O DIA REGNO - dli-daten.dedefios min mem aliĝinte al la esperantaj postdiplomaj studoj en Poznan....
Transcript of O DIA REGNO - dli-daten.dedefios min mem aliĝinte al la esperantaj postdiplomaj studoj en Poznan....
-
DIA REGNO• dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 4 (907) • 2014 •
DIA
REG
NO
ISS
N 0
167-
9554
Vidindaĵoj de Cadine,Trento kie en aŭgustoĉi‐somere okazis laEkumena EsperantoKongreso.(vidu paĝon 83)
-
74 DIA REGNO 4/2014
KELIKristana Esperantista Ligo Internacia
fondita en 1911, neneŭtrala kunlaboranta kun UEACelo: Krei efikan kontakton inter kristanoj el
diversaj landoj kaj per Esperantodiskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo.Prezidanto: Philippe COUSSON* 26 rue de Pré-Ventenet,
FR 86340 Nouaillé-Maupertuis, Francio;) +33 (0) 549468021;:[email protected]
Sekretario: Pavel POLNICKÝ;* Na Vinici 110/10,
CZ 290 01 Podĕbrady II, Ĉeĥio) +420311241406;
: [email protected]: Ágnes RÁCZKEVY-EÖTVÖS
* Klauzál utca 32,HU 1072 Budapest, Hungario
) +36 302 000 306;: [email protected]
Kotizoj: Rekta membro kun gazeto, minimume€20,- • Membro-subtenanto €30,- • Nura abono:
pagante rekte al KELI €16,- • pagante alLibroservo €18,- • Sendoj de okcidentaj monbiletoj
per registrita letero al la kasisto de KELI. •Se estas en via lando UEApoŝtĝirkonto
(informiĝu ĉe UEA) bonvolu prefere pagi al UEApor konto kelk-p de KELI • Franca bankkonto de
'KELI Ligue Chrétienne Espérantiste Internationale':CIC-banko, BIC: CMCIFRPP;
IBAN: FR76 1009 6182 4800 0368 7480 104Vizitu ankaŭ la ttt-paĝon www.chez.com/keli/
---------------
DIA REGNOOficiala organo de KELI, fondita en 1908
dumonata revuo - ISSN 0167-9554Redaktoro: Bengt Olof ÅRADSSON
* Nygatan 10 A; SE-281 48 Hässleholm; Svedio;) +46 70 2004574;: [email protected]
Kontrollegis: Éva FARKAS-TATÁR, Pavel POLNICKÝAbonprezo sen membreco en KELI: €16, aŭ
egalvalora. Abonoj kaj anonckostoj pagotaj al lakasisto de KELI (vidu supre).
Pri la enhavo de la artikoloj respondecas nur laaŭtoroj. Represo kaj traduko permesataj, kondiĉe keoni citas la fonton. Specimenon kun represo aŭ
traduko oni sendu al la redaktoro.
Ekspedado: Pavel POLNICKÝVidu la adreson de la sekretario
Presado: Tiskárna ASTROprint s.r.o., Poděbrady, Ĉeĥio: [email protected]
Eldonmonatoj: meze de feb, apr, jun, sep, okt, dec.
REDAKTORAJ VORTOJ
Ĉu vi havis eblecon partopreni iunesperantan renkontiĝon somere?Pro la komenciĝo de la nova lernejajaro de mia filo, mi mem ne povispartopreni. La lastajn jarojn mi feliĉehavis la eblecon kongresi. Legante laraporton de la ekumena kongreso entiuĉi gazeto mi sentis iom da manksento ĉar mi sentas min parto de niagranda familio kiu renkontiĝas (nur)unu-foje jare.Kutime post esperantaj renkontiĝoj
mi estas instigata plu studi kaj pli bonelerni nian lingvon. Kvankam mi ĉijarene partoprenis iun renkontiĝon midefios min mem aliĝinte al laesperantaj postdiplomaj studoj enPoznan. Espereble mi trovos kajtempon kaj forton tralabori la kursojn.Ĉu vi havas ion raporti post la
somero? Mi volonte akceptos kontri-buojn.
Krom la raporto kun multaj fotoj, viankaŭ trovos aliajn kontribuojn dediversaj membroj. Mi esperas al viinteresan legadon.
ENHAVOĈu la eklezio estas dividita 75Memorigo al la komenciĝo de launua mondmilito
78
Batante Jesuon 80Reago de leganto 82Kongresa raporto 83Protokolo de al jarkunveno 90Klostro Kirchberg 92Informetoj 93Nekrologoj 94En la komenc’ de ĉi tiu nova tag’ 96
-
DIA REGNO 4/2014 75
Karaj gefratoj, dum tiuĉi semajno vi aŭdis pri la unueco de laEklezio, aŭ pli ĝuste pri lastreboj atingi tiun ĉi unuecon.
Kiel diris Paŭlo al la Korintanoj, ĉuKristo estas dividita? Mi same aldonas,ĉu la Eklezio estas dividita? Ĉu la korpode Kristo estas dividita? Ĉu la jarcentojdispecigis lian korpon? Ĉu vere laEklezio ne restis unu, ĉar Kristo restisunu?
Ĉu Paŭlo en tiuj ĵus legitaj versiklojstrebas al la unueco?
Fakte tie troviĝas du niveloj: tio, kioestas, kaj tio kion faru la gefratoj.
Mi listigos:Kio estas: la voko kiun vi ricevis, la
unueco de la Spirito en la ligilo de lapaco, unu korpo, unu spirito, vi estasvokitaj en unu espero, unu Sinjoro, unufido, unu bapto, unu Dio kaj Patro, ktp.
Kion faru la disĉiploj: iradi inde,agadu humile, milde, tolereme, pacien-cante en amo, penante konservi launuecon.
Vi estas vokitaj. Tre grava punkto
Ĉu la Eklezio estas dividitaPrediko dum la ekumena kongreso, Cadine, Trento, 21 aŭgusto 2014
Philippe COUSSON, FR
Efesanoj 4:1-7Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko,en kiu vi estas vokitaj, 2 kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco,paciencante unu al alia en amo, 3 penante konservi la unuecon de la Spiritoen la ligilo de paco. 4 Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estasvokitaj en unu espero de via voko; 5 unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, 6unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en ĉiuj. 7Sed al ĉiu el ni la graco estas donita, laŭ la mezuro de la dono de Kristo.
