Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

17
Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ? Vitor Luiz Rigoti dos Anjos www.vitorluiz.6te.net [email protected]

description

Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?. Vitor Luiz Rigoti dos Anjos www.vitorluiz.6te.net [email protected]. Pri mi. Vitor Luiz Rigoti dos Anjos, 30-jaraĝa, el urbo Serra, ŝtato Espírito Santo, Brazilo; - PowerPoint PPT Presentation

Transcript of Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

Page 1: Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

Vitor Luiz Rigoti dos Anjos

www.vitorluiz.6te.net

[email protected]

Page 2: Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

Pri mi

• Vitor Luiz Rigoti dos Anjos, 30-jaraĝa, el urbo Serra, ŝtato Espírito Santo, Brazilo;

• teĥnikisto pri metalurgio, magistro kaj bakalaŭro pri mekanika inĝenierio en brazila universitato UFES, kie mi eklernis Esperanton en septembro 2004;

• ekde 2006: unu el la tradukantoj de retpaĝo Lernu! (www.lernu.net) al la portugala lingvo;

• ekde septembro 2008: dumviva membro de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista).

• ekde januaro 2010: katolika seminariano de kongregacio de katolikaj pastroj “Misiistoj Kombonianaj de la Koro de Jesuo”, kaj studento pri filozofio en urbo Kuritibo, Paranao.

Page 3: Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

Resumo pri la temo

• “Katolika” signifas “universala, ĝenerala” laŭ la origina radiko greka καθολικος, nomo uzata de pluraj branĉoj de Kristanismo krom la Rom-Katolika. Tiuj branĉoj estas delonge vokataj de la evangeliaj vortoj de Jesuo “ke ĉiuj estu unu”, kiu enhavas aspekton de mondskala unuiĝo. Se universaleco kaj unuiĝeco devas esti aspektoj (ankaŭ) de Katolikismo, logike ĝi uzu ĉiujn lingvojn, inter kiuj troviĝas Esperanto. Malgraŭ ĝi sin montras kiel utilan ilon por Ekleziaj celoj, konvenas demandi: ĉu eblas, ke Katolikismo kaj Esperanto havu rilato(j)n? Tial, tiu ĉi prezentaĵo celas, ke la aŭskultantoj havu ideojn pri la vojoj, vortoj kaj agoj kiuj (mal)kondukas al la konstruado de “pontoj” inter tiu religio kaj tiu lingvo.

Page 4: Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

Kio estas rilato?

• Ĉu rilato estas ponto, ligo, komuna vojo?

• Ĉu rilato estus sento kvazaŭ “mi ne povas vivi sen vi”?

• Ĉu rilato estus ĵaluza posedemo?

• Ĉu rilato estas io fruktodona al ambaŭ flankoj aŭ al nur unu?

• Ĉu rilato estus kontrakto?

Page 5: Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

Iom pri Katolikismo

• Eblas diri ion pri la partoj de Katolikismo, ekz.: katolikismo roma apostola en iu lando, en iu jarcento, en iu socia klaso, en iu kvartalo/urbo/paroĥejo/diocezo, en iu movado, ktp.

• Tio signifas, ke oni devas konsideri kaj la unikecojn kaj la identecon rilate al Katolikismo – manko de tiuj konsideroj ofte starigas murojn.

Page 6: Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

Iom pri Esperanto

• Sed, kio estas Esperanto?

• Esperanto:– estas lingvo– instigas movadon– montras lingvan politikon– enhavas kulturon– ebligas viv-manieron

• Kiu(j) el la aspektoj ricevu plian emfazon?

Page 7: Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

Ĉu rilato eblas ?

• Jes / Jes ja / Kompreneble jes / Tute jes / Evidente jes / Kial ne?

• Ne / Ne ja / Bedaŭrinde ne / Tute ne / Neniam, Neniel

• Same kiel ĉiuj rilatoj, tiu ĉi respondo ne venas aŭtomate, sed per konstanta kaj serioza dialogo.

