operacieblaj…
Kiam la okuloj de Jacques vastemalfermiĝis antaŭ la mondvasta tra-gedio de evitebla blindeco, temis – mijam diris – pri 15 milionoj da blinduloj,sed post 40 jaroj – malgraŭ ĉiuj fortostreĉoj de multegaj organizaĵoj kajagadgrupoj – la nombro eĉ triobliĝis.
Nune inter kvardek kaj kvindek mili-onoj da homoj – mankas, komprenble,fidindaj statistikoj – ne vidas la miraklonde la ĉiutaga sunleviĝo, ĉar ili ne havasaliron al okulspecialisto. Kaj mi neparolas pri la amasegoj da malfortevidantaj homoj kiuj urĝe bezonasokulvitrojn.
Jacques decidis gajni parencojn, ge-amikojn, najbarojn kaj kolegojn ktp por
Ĉu Esperantistoj Esperigas Esperantojn?Prelego verkita de Jacques TUINDER, NL,
por la Ekumena Kongreso 2007 en Pelplin,
prezentita de Siegfried KRÜGER, DE
El DIA REGNO
Numero 6/2007
-
DIA REGNO 4/2011 89
la ideo pagi almenaŭ unu okuloperacion.Kaj multaj spontane reagis kaj konsentis.Poste li, pripensante la aferon, venis alla konkludo, ke estus bonega pensodirekti sin al la esperantistaro, ĉar 'niadiligenta kolegaro' parolas kajpropagandas lingvon, kiun donacis al niokulisto. Kaj tiu okulisto estis ne nuraŭtoro de internacia komunikilo, kiun niĉiutage uzas, sed li ligis kun sia lingvoidealon kaj ideon. Ĉiu esperantistoprofunde konscias pri tio, ke por d-roZamenhof tiu 'interna ideo' estis egeesenca. Kaj iom post iom Jacques kreskisal la decido turni sin al siaj samideanoj.Tio okazis en novembro 1966, kiam lialvokis la legantojn de Espero Katolika'esperigi esperantojn'.
La demando estis: ĉu eblas – laŭ laspirito de d-ro Zamenhof – tre konkreteeksterigi la internan ideon de Esperanto?Kaj tiel naskiĝis la nomo de agado, kiuekzistis dudek kvin jarojn, t.e. Agado E3:“Esperantistoj Esperigas Esperantojn".La tiama espero de Jacques estis, ke‘Uzantoj de Lingvo de Espero’ – kajnelaste tiuj, kiuj aŭdas en la oreloj lavortojn de Jesuo ('Mi estis blinda kaj viredonis al Mi vidpovon') – certe kajamase donos esperon al tiuj el ni kiujesperas vidi lumon. Ĉiam li esperis, keper ĉi tiu agado li servos samtempe kajal la sorto de vidhandikapuloj kaj al ladisvastigo de nia kara lingvo.
En 1968 okazis la unua komunakongreso de IKUE kaj KELI. Eblekelkaj el vi memoras, ke la ĉeestintarotiam akceptis – laŭ iniciato de StefanMaul – rezolucion, kiu
“konstatis, ke Agado E 3 meritas
subtenon de ĉiu esperantisto, kiulaŭ ekzemplo kaj spirito de lakreinto de Esperanto, d-ro L.L.Zamenhof, volas mildigi la sufe-rojn de blindaj homoj; deklaris tialAgadon E 3 afero de la tutaesperantistaro (...); esperis, kekonkreta kunlaboro inter IKUEkaj KELI kondukos ankaŭ al aliajformoj de frata kunlaboro kajkomuna agado laŭ la spirito dela kristanismo”.
Ĝis la hodiaŭa tago ĉi tiu rezolucio,bedaŭrinde, restis ne multe pli olpapera, senefika afero...
Tiel Jacques staris antaŭ duobla tasko:unue malfermi okulojn de laesperantistaro por ke malfermiĝu okulojde malproksimaj homoj, foraj ankaŭ deokulspecialistoj. Li ekde la komenco tutene havis la intencon fondi organizaĵon.Li deziris esti kaj resti privata persono,unuopulo kun multe da kromaj manojkaj piedoj. Li volis fari ĉiun laboron jepropra poŝo kaj en siaj liberaj horoj. Kajtio restis la formulo ĝisnuna: ĉiujsubvencioj kaj mondonacoj centprocentefluas al la bonaj celoj, dum la ne-projektligitaj kostoj estas la zorgo de lainiciatinto.
