Historio pri la fondo de Rio de Ĵanejro -...

5
Rio de Ĵanejro La homo ekzistas nur ĉar li havas pasintecon. La rakonto pri kiel li alvenis tien ĉi, estas kiu faras lin tuteca. Sen tio, oni ne estus havantaj referencon, nek povantaj scii kiu ni estis kaj de kie ni venis. Ek de kiam ni sidadis ĉe fajro kaj rigardadis ĉielen serĉante direktojn, havis ni nocion pri la graveco de nia historio. Ĝin pasadis al ni la pli maljunaj, per parola tradicio. Tiam naskiĝis la herooj, la banditoj, la malĝojaj rememoroj, kaj tiam ekaperis la orgojlo aparteni al tiu loko aŭ esti parto de tiu klano. La Historio de Rio de Ĵanejro estas tiel ĉi, plena je konkeroj, bataloj inter popoloj klopodantaj resti kaj popoloj devigataj foriri, kaj popoloj kiuj pro amo al tiu loko akiris la rajton loĝatumi tiun ĉi urbon. Vivu la popolo karioka! Tiom riĉa je sia pasinteco, ĝi tiele sciis igi sian estantecon nekomparebla! Historio pri la fondo de Rio de Ĵanejro En la 1-a de januaro 1502, alvenis la unua transmara ekspedicio, el Portugalio, por esplori la marbordon de Brazilo. Ĝi eniris Gvanabaran Golfeton kaj, supozante temi pri enfluejo de granda rivero, donis al tiu loko la nomon Rio de Ĵanejro, ĉar nunis tiam la monato januaro. Aliaj ekspedicioj alvenis Gvanabaron. Dum unu el la unuaj tiaj ekspedicioj oni edifis domon proksiman al la nuna Flamengo Plaĝo, ĉe rivereto kiu, venanta el la Monteto Laranĵejras, tien enfluis. La indiĝenoj nomis tiun domon Karioka, kio signifas “domo de blankhaŭtuloj”. Tiu nomo atingis la rivereton mem, de kie ĝi disvastiĝis al aliaj lokoj de la urbo kaj, fine, karakterizis la loĝanton mem. Post kelkaj jaroj, la francoj, kiuj jam frekventadis la brazilan marbordon, establis sin, kun siaj ŝipoj, en Gvanabaran Golfeton, akirante, paŝo post paŝo, la konfidon de la indiĝenoj, komercante kun ili spicaĵojn pro brazilligno kaj bestoj kiel papagoj, araoj kaj sagŭioj. Sub estreco de Nikolaŭ´ Durand de Villegainjon´, ili ekestablis koloni-posedaĵ on de kariokaj terareoj, elektante kelkajn insulojn de Gvanabaro, kaj fondis Antarktikan Francujon. En 1550, Petro de Góis, kiu, laŭ ordono de la Ĝenerala Guberniestro, laŭgardis la brazilan marbordon, trovis la francajn ŝipojn amas- stokantajn brazillignon, kaj informis tion al la Portugala Regno. Ne malfrue venis la reago de la luzitana metropolo, kiu organizis en 1560 ŝipeskadron en Salvadoro, Bahio, sub la estreco de Mem de Sá. La fondo de la urbo Rio de Ĵanejro estis preskaŭ certigita. Venkitaj la francoj, Mem de Sá, pro malzorgo kaj misa taksado da la malamikoj, ne prizorgis la okupadon de la urbo, permesante, tiel, la postan revenon de la francoj, kiuj establiĝis kun du novaj fortresoj: unu en la Monteto Uruçumirim, hodiaŭ nomita Outeiro da Glória, kaj alia en la golfeto, sur la insulo Paranapuan aŭ Marakaĵa’ , nun nomita Ilha do Governador’. Okazis nova reago, kiu rezultis en la fondon de la urbo, en la 1-a de marto, 1565, je la establiĝo de la luzitanaj fortoj sub la estreco de Kapitano Estácio de Sá, en plaĝo situanta inter la Monteto Cara de Cão (legu: kara de kaŭ), nune Morro de São João (monteto “Sankta Johano”), kaj Pão de Açúcar (“SukerPano”). La elekto de la loko fariĝis pro strategiaj kialoj, por observi la fortikaĵojn de la francoj kaj superregi la eniron de la golfeto. Tiun embrion de la urbo Estácio de Sá nomis São Sebastião do Rio de Ĵanejro, omaĝe al la tiama Reĝo de Portugalio, D. Sebastião. La urbo Rio de Ĵanejro estis fondita, sed la francoj ne estis ankoraŭ tute forpelitaj. Du jaroj post la fondo, kaj kun helpoj venintaj el Lisbono, organiziĝis Militkonsilio, kiu decidis finataki la

