4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj...

28
17a jarkolekto, majo 1996 Monata revuo en Esperanto n-ro 5 Maandelijks Antvverpen X - ISSN 0772-456 X /7'./■////, •///•// 6 Ĉ /■ ••• E:,/'T . k... ••< 4 . SS iiii . 1 i i

Transcript of 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj...

Page 1: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

17a jarkolekto, majo 1996Monata revuo en Esperanto n-ro 5 Maandelijks Antvverpen X - ISSN 0772-456 X

/7'./■////,

•///•//

6

Ĉ /■ ••• E:,/'T . k...

••<4 . SSiiii. 1 i i

Page 2: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

LA INFORM-SOSEO ...

FELIĈE IU PENSIS PRI LAEN- KAJ EL-IREJOJ

Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

de AgfaPvaert, ellaboris sistemojn, kiuj registras bildojn ciferece aŭ tradukas

ilin al ciferecaj datumoj. Tiel vi tuj estas sur la reto per niaj ciferecaj foto-kameroj;

ekzistantajn fotojn kaj desegnaĵojn vi povas meti sur la ŝoseon per unu el niaj

multaj bitigiloj por grafikaj aplikoj. Kaj por la medicina mondo, kie cibcrrapida

preteco de rentgenaj bildoj povas esti vivnecesa, ni ellaboris la ADC-sistemon.

Fine de la vojo niaj printiloj kaj kolorkopiiloj kaj nia cifereca presilo, ChromaPress,

denove konvertas tiujn ciferecajn informojn al kristalklaraj bildoj.

Cion vi ekscios pri tio en nia ŝosea adreso: http://www.agfa.com

AGFA

Page 3: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

MONATO, internacia revuo sen- dependa pri politiko, ekonomio kaj kulturo; monata revuo en la interna- cia lingvo Esperanto; legantoj en 65 landoj; fondinto: Stefan Maui; 17a jarkolekto; aperas principe la 1 an de ĉiu monato; abontarifo varias laŭlan- de; petu ĝin de la eldonejo

eldonejo: Flandra Esperanto- Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Ant- werpen, Belgio; telefono +32 3 234 34 00, telekopiilo: +32 3 233 54 33, retpoŝto: [email protected]; TTT: http://www.knooppunt.be/~fel; ĝir- konto n-ro 000-0265338-43 nome de Vlaamse Esperantobond, Antwer- pen; valida anonctarifo: n-ro 7; kom- postita kaj presita en la eldonejo

redaktoroj: VVilliam Auld (novelo, poezio), Gerrit Berveling (spirita vivo), Tim Carr (medio), Evgeni Geor- giev (hobio), Paul Gubbins (politiko, moderna vivo), Boris Kolker (libroj), Stefan Maui (el mia vidpunkto, ŝerco & satiro), Alq^ander Mikishev (turis- mo), Paul Peeraerts (noticoj), Sergio Pokrovskij (komputado), Roland Rotsaert (ekonomio), Izabel Santiago (mozaiko kaj kuirado), Krys Ungar (arto, scienco), Guido Van Damme (leteroj), Jean-Pierre VandenDaele (enigmoj), Yamasaki Seiko (lingvo)

reviziantoj: Marc Bavant, Marc Demonty, Edmund Grimley-Evans, Halina Gorecka, Ulrich Gortz, Alex Humet, Abdurahman Junusov, Harri Laine, Gonzalo Neves, Pejno Simo- no, Mark Rison, Katalin Smideliusz, Emile Van Damme, Stephan VVebanck

grafiko: Guido Baeyens, Hugo Fontyn

150 konstantaj kunlaborantoj kaj ko- respondantoj en 45 landoj; aperas nur originale en Esperanto verkitaj artikoloj (ne tradukoj); represoj kaj tradukoj el Monato nur kun indiko de la fonto; kopi-rajto ĉe la eldonejo; ek- zistas kaseda versio de Monato por blinduloj, mendu ĝin pagante 20 NLG al UEA, konto nora-f; la enhavo de laartikoloj ne nepre kongruas kun la