Ĉiujare du personoj, prefere el rondojde grandaj sponsoroj (Sovaĝaj Anseroj,Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ko-munumo Heemskerk, ekleziaj komun-umoj, monaĥejoj, revendejoj, servokluboj, k.s.) kontrolas la librojn de lafondaĵo. Se iu postulas revizoran raporton, li aŭ ŝi pretu pagi la kostojn.
Ade kaj ade montriĝis, ke la nomo dela Internacia Agadgrupo ne adekvatas,
-
90 DIA REGNO 4/2011
ne taŭgas, ĉar la plej granda parto de laesperigantoj jes havas malfermitajnokulojn sed ne parolas Esperanton.Lasinte periodon dudek kvinjaran mal-antaŭ si, Jacques duonigis la duoblantaskon – unuflanke malfermi espe-rantistajn vidantajn okulojn kaj aliflankenenecese vidhandikapitajn okulojn – ĉartiu laborego estis superhome peza. Liperdis tro da tempo, energio kaj mono,kiujn li prefere utiligu por la duakategorio, kiun li deziris helpi. Postdudek kvinjara agado li ŝanĝis la nomonde la Agado en 'Aktie zi-e-nd-e-rog-e-n'(internacilingve: “E-vid-E-nt-E”). En1997 la Agadgrupo fariĝis jura persono(fondaĵo) kun oficiala registrigo enĈambro de Komerco. Sekretario fariĝisCor Dekker (konstru-specialisto) kajkasisto Daan Simoons, impostsciencisto.En 1991 Jacques turnis sin al laesperantistaro por serĉi personon, kiutransprenu lian unuan taskon, t.e.disheroldi la mesaĝon ke tri el kvarblinduloj povus vidi, se... 'Evidente'komencis agadi sub la kerneca latinaĵo“Videantur ut videant”. Tio signifas: Keni – esperantistoj kaj neesperantistoj –ekvidu blindan kunhomon en fora lando,por ke li aŭ ŝi vidu: foje denove, foje pliakre! Bedaŭrinde ĝis nun tiu kriantaheroldo en nia verdstela dezerto neanoncis sin. Jacques restis la ĉefa kajplene responsa motoro de la afero,iniciatanta, informanta, monpetanta,dankanta, plenumanta, vojaĝanta.
Bela, kortuŝa periodo estis la tempode la 'mola valuto', la tagoj de lakomunismo. Multaj homoj en mez- kajorienteŭropaj landoj emis tiam subteni
la porblindulajn projektojn, sed ne povissendi monon. La sekvo estis, ke ĉiutage– kvazaŭ bombarde – invadis la hejmonde familio Tuinder pakaĵoj enhavantajfolklore vestitajn pupojn, gramofon-diskojn, librojn, skulptaĵojn, k.s. Tio estislaciga, multan energion formanĝanta,temporaba laboro: en variaj lokoj kaj ĉediversaj okazoj li devis peti al lanederlanda publiko: ”Sinjorino/ sinjoro,ĉu vi pretas ebligi al oferema homo ennepagipova lando, al Polo aŭ Ĉeĥo aŭHungaro, iom kontribui al la batalokontraŭ la nenecesa blindeco?”
Preskaŭ ĉiam li devis pacienceelokvente ekspliki, kio povus esti lamistera, magia rilato inter pupoj kajblinduloj... Kiam falis muroj kaj mal-aperis kurtenoj, tiu karakteriza helpadokomplete finiĝis, tiu fonto de enspezojtute sekiĝis. Restis nur unu aŭ du fidelajkontaktoj.