Efesanoj 4:11-16Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj;kaj aliajn, paŝtistoj kaj instruistoj; 12 por perfektigo de la sanktuloj, por lalaboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo, 13 ĝis ni ĉiujatingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, ĝis la homoperfekta, ĝis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo; 14 por keni jam ne estu infanoj, onde ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉiu vento dedoktrino, per ĵonglado de homoj, per ruzo laŭ artifiko de trompo; 15 sedparolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo,16 el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra ĉiu artiko de la liverasistemo, per energio, laŭ la mezuro de ĉiu parto, faras kreskadon de lakorpo, por la sinedifado en amo.
-
76 DIA REGNO 4/2014
por la kristanoj. Ne ili iniciatis laekiron, ili estas vokitaj. Krome, kionsignifas la vorto Eklezio, se ne lakuniĝo de la vokitoj? La ekesto de laEklezio fontas en voko, en alvoko, envokiĝo. Ĉu vi vere sentas vin vokitaj?Ĉar tiel vi estas.
Paŭlo ne hezitas. Vi estas vokitaj,vokitaj al irado. Vi ne estas vokitaj alstato sed al movo, al irado.
Li eĉ priskribas la iradon: humileco,mildeco, paciencon unu al la alia enamo. Ĉio ĉi tio ne aspektas unuavidekiel moviĝantaj kvalitoj. Oni ne diruske humileco estas mova kvalito, nekmildeco, nek toleremo, nek pacienco.Tiujn oni eĉ povus diri malhelpantajnla movon. Antaŭenpuŝanta estus pli tiukiu malhumile agas. Same pri mal-mildulo, pri netoleranto, pri senpacien-ca aganto.
Kvankam, en multaj okazoj, tiuj
listigitaj kvalitoj helpas. Mi simplealudos pri la maniero konduki azenon.Kiam tiu ne plu volas antaŭeniri, neutilas la krioj, la puŝoj, la streĉiĝoj, nurutilas la pacienco, la mildeco, eĉ lahumileco antaŭ tiu stulta besto kiurifuzas pluiri.
Ni ofte estante eklezio agas kiel tiuazeno, kiu ne volas iri en la ĝustandirekton, eĉ ne plu volas iri ien ajn.Tiam oni povas kompreni la alvokonde Paŭlo, ke ni iradu tiel humile, milde,tolereme kaj pacience.
Kaj tiajn kvalitojn, ni havu unu al laalia, en amo. Nia alvoko kiel eklezio,kiel vokitoj, estas ankaŭ laŭ la evangelia formulo: ni amu unu la alian.
Paŭlo aldonas ion alian: penantekonservi la unuecon de la spirito en laligilo de paco.
Por kompreni oni bezonas disigi laformulon.
Penante: tio estas: kun strebo, sedankaŭ zorgeme, kun metodo, do ne kunstreĉo kaj blokiĝo.
Konservi: oni konservas nur tion,kion oni jam havas. La unueco en laspirito jam estas donita, donacita de lagraco de Dio.
Ni do alvenas al la dua temo de lateksto, post paroli pri la vokiĝo Paŭloparolas pri la unueco. Li klarigas ĝindonante kelkajn ĝiajn aspektojn.
La verbo “estas” ne troviĝas en laoriginala teksto. Oni do povas legi tiujn“unu” kiel listo de karakterizoj de tiuunueco.
Unu korpo, tio klare indikas laeklezion, ankoraŭ menciata en la versikloj 12 kaj 16, korpo kies kapo estasKristo mem.
-
DIA REGNO 4/2014 77
Unu spirito povas aludi la SanktanSpiriton, sed ankaŭ kiam oni legas lasekvajn versiklojn, povas paroli pri laetoso de la komunumoj, la konduto dela membroj kaj la rilatoj unu al la alia.
La aliaj “unu” estas al kio ni estasvokitaj, kiel eble modelo por tiupenado:
Unu espero: tiu espero kiu estasantaŭ ni kaj kiu certe estas komuna,sama, unu, ĝi estas: esti kun Kristo.
Unu sinjoro: Jesuo Kristo, neniu aliaUnu fido, en nia unu Sinjoro, kaj en
neniu alia, fido en lia graco kaj amoUnu bapto en la nomo de nia
Sinjoro, kaj certe ne en la nomo de iuhomo, de iu grupo
Unu Dio, kaj krome, tiu Dio estasPatro de ĉiuj, super ĉiuj, tra ĉiuj kaj enĉiuj. Neniu povas alproprigi Lin. Neniupovas forpreni Lin de iu ajn alia.
Kaj ĝuste al ĉiu la graco estas donita,eĉ en la mezuro de la donaco de Kristo.
Ni do revenas al la principo dedonaco. Tamen, tie oni precizigas keestas donacite al pluraj diversajndonacojn. Kaj tio tute ne ligiĝas al iuajn kvalito, pli certe al vokiĝo. Ĉar laaŭtoro de la epistolo mencias liston detio, kion ni nomus hodiaŭ oficoj:apostoloj, profetoj, evangeliistoj, paŝtistoj kaj instruistoj.
Nia traduko indikas “por perfektigode la sanktuloj”, sed pli bone oni povusdiri por ekipado de la sanktuloj, de lavokitoj, de la eklezio, por la verko deservado, tio estas diakonio, por lakonstruo de la korpo de Kristo, de laeklezio.
Kaj la aŭtoro aldonas celojn, kialojn:ĝis ni atingos la unuecon, ĝis ni ĉiuj
atingos la unuecon, la unuecon de lafido kaj de la scio de la filo de Dio, kajankaŭ ke ni kresku ĝis matureco por kela korpo, la eklezio korpo de Kristokresku kaj konstruiĝu en amo.
Tiam ni alvenas al paradokso.La unueco estas ja donita, do efek-
tiva, kaj samtempe ĝi estas konservenda, atingenda, ricevenda, kiel celoantaŭ ni.
Oni ĉi tie retrovas tion, kion priskribas la teologia formulo: jam ĉi tiekaj ankoraŭ ne.
Ni devas teni la du ŝnurojn de laparadokso.
La unueco de la eklezio estas karak-terizo propra. Laŭ difino, ĝi estas jamunu. Pri tio ni devas persvadiĝi. Malgraŭ tio, kion ni sentas kaj vidas, laeklezio, korpo de Kristo estas unu.
Kaj ni devas peni, strebi, labori, porkonservi tiun ĉi unuecon, por efektivigiĝin, por ke la mondo kredu, vidante laamon inter ni.
Bedaŭrinde tiu ĉi amo ne tro videblasĝenerale.
Sed, tio restas ankaŭ en la manoj deDio. La konstruado de la korpo deKristo, de la eklezio estas lia verko kajdono. Ni lasu la Spiriton gvidi nin ĉiujnen tiu ofico, en tiu liturgio al Dio,antaŭvido de la eterna liturgio en la veratabernaklo, en la nova Jerusalemo.