Transcript of Historio pri la fondo de Rio de Ĵanejro -...

Page 1: Historio pri la fondo de Rio de Ĵanejro - Esperantoesperanto.org.br/info/dok/bke/42bke/RiodeJxanejro.pdf · 2014. 6. 22. · 2 francojn. Oni elektis la daton de la patrono de la

Rio de Ĵanejro La homo ekzistas nur ĉar li havas pasintecon. La rakonto pri kiel li alvenis tien ĉi, estas kiu faras lin tuteca. Sen tio, oni ne estus havantaj referencon, nek povantaj scii kiu ni estis kaj de kie ni venis. Ek de kiam ni sidadis ĉe fajro kaj rigardadis ĉielen serĉante direktojn, havis ni nocion pri la graveco de nia historio. Ĝin pasadis al ni la pli maljunaj, per parola tradicio. Tiam naskiĝis la herooj, la banditoj, la malĝojaj rememoroj, kaj tiam ekaperis la orgojlo aparteni al tiu loko aŭ esti parto de tiu klano. La Historio de Rio de Ĵanejro estas tiel ĉi, plena je konkeroj, bataloj inter popoloj klopodantaj resti kaj popoloj devigataj foriri, kaj popoloj kiuj pro amo al tiu loko akiris la rajton loĝatumi tiun ĉi urbon. Vivu la popolo karioka! Tiom riĉa je sia pasinteco, ĝi tiele sciis igi sian estantecon nekomparebla!

Historio pri la fondo de Rio de Ĵanejro En la 1-a de januaro 1502, alvenis la unua transmara ekspedicio, el Portugalio, por esplori la marbordon de Brazilo. Ĝi eniris Gvanabaran Golfeton kaj, supozante temi pri enfluejo de granda rivero, donis al tiu loko la nomon Rio de Ĵanejro, ĉar nunis tiam la monato januaro. Aliaj ekspedicioj alvenis Gvanabaron. Dum unu el la unuaj tiaj ekspedicioj oni edifis domon proksiman al la nuna Flamengo Plaĝo, ĉe rivereto kiu, venanta el la Monteto Laranĵejras, tien enfluis. La indiĝenoj nomis tiun domon Karioka, kio signifas “domo de blankhaŭtuloj”. Tiu nomo atingis la rivereton mem, de kie ĝi disvastiĝis al aliaj lokoj de la urbo kaj, fine, karakterizis la loĝanton mem. Post kelkaj jaroj, la francoj, kiuj jam frekventadis la brazilan marbordon, establis sin, kun siaj ŝipoj, en Gvanabaran Golfeton, akirante, paŝo post paŝo, la konfidon de la indiĝenoj, komercante kun ili spicaĵojn pro brazilligno kaj bestoj kiel papagoj, araoj kaj sagŭioj. Sub estreco de Nikolaŭ´ Durand de Villegainjon´, ili ekestablis koloni-posedaĵon de kariokaj terareoj, elektante kelkajn insulojn de Gvanabaro, kaj fondis Antarktikan Francujon. En 1550, Petro de Góis, kiu, laŭ ordono de la Ĝenerala Guberniestro, laŭgardis la brazilan marbordon, trovis la francajn ŝipojn amas-stokantajn brazillignon, kaj informis tion al la Portugala Regno. Ne malfrue venis la reago de la luzitana metropolo, kiu organizis en 1560 ŝipeskadron en Salvadoro, Bahio, sub la estreco de Mem de Sá. La fondo de la urbo Rio de Ĵanejro estis preskaŭ certigita. Venkitaj la francoj, Mem de Sá, pro malzorgo kaj misa taksado da la malamikoj, ne prizorgis la okupadon de la urbo, permesante, tiel, la postan revenon de la francoj, kiuj establiĝis kun du novaj fortresoj: unu en la Monteto Uruçumirim, hodiaŭ nomita Outeiro da Glória, kaj alia en la golfeto, sur la insulo Paranapuan aŭ Marakaĵa’, nun nomita Ilha do Governador’. Okazis nova reago, kiu rezultis en la fondon de la urbo, en la 1-a de marto, 1565, je la establiĝo de la luzitanaj fortoj sub la estreco de Kapitano Estácio de Sá, en plaĝo situanta inter la Monteto Cara de Cão (legu: kara de kaŭ), nune Morro de São João (monteto “Sankta Johano”), kaj Pão de Açúcar (“SukerPano”). La elekto de la loko fariĝis pro strategiaj kialoj, por observi la fortikaĵojn de la francoj kaj superregi la eniron de la golfeto. Tiun embrion de la urbo Estácio de Sá nomis São Sebastião do Rio de Ĵanejro, omaĝe al la tiama Reĝo de Portugalio, D. Sebastião. La urbo Rio de Ĵanejro estis fondita, sed la francoj ne estis ankoraŭ tute forpelitaj. Du jaroj post la fondo, kaj kun helpoj venintaj el Lisbono, organiziĝis Militkonsilio, kiu decidis finataki la