En la daŭro de la tempo 'Evidente'fariĝis vasta, konstante kreskanta grupode okulistoj, optikistoj, fakinstruistoj,rekapabligo-specialistoj, brajlopresistoj,arkitektoj ktp. Ĉiuj estas volontuloj;neniu ricevas salajron. 99% el lasponsoroj loĝas en Nederlando kajescepte de kelkaj esceptoj ĉiuj parolasLingvon de Esperanto, kvankam ne laZamenhofan. Por eviti miskomprenojn:dum pli ol kvardek jaroj Jacques neniammalpermesis al esperantistoj kontribuibrike aŭ mem iniciati kampanjon aŭdacekaj entuziasme. La ideo estas tiel simpla,sed ne trovas idealistojn: serĉi okulistonaŭ optikiston kaj vojaĝi al lando kieamase abundas 'esperantoj'. Kompren-eble 'Evidente' volonte disponigas la
-
DIA REGNO 4/2011 91
necesan instrumentaron.Rilate al la preskaŭ senlima kampo
de projektoj mi raportu la jenon:
Ĝis nun 'Evidente' havis / havasprojektojn en 23 landoj. Ofte Esperantoludas rolon en tiu senco, ke ĝi malfermisla pordon al laborloko.
Kiam en iu lando Jacques havasrenkontiĝon kun esperantistoj, li kutimediras:
“sen Esperanto mi ne estus ĉi tie!”kaj “mi klopodas fari ĉi tiun taskonlaŭ la spirito de lingvistookulistoZamenhof kaj instruisto-kuracistoJesuo!”
Preskaŭ ĉiam esperantisto estaskontaktpersono faranta programon,gvidanta al instancoj kaj interpretantakiel ponto inter lingvoj – alimaniere neeblas.
La unuaj projektoj de la kampanjoestis: kolekti monon por sendi surradajnokulklinikojn al Kenjo kaj Malavio.Cetere, en Kenjo Agado E 3 konstruissimplan dometon por oftalmologia
flegistino.Sekvis en Kamerunio la konstruado
de kvardek-lita okulkliniko kun propraoperacia ĉambro por la okulisto. Temispri okulisto, sendita flanke de laReformita Eklezio. Li laboris ok jarojnen tiu lando.
Poste komenciĝis forta apogo alOptikejo New Look en Ganao, kiungvidis kaj ankoraŭ fone akompanas lanederlanda misiisto Zef Cramers. Lafondaĵo ĉefe helpis per instruado, perilaro, monsumoj kaj okulvitroj.
Al Jacques plaĉis subteni ĝuste tiujnpersonojn en foraj landoj, kiuj devas farila laboron per malplenaj manoj aŭnesufiĉo da kono. Grava celo de 'Evidente' estas: instrumentumi ilin scie kajile. Tiel 'Evidente' servis al du okulistojen Hindio kaj unu okulisto en SudaAfriko per oftalmologiaj instrumentoj.
En la daŭro de la jaroj 'Evidente'invitis pacientojn el Pollando, Albaniokaj Bulgario por okuloperacio enokcidenta Eŭropo.
a
Karaj, la kanto, kiun ROS' Haruo verkis antaŭ dek jaroj memore al la11a septembro, troviĝas en KRISTANAJ FONTOJ:http://web2py.dli-info.net/urban/es/download?d=ek_02.pdfhttp://web2py.dli-info.net/urban/es/download?d=ek_02.mid
Antaŭe vi devas ensaluti (informo troviĝas sur la tttpaĝo). La pianoaranĝode Ernst LEUZE:
http://web2py.dli-info.net/urban/static/ek/ek_piano_02.pdfhttp://web2py.dli-info.net/urban/static/ek/ek_piano_02.mid
Dio benu vin!Albrecht Kronenberger
-
92 DIA REGNO 4/2011
Mi – por tiel diri: bonŝance –ekrenkontis dum miajesploroj grandan, riskoplenandanĝeron: porpacaj specialistoj, fakulojsur la kampo de popola sano, min kajĉiujn kiuj havas akrajn orelojn, konsilaske ni, se ni ne volas infekciiĝi perDeterritus Cerebrorum, kiun kaŭzas laviruso, zorgu ke ni ne fariĝu viktimojde la militista hierarkio. Militestroj ĝinsenprobleme reklamu taŭga, aventurriĉa kaj humana , sed ĝi estas evidentaenfalujo en kiu, sub alta protektado deŝtataj leĝoj, disvolviĝas kruela perfortokaj blinda obeemo.