Tiu oficanta eklezio al kiu ni ĉiujapartenas estas ja kaj jam unu, de-finitive, kaj samtempe ni devas zor-geme strebi por tiu unueco, por ĝiamanifestiĝo.
Amen.
-
78 DIA REGNO 4/2014
La temo ne nur estas por germanokaŭzo por retrorigardo nun jamal 2 mondmilitoj kun senlimasufero. Mi alkreskis en Berlino kaj ladua mondmilito faris el mi kaj el miaedzino duonorfojn. Sed mi scias ankaŭpri la kulpo de la germanoj kaj ne rajtassole plendi pri la detruo de germanajurboj.
Vendredon, lan de aŭgusto 2014 mipartoprenis en mia urbo edifon de la“Najlkruca komunumo“ memore al lakomenciĝo de la unua mondmilito 1914.
La germana aerarmeo en 1940 kaj1941 bombadis la anglan urbonCoventry, kio kaŭzis 1236 mortintojnkaj 1746 vunditojn kaj 4330 detruitajndomojn. Ankaŭ la katedralo deCoventry estis detruita. El la ruinajrestaĵoj la dekano Richard Howardkunmetis el ĉarpentistaj najloj de laligna konstruaĵo krucon sur la altaro.Sur ĥoreja muro li gravurigis la vortojn
“Patro pardonu“ kaj kontraŭstaris latenton aldoni “ilin“. Tiu penso verŝajneestis bazo por la kreado de “Najlkrucajkomunumoj“ kun mondvaste nun pli ol200 kaj en Germanio 59.
Ankaŭ mia urbo Heilbronn ek de2009 apartenas al la komunumo. Laurbo en 1944 pere de 250 aviadiloj de“Royal Air Force“ estis preskaŭ tutedetruita, kio kaŭzis pli ol 7000 mortintojn nur duonan jaron antaŭ la fino dela milito. La unua Najlkruca komunumoen Germanio 1947 estis la urbo Kiel.
La repacigan preĝon oni formulis en1959, nun en 10 lingvoj. Mondvasteĉiun vendredon je 12a ĥoro la preĝoestas celebrata.
Post la solenaĵo en Heilbronn mivolis traduki la litanion en Esperanton.Estis pastro Albrecht Kronenberger, kiuatentigis min, ke ĝi jam en la jaro 2001estis enmetita en ADORU sub lanumero 867.
Postprelegaj rimarkojPor la kongresanoj ekster Germanio la“Najlkrucaj komunumoj“ preskaŭ neestis konataj. Ni kongresis en Trento(Cadine) en la eklezia centro Mariapoli“Chiara Lubich“. Ŝi fondis kaj estisunua prezidantino de “Movado deFajrujoj“ (Focolari). Tiu ĉi movadohavas kiel celon la interpopolan unu-iĝon, la universalan fratecon.
Por la kongresanoj ekster Italio la
Memorigo al la komenciĝo de la unua mondmilitoPrelegeto okaze de la Ekumena Kongreso en Trento (IT) 2014
de Siegfried KRÜGER,DE
Coventry bombita
-
DIA REGNO 4/2014 79
movado ne estis konata (!). Ni ekskursis al Rovereto kaj konatiĝis kun urbo kunekstraordinara milita memorejo. La surmonta sonorilego “Maria Dolens“ estas nunla kvara plej granda en la mondo kaj sonorilas ĉiun vesperon je 21.30 h.
Preĝo de la Najlkruca Komunumo
Ĉiopova Dio, per la vivo, morto kaj releviĝo deVia filo Jesuo Kristo vi donis al mi la servon derepaciĝo por pardono kaj amo.
Donu al ni la fidon al via saniga forto, por kiu lakruco de via filo estas eterna signo. Benu en lanomo de Jesuo nian komunumon en la tutamondo kaj kapabligu ĉiujn membrojn estiatestantoj de Via pardono kaj amo.
Komunigu nin en la penada servo al Via celo,ĉion ordigi kaj sanigi, kaj fortigi nin en la ekkono,ke ni estas Viaj disĉiploj, se ni ekzercas nin enkomuna amo.Tion ni petas per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
Amen
La Konsilantaro de la protestanta eklezio en Germanio en siakunsido la 18-an/19-an de oktobro 1945 en Stuttgart, bon-venigas reprezentantojn de la Ekumena konsilantaro de eklezioj.“Ni estas dankaj pro tiu vizito tiom pli, ĉar ligas nin kun nia popolone nur granda komuneco de la suferoj, sed ankaŭ solidareco dekulpo.
Kun granda doloro ni diras: Fare de ni estis alportita senfinasufero super multaj popoloj kaj landoj. Kion ni ofte atestis en niajparoĥoj, tion ni nun elparolas nome de la tuta eklezio: Dum multajjaroj ni batalis nome de Jesuo Kristo kontraŭ tiu spirito, kiu en lanacisocialisma reĝimo de perforto trovis sian teruran esprimon;sed ni akuzas nin, ke ni ne konfesis pli kuraĝe, ne preĝis pli fidele,ne kredis pli gaje kaj ne amis pli arde.K
ulpo
konf
eso
de S
tuttg
art
Najlkruco 1947 por Kiel
-
80 DIA REGNO 4/2014
Aperis en Dia Regno, la eldononumero kvar el 2013, miaartikolo: “La Ges-roj Wurm-brand, modernaj geherooj de la Fido”.Rikardo Wurmbrand estis juda ateistoel Rumanio kiu konvertiĝis al Kristodum la jaroj '30. Li kaj lia edzino,Sabina, establis malgrandan evangelianpreĝejanaron. Pastro Wurmbrand kajla anoj el la preĝejanaro evangelizis lasoldatojn el la Ruĝa Armeo kiuj invadisRumanion dum la Dua Mondmilito.Post la milito, Pastro Wurmbrand estisarestita kaj suferis terurajn torturojndum la 14 jaroj kiujn li pasigis enkomunistaj malliberejoj. Post kiam lipovis foriri al la okcidento kun siafamilio, li establis la organizaĵon“Kristo al la Komunista Mondo”. Kiamrompiĝis la Sovetunio, la organizaĵoŝanĝis sian nomon al “Voĉo de laMartiroj”.