Page 2: Historio pri la fondo de Rio de Ĵanejro - Esperantoesperanto.org.br/info/dok/bke/42bke/RiodeJxanejro.pdf · 2014. 6. 22. · 2 francojn. Oni elektis la daton de la patrono de la

2francojn. Oni elektis la daton de la patrono de la urbo, Sankta Sebastiano. En la 20-a de januaro 1567, la terarmeoj batalis en Uruçumirim’, kie mortvundiĝis la Kapitano Estácio de Sá, kaj la luzitana mararmeo, sub la estreco de la Guberniestro Mem de Sá, kun la helpo de la indiĝeno Araribóia kaj siaj militantoj, forpelis definitive la francojn, dum la batalo en la insulo Paranapuan’. Liberigita la urbo je la francoj, kaj venkitaj la Tamoiaj Indiĝenoj, la urbo estis trans-lokita al la Monteto São Janu- ário, lokita antaŭ la insulo kie Ville-gaignon estis fondinta Antarkti- kan Francujon. Tiu monteto poste no-miĝis Morro do Castelo, (Kastel- Monteto), pro la fortikaĵo tie starigita. Ankoraŭ dum la tempo de Estácio de Sá, inter 1565 kaj 1567, la gubernatoro donacis al la urbo sesmarion de “unu leŭgo kaj duono, komenciĝanta je la ŝton-domo, kaj etendiĝanta laŭlonge de la golfeto, ĝis kie ĝi finiĝos”. Estis la jezuitoj kiuj fiksis la homon al la kariokaj regionoj Norda kaj Ŭesta, kie stariĝis multaj sukerfabrikoj (engenhos). Tial havas tiajn nomojn la kvartaloj Engenho Novo (diru: Enĵenjo Novo), Engenho de Dentro, Engenho da Rainha, kaj aliaj.

Rio de Ĵanejro: Urbo Mirinda

La “maranjanano” Coelho Neto, la Princo de la Brazilaj Prozistoj, verkisto, ĵurnalisto, profesoro kaj membro de Brazila Beletristika Akademio, kreis tiun pseŭdonimon por Rio de Ĵanejro en 1908, en la paĝoj de la ĵurnalo “A Notícia”. En 1934, la bahiana komponisto André Filho lanĉas por la karnavalo unu el la plej ĉarmaj muzikoj kiu poste transformiĝis en Himnon de Rio de Ĵanejro: Cidade Maravilhosa (Urbo Mirin-

da, plena je ĉarmoj mil, koro de mia Brazil´). Rio de Ĵanejro estas urbo por esti aŭdata, ad-mirata, trairata kaj malkovrata. Tiu estas la nu-ra maniero kompreni kial Rio estas nekom-parebla! Mem de Sá, la tria Ĝenerala Guberniestro de Brazilo kaj onklo de la fondinto de la urbo (Estácio de Sá), post la morto de tiu nevo translokigis la urbon de Urca al Morro do