Ĉe tio oni submetiĝas al absurdajordonoj kaj dissendiĝas al lokoj, al kiujoni neniam kutimiĝas, kaj kun la nuracelo mortigi kunhomojn. Laaŭtoritatuloj simple predikas ke ili estasviaj malamikoj, inter kiuj ankaŭ ĉarmajinfanoj. Tio eufemisme nomiĝas 'kromadamaĝo'.
Ĉi tiu viruso estas tre kontaĝa kajjam ruinigis la vivon de sennombrajgejunuloj
Ĉie en la mondo kaj dum la tuta homahistorio la viruso montris sian mortigankarakteron. Ne pasas semajno, en kiuni ne aŭdas novaĵojn pri civitanoj kiujnviktimigis tiutipaj virusoj. Ni konas
neniun militon, malantaŭ kiu ne kaŝiĝasekonomiaj interesoj kiuj kundependaskun la interesoj de la reganta socio-tavolo (oleo!), nek 'human-intencanagadon', kiu ne alportas murdojn kajsisteman malobservadon de homajrajtoj. Kaj tion ni devas pagi pere deŝtataj monrimedoj, kiuj multe superasla buĝeton ekz. por instruado kajedukado. Ĉi tiu viruso estas tial tiomdanĝera ke ĝi klopodas aspekti senkulpeafabla, ĉar ĝi kaŝas sian mortiganvenenon malantaŭ belaj vortoj kielhumaneco, demokratio, paco kajlibereco.
Ĉefaj simptomoj de la virusa infekcio Mensa narkozado kiu finfine
pensigas homojn ke milito kaj pacoestas sama afero. Kaj ne nur tio.Ankaŭ ke invadado, detruado kajokupado de lando okazas pro ĝiapropra bono kaj celas noble redonila liberecon al ĝiaj civitanoj. Plena perdiĝo de la kritikemakapablo kaj videbliĝo de inklinoj dekompleta submetiĝo kaj blindaobeemo. Kiom ajn absurdaj estu laordonoj, oni senpripense respektaskaj perfekte plenumas ilin. Cetere,al militista disciplino mankas ĉia
L a m i l i t i s t a v i r u s o . . .montriĝas evidenta danĝero por la publika sano!
Laŭ pamfleto, cirkulanta en Hispanujo, prilaboris Jacques TUINDER
-
DIA REGNO 4/2011 93
kohereco. Alta patriotisma febro kun ŝvelaĵoj
de fremdofobio, rasismo kaj vir-vireco. Per tio oni ĉiam preferos lakoloron de la propra blanka haŭtokaj malŝatas la nigran aŭ kiun ajnhaŭtkoloron de aliaj homoj. Nu, tiaja estas la armeo: ĝiaj estroj instruosal vi la senkondiĉan neceson nepredefendi nin mem kontraŭ fikciajkontraŭuloj, kiuj estu Ĉinoj, Arabojaŭ eĉ Marsoloĝantoj. Vi ordonos al homoj fari terurajnkaosaĵojn kaj vi rifuzos aŭskulti ĉiunpersonon kun malsama opinio,sinteno inda al ĉiu faŝisto. En laarmeo oni forkonsumos vian cerbon,kiel tio okazas ankaŭ en sektoj; visimple devas pensi kiel armeestrojvolas kaj diktas! Naskiĝas unu post la alia paranojajkaj agresivaj inklinoj, vidi ĉiam kajĉie atakemajn malamikojn kajdanĝerajn fremdulojn.