Sed la celo de tiu organizaĵo estassama: publikigi la persekutojn kiujnkristanoj suferas en multaj landoj, kajmonhelpi kristanojn kiuj estas perdintajĉiujn siajn posedaĵojn pro atakoj depopolaĉoj, kaj la familianojn de pastrojkiuj estas enkarcerigitaj aŭ mortigitaj.Voĉo de la Martiroj ankaŭ provizasmedicinan kaj kirurgian helpon porkristanoj kiuj estas vunditaj pro atakojde popolaĉoj.
Mi ĉerpis la sekvantan informon el
la revuo de la Voĉo de la Martiroj (kunla sama nomo), la eldono el novembrode 2013. La nomoj de la personojmenciitaj estas ŝanĝitaj por ŝirmi ilinkontraŭ atakoj de la aŭtoritatoj en ilialando.
Kiam “Ŝahnaz” fariĝis kristaninoantaŭ tri jaroj, ŝia patro “Ebi” pensis(kaj esperis) ke ŝi nur trapasas alianfazon. Ebi, pia islamano kaj oficisto ella irana registaro, estis observinta ŝinsekvi diversajn islamajn profetojn kajokcidentajn muzikajn stelulojn. Certeĉi tiu “Jesuofazo” forpasos kiel la aliaj.Sed la “Jesuo-fazo” ne forpasis, kaj lafido de Ŝahnaz pli fortiĝis. Ŝi atestis alaliaj homoj pri Kristo kaj ŝi komencisgvidi malgrandan grupon kiu studas laBiblion.
La gepatroj de Ŝahnaz faris planonpor allogi denove sian filinon al laislama religio. Antaŭ ol Ŝahnaz komencis sekvi Jesuon, ŝi estis enamigita dejuna viro kiu loĝas proksime. Je tiutempo, la gepatroj de Ŝahnaz rifuzisdoni permeson ke ŝi edziniĝu al li. Sednun ili esperas ke li helpos ŝin forgesisian amon por Jesuo.
Ili invitis la junan viron kaj liajngepatrojn al sia hejmo por diskuti laeblecon de la geedzeco de la gejunuloj.Post kiam la du familioj parolis dum iutempo, Ebi gvidis Ŝahnazon al aliaĉambro de la domo kaj demandis ŝin
Batante JesuonVilĉjo GOLDSMITH, Usono
-
DIA REGNO 4/2014 81
kion ŝi opinias pri la ebla geedzeco.“Mi bedaŭras, patro, sed mi nun
estas kristanino kaj mi ne povasedziniĝi kun islama viro,” ŝi respondisal li. “Nun mia celo estas malsama. Miacelo estas servi Dion.” Tiam ŝi denoveinstigis sian patron ke li akceptuKriston.
Kiam la gepatroj de la juna virokomprenis ke Ŝahnaz estis rifuzintailian filon, ili kolere foriris el la domo.La gepatroj de Ŝahnaz hontiĝis. Trekolerega, Ebi demetis la zonrimenonkaj komencis bati sian filinon. “Ĉu vikomprenas,” li kriegis, “ke mi povasmortigi vin nuntempe kaj tio estaslaŭleĝa? Vi estas islamanino kiu fariĝiskristanino. Vi estas apostato! Pro vi,mia reputacio estas ruinigita. Midaŭrigas bati vin por ke vi genuiĝu kajforkonfesu la kristanismon kaj revenual Islamo.”
“Sinjoro,” Ŝahnaz alvokis, “mi ne
deziras forkonfesi mian fidon. Jesuo,helpu min!” Subite la batado ŝanĝiĝis.Anstataŭ bati sian filinon, Ebi komencisbati sin mem per sia propra zono. Liavoĉo ŝanĝiĝis. “Mi estas malbonahomo,” li diris. “Mi estas tre malpura.Mi estas tre stulta. Mi batalas kontraŭDio!” Li komencis alvoki Dion, ke Diopardonu lin. Fine li falis al la plankoŝajne sveninta.
Je tiu momento, la patrino de Ŝahnazeniris en la ĉambron. “Kion vi faris alvia patro?” ŝi kriegis. “Ĉu vi mortigislin?” “Li preskaŭ mortigis MIN,”Ŝahnaz respondis. “Mi ne scias kiookazis.” Ŝahnaz kaj ŝia patrino preskaŭvokis ambulancon, sed Ebi diris ke line bezonas ĝin. Li ĉirkaŭpremis sianfilinon. “Pardonu min, mi petas,” lidiris. “Petu al via Jesuo ke Li pardonumin. Mi nun komprenas kontraŭ Kiumi batalas.”
Ebi rakontis al Ŝahnaz kiel Dio
El Preĝo por ĉiu Tagode Jelly Koopmans-Schotanus
Mendu tiunĉi libreton ĉe sekretario PavelPolnický (adreso sur paĝo 74).Tiel Vi subtenos la agadon “StichtingZienderogen” iniciata de J. Tuinder.
23. septembroKompatema Dio, mi laŭdas Vian fidelecon, perkiu Vi senĉese amas min. Pardonu al mi mianindiferencon kaj malvarmecon. Renovigu la ligonkun mi. Faru min sincera kaj firmvola.
Preĝoporĉiu
Tago
Jelly Koopmans-Schotanus
-
82 DIA REGNO 4/2014
malfermis liajn okulojn al la vero. Dum li batis ŝin, li havis vizion de Jesuo.Jesuo ĉirkaŭpremis Ŝahnazon per Sia maldekstra brako kaj per Sia dekstra brakoLi signis ke Ebi haltu svingi la zonon. “Ne batu ŝin,” Jesuo diris al li. “Ŝi apartenasal Mi.” Ebi komprenis ke kiam li svingis la zonon, li vere batis Jesuon.
Ŝahnaz pardonis sian patron. “Eĉ Jesuo diris, 'pardonu ilin ĉar ili ne komprenastion kion ili faras',” ŝi diris al li. Ebi fariĝis kristano, kaj nuntempe li gastigaspreĝejanaron kiu kunvenas en lia hejmo. Li tute kuraĝigas kaj subtenas sian filinondum ŝi daŭrigas sian pastrecon.
La Apostolo Paŭlo, antaŭ ol li konvertiĝis al Kristo, nomiĝis Saŭlo. Li estisterura persekutanto de la Eklezio, eĉ mortigante multajn kredantojn. Survoje alDamasko por daŭrigi la persekuton, “subite ekbrulegis ĉirkaŭ li lumo el la ĉielo;kaj li falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al li: Saŭlo, Saŭlo, kial vi minpersekutas? Kaj li diris: Kiu Vi estas, Ho Sinjoro? Kaj tiu diris: MI ESTAS JESUOkiun vi persekutas.” (La Agoj, ĉapitro 9, versoj 35)
Tiuj homoj kiuj persekutas kristanojn hodiaŭ, ankaŭ persekutas Jesuon. Ilihavas alternativon: humiliĝi kaj penti, aŭ stari antaŭ Jesuo je la Tago de Juĝo porricevi eternan kondamnon.