• Do, tio dependos de ambaŭ flankoj!

Page 8: Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

Se jes...

• Kial?

• Kiel?

• Kiam?

• Kie?

• Al kiu(j) celo(j)?

Page 9: Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

Kial eblas ?

• Agoj de la Apostoloj 2, 11 (Pentekosta Tago): “[...] ni aŭdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio.”

• El la 1-a Letero de Paŭlo al la Korintanoj 9, 20.22: “Kaj al la Judoj mi fariĝis kiel Judo [...] Al la malfortuloj mi fariĝis malforta [...], mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn.”

• Do, dekomence Kristanismo estas fenomeno kiu transpasas landlimojn kaj akceptas la defion respekti kulturajn aspektojn.

• Se respekto koncernas lingvon, do Esperanto, signo de respekto al lingvoj, estos ilo por tio en Katolikismo.

Page 10: Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

Kiel eblas ?

• Ĉu la rilato eblas kiel ligo inter religio kaj movado aŭ inter religio kaj lingvo?

• Montri la avantaĝojn de internacia lingvo kompare kun altrudo de nacia(j) lingvo(j), tamen sen malkonsideri ilin;

• Rimarkigi la etiko-moralan problemon de nuntempa mondskala komunikiĝo sen Esperanto.

Page 11: Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

Kiam eblas ?

• Alivorte, en/dum kiu(j) okazo(j) kaj / aŭ momento(j) la rilato eblas?

• Ĉu la eblo jam ne ekzistas?

• Ĉu ĝi nun ekzistas?

• Ĉu estonte ĝi aperos?

• Ne ekzistas unusola respondo, sed certe ĝi ne venos post malaktiva atendado.

• Estas danĝere prokrasti la diskuton ĝis la alveno de la Ĉiela Regno...

Page 12: Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

Kie eblas ?

• En kiu sociala klaso ĝi eblas?

• En kiu/kia eklezia strukturo? Kongregacioj, paroĥejoj, movadoj, ktp...

• Ĉu inter katolikoj junaj aŭ maljunaj?

• Ŝajnas, ke la neŭtraleco de Esperanto estas unu el la argumentoj plej komune konsentataj inter ĉiuj ejoj.

Page 13: Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

• Ĉu estas (mal)kongruo(j) inter celoj de Esperanto kaj de katolikismo? Kiu(j) estas la (mal)kongruo(j)?

• Ĉu akcepto de celoj de Esperanto malebligas la fidelulojn agadi laŭ instruoj de Evangelio/Eklezio?

• Se la solvo de problemoj iras malkongrue, sen komuna vojo, la rilato fariĝus problemo nesolvebla...

Al kiu(j)celo(j) eblas ?

Page 14: Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

• Lingvo de iu/ia religio, partio, politiko, ideologio, ktp...: signo de privata posedemo, ne de publika uzebleco

• Lingvo anstataŭanta alian: signo de altrudo, ek-imperiigo, perforto, ktp.

• “Mi revas, ke iam la Eklezio reklamos Esperanton”: signo de forgeso pri la unuavica celo de Katolikismo...

• Lingvo kiel nur hobio: signo, kiu identigas Esperanton kaj ludon → neserioza afero!

Vojoj almalrilato

Page 15: Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

Finfine...

• Vi certe rimarkis, ke la kruco (signo de Kristanismo, Katolikismo, ktp.) kaj la verda stelo alproksimiĝis iom post iom dum tiu ĉi prezentaĵo...

• Tamen, la vojo al tio ne estas absolute evidenta, klara !

• Jen defio: kune trovi la komuna(j)n vojo(j)n, la mankanta(j)n paŝo(j)n

Page 16: Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

Elkoran dankon pro la atento kaj pacienco!

Ĉu vi havas dubojn, korektojn, kritikojn, rimarkoj, sugestojn, ktp.?

Eblas demandi al mi per retmesaĝo: [email protected]

Page 17: Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas ?

Vitor Luiz Rigoti dos Anjos

www.vitorluiz.6te.net

[email protected]