Se kontaĝis vin ĉi tiu viruso kaj viopinias ke vi bezonas resanigan terapionaŭ humurhumanan helpon, tuj kontaktumembrojn de la porpaca movado; ilizorgos pri tio, ke vi kuraciĝu al personokun propraj kritikemaj kaj homajkapabloj kaj ne forglitu al suferontaviktimo... Konklude, elektu vianpropran estontecon: aŭ silenti kaj obei,aŭ – alternative – mem pensi kaj agi!
a
P o e z i o
Antaŭhieraŭ estis militoankaŭ hieraŭkaj ankoraŭ ĉiamen mia hodiaŭoestanta ne nur mia
Mono ade ŝtelirasĉirkaŭ la mondopagas sin memmilitmaniere
ne al milito permesuporti ĝian nomonĝi nomas sinsimple defendo
Poezio estas la arbustaĵoen kiu mi min kaŝoskiam venos la soldatojen siaj tankoj tintantaj
Remco Camperttradukis: Jacques Tuinder
Remco Campert (1929- )estas nederlanda poeto kaj
aŭtoro
-
94 DIA REGNO 4/2011
informetojEvidente– monkolektado 1
Laŭtradicie dum la Ekumena Diservo en la Kopenhaga UK, kiun laŭ liturgio deTaizé gvidis luterana pastoro Leif Nordenstorm, katolika pastro Peter Knauerkaj remonstranta pastoro Gerrit Berveling, okazis monkolektado por la konataagado Evidente, iniciatita de Jacques Tuinder por blinduloj, vidhandikapuloj k.s.Kvankam li mem pasintan junion mortis, lia agado feliĉe estas daŭrigata.
La koncerna monkolektado sumigis 1600,50 danajn kronojn = € 214,85 + eneŭroj € 110,. Tio estas kune € 324,85.
La monon al agado Evidente mi transpagos.Gerrit Berveling
– monkolektado 2
Dum la KELI-kongreso en Podĕbrady okazis monkolektadon dum du diservoj jela sumo de € 285. Krome alvenis donacoj de i.a. la brita KELI-sekcio. Entuteestis ĝirata € 445.
Salutas Siegfried
– dankesprimonKaraj, mi ricevis retmesaĝon de Stichting Zienderogen (antaŭe ankaŭ Evidente)kun dankesprimo pro la mondanacoj.
Els van Dijk
– daŭra apogoNi daŭre apogos la agadon. Kolektitaj mondonacoj kiuj alvenos al KELI, dumdiservoj, rektaj pagoj aŭ alimeniere ricevitaj, ni daŭre transferos al la StichtingZienderogen.
KELI-estraro
-
DIA REGNO 4/2011 95
informetojNi tre bedaŭras ke Sino Prestonmortis, ŝi estis tre fidela membrodum multege da jaroj.
Jean Bisset
Karaj, nur malmultaj el vi renkontis la pastoron Alain Martin, teologo kajfakulo pri la aramea lingvo. Li estis dum multaj jaroj prezidanto de lafranca sekcio de KELI. Li estis membro de la Grupo de Dombes.Li forpasis antaŭ nelonge dum kirurga operacio.
Philippe CoussonPoitiers
Ĉi jare la Brita Kongresa Diservoestis estrita de S-ino FrancesEason kiu estas Savarmea oficiro
kaj bona grupo partoprenis.La Skota Kongresa Diservo okazis
en la urbo Lockerbie en sud Skotlando,ĝi estis la loko kie okazis la teruraflugkatastrofo, la temo por la Diservoestis “Pardonemo”
5 homoj partoprenis !
Ni bedaŭras ke ni ne povos iri ankaŭal la Keli Kongreso, sed oni ne povasfari ĉion. Ni sendas bondezirojn porĝuinda, suksesa kaj pacoplena kongreso.
Bondezirojn,Jean Bisset kaj ankaŭ Davido
-
96 DIA REGNO 4/2011
Kristo havas ne aliajn manojn ....
Kristo havas ne aliajn manojn ol manojn de homoj
por fari sian laboron ĉi tie surtere.
Li havas ne aliajn piedojn ol piedojn de homoj
Por gvidi homojn sur siajn vojojn.
Li havas ne aliajn lipojn ol lipojn de homoj
por rakonti al homoj pri siaj naskiĝo,
morto kaj releviĝo.
Li havas ne alian helpon ol nian helpon
por gvidi homojn al sia flanko.
Ni estas la nura biblio,
kiun la mondo ankoraŭ legas.
Ni estas por pekuloj la Evangelio,
por la mokemuloj la kredkonfeso.
Ni estas la lasta komuniko de Dio
skribita, per vortoj kaj faroj.