Oni aŭ apartenas al Jesuo Kristo aŭ li/ŝi apartenas al Satano. Ne ekzistas mezaloko inter la du. Ni devas certiĝi ke ni apartenas al Jesuo.
En DR 12014 frontpaĝe staras la vorto“karesmo”. Mi mem uzas ĉiam lazamenhofan esprimon: granda fasto. La japanoj devas daŭre ekstre lerni novajnvortojn en Esperanto. La kompatind-uloj.
Kore, Ed
Respondo de la redaktoro:La vorton karesmo mi uzis ĉar influismin Eva Farkas kiu uzas la vortonkaresmo. Antaŭe mi ĉiam uzis fastonĉar pli facile lerni por svedoj. Sed ielmi sentas ke karesmo estas pli “religia”,do pli taŭga por DR kaj pli interesveka/ekzotika sur fronta paĝo precipe
kune kun la fragmento de la malnovakanteto.
Ne nur la orientanoj estaskompatinduloj. Ankaŭ mi devis lernitiun vorton ĉar ne estas en mia originavorttrezoro. Sed jes, cetere mi sam-opinias kun vi (ĉar tiel mi ankaŭkomprenis vian komenton) ke ni oftenenecese kaj senkaŭze grandigas lavortaron nur ĉar iu persono preferasalian vortradikon. Tiel ni malfaciligaspor la plej multaj esperantistoj boneregi la lingvon.
Mi dankas vin pro via demando kajestonte mi provos esti pli singarda.
Kore, la redaktoro
Reago de leganto
-
DIA REGNO 4/2014 83
Ĉijare ni estis invititaj al la 20aEkumena Kongreso al belegaitala vilaĝo, Cadine, kiu situas
apud la fama urbo, Trento, la urbode la tridenta/trenta koncilio en lajaroj 1545-1563.
La moderna kaj komforta religiacentro estis konstruita por ekumenajagadoj kaj kunestadoj, kaj ankaŭ labelega natura ĉirkaŭaĵo inspiris labonan kaj fruktodonan etoson.
Ĉiumatene okazis Sankta Meso en la kapelo kaj posteekumena preĝo en la granda salono. Estis eldonitakajero pri kaj al tiuj preĝoj.
Post la matenmanĝoj ni komune kantis per la afablahelpo kaj gvidado de Stefan LEPPING (DE). Ofteakompanis violoneAgneta JÄRLSTRÖM(SE).
Sabate post mallon-ga aŭ longa vojaĝoĉiuj partoprenantojen ordo alvenis. Postla vespermanĝo niiom interkonatiĝis,malkovris, ke la sep-dek partoprenantoj venis el 15 landoj. PosteAlbrecht KRONENBERGER (DE) gvidis lavesperan preĝon.
Dimanĉe okazis la solena malfermo de niakongreso. La prezidanto de IKUE, sinjoroGiovanni DAMINELLI (IT) kaj la prezidantode KELI, Philippe COUSSON (FR) kore
Kongresa raportoDe la ekumena kongreso en Cadine, Trento
Raportis Ágnes RÁCZKEVY-EÖTVÖS, HUFotis Ágnes RÁCZKEVY-EÖTVÖS kaj Vaclav POSPÍŠIL
-
84 DIA REGNO 4/2014
salutis la partoprenantojn.La Movado de la Fajrujoj (itale Movimento dei Focolari) gastigis nin. Gvidantoj
de la loka movado kaj de la domo, sinjorino Annalisa PACCHETTI kaj sinjoroRoberto LAGO prezentis al ni la movadon kaj la fondintinon Chiara LUBICH, kajla historion de la konstruado de tiu ĉi hejmo.
La ekumenan diservon poste gvidis Bernhard EICHKORN (DE) kaj WolframROHLOFF (DE), legis tekston ankaŭPhilippe COUSSON kaj Václav POSPÍSIL(CZ).
Post la tagmanĝo faris malfermanprelegon Philippe COUSSON pri lakongresa temo:Ĉu Kristo estas dividita?Lian prelegon ni povas legi en venontaDia Regno.
Sekvis la prelego de Marija BELO-ŠEVIČ (HR) pri la dua vatikana koncilio.
Posttagmeze ambaŭ organizoj havisestrarkunsidon, kaj post la vespermanĝo
Marija BELOŠEVIČ montris bildojn kaj rakontis pri laUniversala Kongreso en Buenos Aires.
La vesperpreĝon en tiu ĉi vespero faris PhilippeCOUSSON.
Lunde vizitis kaj salutis nin laĉefepiskopo de Trento, sinjoro LuigiBRESSAN. Simpatie kaj modeste lirakontis pri sia vivo kaj plur-jardekalaboro en la tuta mondo je ladiplomatia agado de Vatikano. Kunĝojo li akceptis ADORU, kiun nidonacis al li, kaj ni kune kantis lahimnon de Beethoven (nr. 597).
Poste okazis du prelegoj pri lakoncilio en Trento.
Unue sinjoro Giovanni DAMINELLI parolis pri la konciliode Trento laŭ historia perspektivo, poste sinjorino NormaCESCOTTI (IT) pri la ĉiutaga vivo en Trento dum la tempode la koncilio.
Per la afabla permeso de la prelegantoj ambaŭ prelegojnvi povos legi en iu sekva numero de Dia Regno.
Posttagmeze ni ekskursis al la vilaĝo Rovereto, kie
Philippe COUSSON
Marija BELOŠEVIČ
-
DIA REGNO 4/2014 85
troviĝas grandioza sonorilego, kiu estis farita postla unua mondmilito. La sonorilego estis farita el 19pafilegoj, kiuj estis uzitaj dum la mondmilito kaj lapartoprenintaj nacioj sendis ilin, esprimante laesperon pri la ĉiama estonta paco.
(La foton vi vidas sur la fronta paĝo)Ni ankaŭ vizitis ortodoksan preĝejon en Borgo
Sacco.Dum tiu ĉi kaj ankaŭ dum la postaj ekskursoj
akompanis nin la gvidanto de la Ekumena Centrode Trento, sinjoro Alessandro MARINELLI.
Vespere MiloŠ ŠVÁČEK (CZ) montris bildojn prila Bibliaj Tagoj en 2014 en Tuchoměřice kaj en2012 en Trento. Por nia bonega amuziĝo, li ankaŭfilmis tie ŝercegan rakonton de Carlo SARANDREA(IT), kiun li povis “vive” persone daŭrigi.