Page 3: Historio pri la fondo de Rio de Ĵanejro - Esperantoesperanto.org.br/info/dok/bke/42bke/RiodeJxanejro.pdf · 2014. 6. 22. · 2 francojn. Oni elektis la daton de la patrono de la

3Castelo, por tiel pli bone defendi ĝin. Transdonis tiam la estrecon de Rio de Ĵanejro al sia alia onklo Salvador Correia de Sá. Per la unua estreco de Salvador de Sá, en 1568, komenciĝas tion kion oni povus nomi

“karioka dinastio de la Correia de Sá. Kun grandega prestiĝo en la urbo, tri generacioj de tiu “dinastio” estris Rio de Ĵanejron plurajn fojojn. Ilha do Governador (insulo de la

Guberniestro) havas tiun nomon pro tio ke ĝi estis sukerfabriko de Salvador de Sá. Havanta strategian pozicion en la marbordo de la kolonio, en la Gvanabara Golfeto, la urbeto kreskiĝas kiel doganhaveno kaj komer-

ca regiono. Dum la 18-a jarcento, pro la dis-volviĝo de minekspluatado, la haveno Rio de Ĵanejro fariĝis la ĉefa vojo por import- kaj eksportado al la vilaĝoj de Minas-Gerajso, tra

kiu eliras oro kaj diamantoj kaj eniras sklavoj kaj manufakturaĵoj. En 1763 la urbo transformiĝas en sidejon de la Ĝenerala Gubernio, anstataŭante Salvador’ (Bahio). En 1808, pro la alveno de la Reĝa Familio, Rio de Ĵanejro transformiĝas en sidejon de la luzitana regno, ĉar Brazilo estis deklarita Unuiĝinta Regno kun Portugalio kaj Algarvo. La Reĝo D. João VI multe kreskigis kaj disvolvigis la urbon, fondante pulvofabrikon, bankon (Banco do Brasil), Botanikan Ĝardenon, la

Page 4: Historio pri la fondo de Rio de Ĵanejro - Esperantoesperanto.org.br/info/dok/bke/42bke/RiodeJxanejro.pdf · 2014. 6. 22. · 2 francojn. Oni elektis la daton de la patrono de la

4

Nacian Bibliotekon, la Nacian Muzeon kaj multaj aliaj aferoj. Post la sendependiĝo, la urbo daŭras kiel ĉefurbo de Brazilo, dum la provinco riĉiĝas per la kulturado de sukerkano, precipe en la regiono de Campos (Kampoj), kaj kultivado de kafarboj en la Paraíba-Valo. Por apartigi la ĉefur-bon disde la ceteran parton de la pro-vinco, la urbo fariĝas, en 1834, muni-cipo neŭtrala (Gvanabaro), kaj la pro-vinco Rio-de-Ĵanejro havos kiel ĉef-urbon Niterói. En 1974, la Militisma Reĝimo determinis la kunfandiĝon de la Ŝtatoj Rio de Ĵanejro kaj Gvanabaro, por formi novan Ŝtaton, konsisti-gantan la nunan Ŝtaton Rio de Ĵanejro.

Geografia Resumo de Rio de Ĵanejro

La urbo konstituiĝas el pejzaĝoj havantaj ekzo-tikan scenejan belecon, kaj havanta en maro kaj en montoj la regantoj de sia luksega geografio. La topografia diverseco etendiĝas al la vegetaĵa kovraĵo. Arbaroj superkovras niajn deklivojn, kaj postrestantaj specioj de la

atlantika arbarego estas kulturataj en Nacia Parko de Tiĵuka. La urbo, havanta 1.255,3 kvadrataj kilometroj,

lokiĝas en la samnoma Ŝtato Rio de Ĵanejro kaj estas ties ĉefurbo. La Metropola Areo ampleksas 17 municipojn, entute nomitajn la Granda Rio. Pluraj montoj estas vizitataj de montgrimpantoj, inter ili la Montpinto Blanka Ŝtono kaj Montpinto Tiĵuka, ambaŭ pli ol 1.000,00 metrojn altaj. La plej turismaj montoj

Municipa Teatro En la konstruaĵo, montrita per ruĝa sageto, lokiĝas Kooperativo de Esperantistoj, en “sobreloja” interetaĝo.