La vesperajn preĝojn de lundo ĝis vendredo farissinjorino Eva FARKAS-TATÁR (HU) “heredigante”al la partoprenantoj gravajn travivaĵojn kaj spertojnde sia longa kaj Dibenata vivo, kaj ankaŭ tion, kionŝi lernis per tiuj travivaĵoj kaj spertoj. Vi povos legitiujn kvin preĝojn, prelegojn redaktite en Dia Regnoestonte.
Marde antaŭ la jarkunsidoj Philippe COUSSONprezentis la eblan kaj de KELI proponitan lokon dela sekvontjara, denove ekumena kongreso, en Stras-burgo.
La protokolon pri la jarkunsido de KELI vi povoslegi en la nuna numero de Dia Regno. Ambaŭjarkunvenoj akceptis la proponon pri nia renkontiĝoen la jaro 2015 el Francio, Strasburgo!
La jarkunsido
-
86 DIA REGNO 4/2014
Posttagmeze ni ekskursis al laSanktejo de Sankta Romedio.
Vespere ni havis eblecon ĝui ladancan spektaklon de loka grupo“Brainstorm”.
Merkrede okazis nia tuttaga ekskursoal la urbo Merano. Ni vizitis laSinagogon kaj ĝian muzeon, poste laLuteranan preĝejon. Post luksatagmanĝo ni promenis al la urbacentro, aŭskultis la historion de la urbokaj rigardis ankaŭ la Katedralon deSankta Nicoló.
Vespere ni aŭskultis la brilankoncerton de la ensemblo “Il Tamburodel Sole”, kiuj elstare ludis “klezmer”muzikon.
Ĵaŭde post la “kutimaj” matenajprogrameroj (Sankta Meso, ekumenapreĝo, matenmanĝo kaj komunakantado) ni aŭskultis la prelegon deStefan LEPPING pri la generismaideologio kaj poste la prelegon dePaola GIOMMONI (IT) pri kristanajsimboloj kaj pri la gemonaĥejo deBose.
Posttagmeze ni vizitis la EkumenanCentron de Trento. Ni aŭskultisraporton pri ilia grava laboro deAlessandro MARTINELLI. Ni ankaŭdankis lian ĉarman kaj tutsemajnankunestadon kaj ankaŭ la financanhelpon de la Centro al nia kongreso.Per la helpo de la donacita ADORU lipovis kune kanti kun ni.
Ni vizitis la Katedralon kaj lapreĝejon de Sankta Maria Maĵora.
Poste en la preĝejo de SanktaLaŭrenco okazis ekumena diservo kun
-
DIA REGNO 4/2014 87
F
O
T
O
G
A
L
E
R
I
O
Gabriella STIER kaj Oldřich FISCHER Ágnes RACZKEVY-EÖTVÖS kaj Petr CHRDLE
Wolfram ROHLOFFBernahard EICHKORN
Mats kaj AnnaLANDFORS
La fotistoVáclav POSPÍŠIL
Wolfram ROHLOFF kajSiegfried KRÜGER
AlbrechtKRONENBERGER
Eva FARKAS,Petr CHRDLERuth v PUJENBROOK
Sieglinde STAMM
-
88 DIA REGNO 4/2014
sankta manĝo. La diservoncelebris Philippe COUSSON kajWolfram ROHLOFF. La mon-kolektadon ni ofertis al lalaboro kiun Jaques Tuinder(NL) komencis kaj pri kiuSiegfried Krüger diris kelkajnvortojn al la partoprenantoj.Kolektiĝis 345 eŭroj.
Vespere Marija BELOŠEVIČmontris interesajn kaj atent-meritajn kristanajn esperan-tajn retpaĝojn.
Vendrede antaŭtagmeze niaŭskultis tri prelegojn.
Petr Chrdle (CZ) prelegispri la vivo de Přemysl PITTER,“La apostolo de amo”, pri kiuli eldonis interesan libronesperantlingve.
Stefan LEPPING parolis kunla titolo “Disiĝoj kaj paciĝoj”(tiun prelegon vi povos legien unu el la sekvontaj DiaRegno).
Petr Chrdle
Stefan Lepping
-
DIA REGNO 4/2014 89
Siegfried KRÜGER memorigis nin pri lacentjara datreveno de la komenco de la unuamondmilito.
Post la libera kaj ripoziga posttagmezo niĝuis varian kaj vere amuzan adiaŭan vesperon,kiun organizis kaj lerte gvidis Paola GIOM-MONI.
Ni ankaŭ dankis al la Loka KongresaKomitato: sinjoro Giovanni DAMINELLI, sin-jorino Norma CESCOTTI kaj monaĥo PierluigiSVALDI (IT) ilian zorgeman kaj sinoferanlaboron.
Post la kortuŝa kaj saĝa vesperapreĝo en la nomo de ni ĉiuj PavelPOLNICKÝ (CZ) dankis al EvaFARKAS-TATÁR ŝian tutsemajnanlaboron pri la vesperaj preĝoj kajankaŭ gratulis al ŝi pro ŝia baldaŭa90jara naskiĝtago.
Sabete matene je la 10-a okazis laoficiala fermo de nia ĉijara kongreso,kiu donis vere belajn travivaĵojn kajankaŭ gravajn pensojn pri kiuj nipovas hejme daŭre “labori”.
-
90 DIA REGNO 4/2014
Protokolo de la jarkunveno de KELITRENTO, Italio 19. 8. 2014
Partoprenis 22 membroj el 10 landoj (laŭ listo de partoprenantoj), inter iliestraranoj: Philippe Cousson, Pavel Polnický, Agnes Ráczkevy-Eötvös, SiegfriedKrüger kaj Václav Pospíšil.
1. Malfermo – prezidanto Philippe Cousson
2. Laŭ estrarpropono estis elektitaj kunprotokolantoj S. Stamm kaj O.A. Fischer
3. Akceptita la proponita programo
4. Komunikoj – estis transdonitaj salutoj de la membroj, kiuj ne povis partopreniel Nederlando, Svislando, Hungario, Rumanio kaj Svedio
5. Per unuminuta silento ni rememoris la mortintojn: Å. Ahlren, L. Sundman,E. Persson, I. Norfolk, C. L. Dekker, K. Ekman, H. Stroinski kaj B. Leonov.