Page 5: Historio pri la fondo de Rio de Ĵanejro - Esperantoesperanto.org.br/info/dok/bke/42bke/RiodeJxanejro.pdf · 2014. 6. 22. · 2 francojn. Oni elektis la daton de la patrono de la

5estas Urka kaj Sukerpano, ambaŭ ĉirkaŭ la loko de fondiĝo de la praurbo en 1565. En multaj aliaj montetoj kreskas domaĉaroj, el kie venas la sambon kaj la karnavalon. Gravaj riveroj estas Cabuçu’ kaj Karioka, tiu ĉi lasta hodiaŭ preskaŭ tute kanaligita por provizi akvon al la popolo ĉirkaŭloĝanta. La rivero Cachoeira (Akvofalo) trairas la Arbaron Tiĵuka, kaj formas la faman Cascatinha (Kaskadeto). La rivero Gvanduo estas la akvofluo plej grava,

ĉar ĝi provizumas je trinkakvo preskaŭ la tutan urbon. La Lageto Rodrigo de Freitas estas pejzaĝo el la plej belaj en Rio de Ĵanejro, havanta

akvospegulo de preskaŭ du milionoj kaj duono da kvadrataj metroj, en formo de koro, tial nomita “la Koro de Rio”. En ĝiaj marĝenoj estas parkoj, sportplacoj, kioskoj por manĝo-servado, dromoj kaj vojoj por kurado, promenado kaj biciklado. Estas unu el la plej allogaj lokoj por turistoj.

Dankojn al la Barono kaj Vicgrafo Maŭa´ Inter la kreintoj de la hodiaŭa Rio de Ĵanejro,

elstariĝas la figuro de Irineu Evan-gelista de Souza, la famkonata “Barão e Visconde de Mauá” (Barono kaj Vicgrafo Maŭa´), kiu naskiĝis en la urbo Jaguarão (Sud-Riogrando), en la 28-a de decembro 1813 kaj multe helpis en la kreado de la bazaj infra-strukturoj de la urbo kaj de la ŝtato Rio de Ĵanejro. Ekzem-ple, estis li, kiel industriisto, kiu konstruis la fervojon “Central do Brasil” kaj la Marĉ-Kanalon (Canal do Mangue). Krome, li fondis la Kompanion pri Gaslu-mado en Rio de Janeiro kaj provizis la publikan prilumadon de la urbo. Li provizis ankaŭ la

kanaligon de trinkakvo por la loĝantoj.

KIEL ALVENI AL LA ASOCIO ESPERANTISTA DE RIO DE ĴANEJRO

Ĉi foto montras la nomatan “Largo da Carioca” kie estas subtera trajnostacio, samnoma, kies centra eliro estas al la Parko “Largo da Cario-ca”. Ŝildo por la maldestra eliro diras: “Petrobras”, konstruaĵo kun ĵardenaj spacoj, preskaŭ en la centro de la foto. Apud ĝi, maldestre, blanka konstruaĵo, montrita per ruĝa sageto situas AERĴ. Destre vidiĝas, la monaĥejo “Santo Antô-nio”. – Vidu nun la suban foton.

En la dekstra konstrtuaĵo, Strato Senador Dantas. 117 ĉambro 1341 (dektria etaĝo), eniro indikita per ruĝa sageto, situiĝas AERĴ – Asocio Esperantista de Rio de Ĵanejro. Kaj tre proksime, en konstruaĵo maldestre en la foto, situiĝas KKE, Kultura Kooperativo de Esperantistoj, ĉe, Av. 13 de Majo, 47, interetaĝo, ĉambro 208 (eniro montrita per blanka sageto).

Bonvenon al Rio!

↓ ↓