6. La sekretaria raporto estis tre konciza, ĉar la agado de la landaj sekcioj neestas tro granda... diservoj okazis dum la brita, skota, germana kaj svedakongresoj. Dum la UK en Bona Aero okazis kunveno de IKUE+KELI (gvidisM. Beloševič). Korespondado estas plej ofte per retaj mesaĝoj, nur esceptevenas papera letero. P. Polnický daŭre prizorgas presadon kaj dissendadonde DIA REGNO kaj ni povas fieri, ke ĝi aperas regule. Post la pasintjarakontrolo ni presas 310 ekzemplerojn sendataj al 35 landoj. Estraro kunvenasĉiumonate per skajpo. S. Krüger informis pri la jarkunveno de la germanasekcio, A. Kronenberger pri la diservo dum la germana kongreso kaj pri laBibliaj tagoj en Tuchoměřice (CZ) kaj M. Landfors pri ekumena diservo dumla sveda kongreso. La sekretario petas ĉiujn, informi lin pri lokaj aktivadojde kelianoj.
7. Á. Ráczkevy-Eötvös klarigis la kasistan raporton, publikigitan en DR 3/14kaj respondis demandojn.
20-a Ekumena Esperanto-Kongreso
-
DIA REGNO 4/2014 91
8. K. H. Schaeffer legis la raporton pri la kaskontrolo, kiun li faris kun N.Südland kaj konstatas, ke ĉio estas en ordo (aldonita al protokolo).Kaskontrolantoj pretas daŭrigi laboron kaj estis unuanime reelektitaj.
9. Diskuto: A. Kronenberger demandis pri altigo de elspezoj de DR, sekretarioklarigis, ke estas unua altigo de la presprezo, kvankam ĉiuj elspezoj de presejoaltiĝas regule (elektro, gaso, papero ktp.) La raportoj de sekretario, kasistinokaj kaskontrolantoj estis aprobitaj.
10. Buĝetoj – en DR 3/14 estis rezultoj de 2013 kaj proponoj por 2014 + 2015kasistino donis kelkajn klarigojn kaj poste estis aprobitaj.
11. La raporton de la redaktoro B. O. Åradsson (li ne povis partopreni) legisÁgnes kaj ĝi estis ĝoje akceptita. Speciala peto estis danki al frato A.Kronenberger kaj sro Urban por ebligo publikigi DR en la retaj paĝoj deKristanaj fontoj.
12. Estrarelekto – ĉijare finiĝas 3jara periodo de Á. RáczkevyEötvös, S. Krüger,P. Polnický kaj V. Pospíšil, ĉiuj estis tuj reelektitaj.
13. Kongresplanoj: Prezidanto informis pri ebleco organizi ekumenan kongresonen venonta jaro 2015 en la franca urbo Strasburgo. Post diskuto – Ágnespostulis, ke ni pensu pri la programo, niaj kongresoj ne estu turismaj aranĝoj.Poste 18 kelianoj akceptis tiun proponon. (Fine de la kongreso ni ricevisinformon, ke ankaŭ IKUE akceptis tiun proponon, do estos ekumena kongresoorganizota de KELI). En la jaro 2016 okazos UK en Nitra (Slovakio) kaj laestraro akceptis la proponon de la sekretario, organizi KELI kongreson enBratislava (Slovakio). IKUE verŝajne kongresos en Trnava (Slovakio). Porla jaro 2017 oni pensas pri Wittenberg (Germanio).
14. Proponoj kaj sugestoj de la membroj. Ágnes bedaŭras, ke la nombro de laaktivaj kongresanoj malaltiĝas. Ŝi alvokas kelianojn pripensi sian kontribuonal la programo kaj ne resti nur “turistoj“.
15. Fermo de la jarkunveno – prezidanto P. Cousson.
Protokolis Pavel Polnický, kunprotokolis S. Stamm kaj O. A. Fischer
-
92 DIA REGNO 4/2014
Kara redaktoro kaj legantoj, laaldonita foto montras la eku-menan grupon, kiu estis en laprotestanta klostro Kirchberg inter la4.8.–7.8.2014.
De maldekstre vi vidas: Ernst Leuze,Anton Kiefer, Alois Eder, Grete Burk-hardt, Bernhard Eichkorn, HedwigSchaeffer, Siegfried Krüger, AlbrechtKronenberger kaj Karl Heinz Schaeffer.
Temis pri ADORU kaj la kantoj, kiujestis prilaboritaj okaze de kelkaj ren-kontiĝoj en Kirchberg.
Rigardu sub paĝo 1401 en ADORU,tie vi trovos liston de la 53 kantoj kiujnoni prilaboris en klostro Kirchberg.Grandparte ni kantis ilin akompanatapiane de Ernst Leuze.
Albrecht Kronenberger flegas lastokon en ADORU kaj ni ankaŭ poluriskelkajn himnojn de Hans AmundRosbach.
Tre kore salutasSiegfried
Klostro KirchbergEkumena renkontiĝo
Siegfried KRÜGER, DE
-
DIA REGNO 4/2014 93
informetojSabate 26. 7. 2014 okazis en la baneja urbo Poděbradyekumena diservo, organizita okaze de la 550-adatreveno de la porpacaj iniciativoj de la ĉeĥa reĝoGeorgo el Poděbrady. Sur la herbeja bordo de la riveroElbo renkontiĝis 9 reprezentantoj de diversaj eklezioj kajpli ol 200 partoprenantoj.
Nekutime kaj certe interese estas, ke la diservon iniciatisla urbestro de Poděbrady...
P. Polnický
La 12-an de septembro2014 okazis bankedoen Utrecht, Neder-lando, dum kiu Els van Dijkfariĝis Honora Kunlaboranto de Internacia Esperanto-Instituto. Ĉeestis kvin personoj: Els, la prezidanto deIEI Ed Borsboom, kasistoPiet Buijnsters kaj la IEI-helpantoj Ineke van Iperenkaj Adrie den Haan.
La prezidanto skizis la Esperantovivon de Els. Tio komenciĝis en 1967, kiamŝi eklernis la lingvon ĉe la familio Koopmans kaj membriĝis al KELI. De tiuorganizo ŝi fariĝis en 1981 sekretario kaj restis ĝis 2011. Ankaŭ en la nederlandaEsperanto-movado Els aktivis kaj inter 1999-2007 funkciis kiel estrarano de sialanda unuiĝo. Ekde 2007 Els transprenis la superrigardon de la mastrumado en laoficeja IEIdomo en Hago. Krome gvidis la gazetan arĥivon en la Instituto.
Sekve de la distingo Els ricevis la specialan festdiplomon kaj la IEI-medalonel arĝento. Ekde 1976, kiam Andreo Cseh nomumis la unuan personon, StöpBowitz el Norvegio, ĝis nun sep viroj kaj ses virinoj eniris la vicon de honoratoj.Koran gratulon al nia KELI-ano Els van Dijk.
Ed Borsboom
Els van Dijk — Honora Kunlaboranto de IEI
-
94 DIA REGNO 4/2014
Elly Persson naskiĝis en Nederlando la 25an de aŭgusto 1925. Ŝifrue ekinteresiĝis pri Esperanto kaj fariĝis anino de la nederlandaesperantomovado. Poste ŝi translokiĝis al Svedio, kie ŝi edziniĝis.Ŝi iĝis anino de Sveda Esperantofederacio (SEF) kaj KELI. Ŝi partoprenisinter alie la Internacian KELI-kongreson en Jönköping en la jaro 1991,kie ŝi servis kiel lerta interpretistino dum ekskurso al la malsanulejoRyhov. Ŝi lastfoje partoprenis la esperantokongreson en la jaro 2003. Ŝimortis la 24-an de julio 2014. La entombigo okazis en Trelleborg la 30-ande julio. Ĉe multaj KELIanoj kaj SEFanoj ŝi restos en bona memoro.Ŝi ripozu en paco!
Lennart Sundman naskiĝis la 6an de aprilo 1917 en Västerås. Lilernis Esperanton dank’ al kurso de koresponda instituto. Profesieli fariĝis muzikisto kaj muzikinstruisto. Li estis orgenisto kajĥorgvidanto en Ansgarskyrkan en Västerås, eklezio kiu apartenas al laSveda Misia Federacio. Li ankaŭ kelkfoje ludis pianon aŭ orgenon dumdiversaj KELI-kunvenoj. Lennart Sundman mortis la 11-an de julio 2014.Li certe restos en bona memoro ĉe multaj geesperantistoj.
Li ripozu en paco!
Inga Nothfalk naskiĝis la 6an de aŭgusto 1915. Ŝi fariĝis instruistinokaj translokiĝis al Hässelby apud Stokholmo, kie ŝi laboris ĝis siapensiiĝo. Kiel 50jarulino ŝi komencis lerni Esperanton. Ŝia instruistoestis Vilhelm Gran, kiu instigis ŝin fariĝi membrino de KELI, kie ŝi estisaktiva en la Stokholma grupo. Ŝi apartenis al la Evangelia Libera Eklezio.Ŝi ankaŭ multe interesiĝis pri la Hernhuta movado. Inga Nothfalk mortisla 1an de junio 2014. Ĉe multaj el ni ŝi restos en bona memoro. Ŝi ripozuen paco.
Arne Lundkvist
Nekrologoj
-
DIA REGNO 4/2014 95
Bo√idar Leonov16 junio 1941 — 24 julio 2014
La 24an de julio 2014 post longa malsanado forpasis nia elstara esperantistoprofesoro Boĵidar Leonov.Li estis naskita la 16an de junio 1941 en Karlovo. Li fariĝis inĝeniero primaŝinoj en la Teknika Universitato en Sofio kaj poste specialiĝis pri patentoj kajinternacia juro. Li eldonis multajn fakajn librojn kaj en 1990 li fariĝis profesoropri Patentoj kaj Internacia Juro.
Jam en 1968 li estis elektita Prezidanto de STELO (Studenta Tutmonda E-Ligo).Ĝis sia morto li estis prezidanto de TOLE (Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista).Prof. Boĵidar Leonov estis prezidanto de BEA en la periodo de 20102013 kaj posteli estis elektita honora prezidanto de BEA. Li estis multjara E-aganto, laborema,senlaca kaj aktiva esperantisto, konata ne nur en Bulgario, sed en la tuta mondo. Liestis iniciatinto kaj organizanto de unikaj Simpozioj por Apliko de Esperanto enProfesia Agado (AEPA), kiujn partoprenis tiel fakuloj-esperantistoj, kiel samefakuloj neesperantistoj el multaj sciencaj fakoj kun samtempa tradukado en kaj elEsperanto. Tuj post ili okazadis ankaŭ Religiaj Seminarioj “Religio kaj Esperanto”.La internaciaj simpozioj kaj la seminarioj okazadis ĉiujare en junio en Karlovo kunkreskanta intereso kaj sukceso. La Simpozioj AEPA por la unua fojo en la mondoenkondukis Esperanton en la sciencon por neesperantistoj kaj lia laboro estisrekonita de la Vicprezidento de Respubliko Bulgario Margarita Popova, kaj li estisdistingita per speciala diplomo de la Prezidentejo.
Li estis same refondinto de la Internaciaj Festivaloj de E-Parolo kaj Kanto, kiujokazas ĉiuprintempe en la komenco de aprilo. En la jaro kuranta 2014 li estisfondinto kaj fariĝis prezidanto de EDESekcio en Bulgario.
En sia 73jara vivo prof. Boĵidar Leonov gvidis multajn Ekursojn. Li estis ankaŭprezidanto de la E-Societo en Karlovo. Lia senlaca kaj persista E-aktivado estismultflanka kaj varia en la sferoj de: kristanismo ortodoksa,patentoj kaj internacia juro, turismo ekologia, instruado kajaliaj. Li fondis Internacian E-Universitaton en Karlovo subla aŭspicio de AIS (Asocio Internacia de Sciencoj) en SanMarino kaj ĝis la fino de sia vivo li estis ties Rektoro.
La morto de prof. Boĵidar Leonov estas grava perdo porla tutmonda EMovado. Ĉiuj, kiuj konis profesoron BoĵidarLeonov profunde kondolencas al liaj familianoj, amikoj kajsamideanoj. Ili eterne gardos en sia memoro koran sentonpri tiu sindonema kaj abnegacia esperantisto kaj aktivaE-aganto.
Nikola Uzunov
Fotis: Petr Chrdle dum prelego dum KAEST 2004 en Dobřichovice, CZ
-
96 DIA REGNO 4/2014
EN LA KOMENC' DE ĈI TIU NOVA TAG' • M kaj E (originale verkita):Albrecht Kronenberger 2014-06-19
La instigon por la melodio mi ricevis la 6an de junio2014, kun Bernhard Eichkorn kaj Anton Kiefer survojeal la germana kongreso en Erfurto. Kiam en la unuaaŭtoŝosea restoracio en Turingio buspleno da homojekstaris, iliaj seĝoj bruis muzike similsone. Inter laseĝoj estis diferenco de ĉirkaŭ duonduto. El tio estiĝisla unua linio de ĉi tiu melodio.
En la komencʹ de ĉi tiu nova tagʹ(originale verkita)