17a jarkolekto, n-ro 5 majo 1996Se vi jam trafoliumis tiun ĉi majan numeron, vi sendube jam konstatis

novaĵon. Fine de tiu ĉi kajero vi trovos la novan rubrikon ,,Mozaiko”. Kvankam laŭ la iama enketo (pri kiu ni skribis ĉi-loke en la aprila numero) „Politiko” estas la plej ŝatata, aŭ almenaŭ la plej legata rubriko de MONATO, la eldonejo ricevas ankaŭ multajn petojn pri Jeĝeraj” tekstoj. Kvankam vi deziras scii la fonon de multaj problemoj, kiuj perturbas nian mondon, vi ankaŭ deziras de tempo al tempo iom ripozi. Nu, per tiu ripozo Iza Santiago, la redaktorino de „Mozaiko”, provos regali vin ekde nun ĉiumonate. Do, se vi ne jam frandis ŝian rubrikon, iru nun tuj al la lasta paĝo!

Saluton, vi, legant(in)o, kiu restis sur paĝo 3 portegi la ceteron! Vi, kiu obstinas legi Esperanto-revuon de la komenco al la fino kaj ne inverse, vi tuj konstatos, ke la kvanto da oo’oj en ia unuaj paĝoj de tiu ĉi revu numero estas eksterordinare granda ĉi-foje. Unue Stefan Maui parolas en sia "Vidpunkto” pri la herooj de la eldona agado, dum en la letera rubriko multaj heroe batalas por kaj kontraŭ la eŭrooj de la elspeza agado. Nur pri la oo’oj de l’ herooj neniu iam stumblis, dum tiujn de l’ eŭrooj ŝajne ĉiu trovas malbelaj. Nu, la esperantistoj ja bezonas de tempo al tempo sian batalkampon. Ata-ita jam delonge ne estas aktuala plu; la vorto komputero” ankaŭ jam eniris la fakon de lingva arkeologio kaj pri Ĥinio apenaŭ iu plu memoras. Sekve Jam temp ’ esta” por nova bataleto. Kiuj gajnos, la eŭruloj aŭ la eŭrouloj? La nepoj nin diros!

enhavo

Miraklo kiu ne estas miraklo (vidu p. 10)

noticoj 4el mia vidpunkto 5leteroj 6politiko 8moderna vivo 10medio 15serio 16ekonomio 18lingvo 19libroj 20novelo 21eseo 24ŝerco & satiro 25mozaiko 26

.•••

en la venonta numero

• novelo: La monstro (Alberto Garcia Fumero)• lingvo: La ĉeĥa• serio: La vivmedio sennaciece tra la mondo (Gilbert Ledon)• kaj ... Nederlando: ĉu drogoŝtato?

opinio de l’ eldonejo.Verantvv. uitgever: Paul Peeraerts, Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen

MONATO - majo 1996 ENHAVO 3

Page 4: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

;.vnoticoj!Cent milionoj da hundoj

Laŭ enketo en ĉiu el la grandaj ur- boj Pekino, ŝanhajo, Nankino, Kan- tono, Wuhan, ktp. breditaj hundoj jam superis 100 OOO. En la tuta ĉinio en- tute estas pli ol 100 milionoj da hun- doj. La privata bredo de hundo pliiĝis tre multe, kio rapide formis servan in- dustrion al hundoj. Ekzemple, iuj pri- vataj kuracejoj en mallonga tempo ŝanĝiĝis al bestetaj hospitaloj, apote- koj al vendejoj por hundmanĝaĵoj, dum kuracistoj post siaj oficialaj la- borhoroj sin kaŝe dediĉas al hundo- flegado. MU Binghua

Aŭtovojo al EŭropoJe la nova jaro aŭtovojo finpretiĝis

inter Budapeŝto kaj Aŭstrio. Per ĝi la hungaroj aliĝis al la eŭropa ŝosereto. La manka parto konstruiĝis koncesie, ĉar la hungara buĝeto ne povis finan- ci la vojon. La koncesia kompanio kalkulas enspezojn precipe de la tur- kaj gastlaboristoj uzantaj la vojon amase. Karlo JUHASZ

Malordinara kisoLa 14an de februaro, tagon de

Sankta Valenteno, kiu en Litovio nur ekde kelkaj jaroj estas festata, la ko- merca radiostacio „M-1” iniciatis kon- kurson de la plej longa kiso.

Tiun ĉi konkurson intencis parto- preni 40 paroj, tamen nur dek du star- tis: la plej juna partoprenanto estis 19jaraĝa kaj la plej aĝa 33jara. Kon- kurskondiĉoj ne estis multaj. La plej grava estis, ke la lipoj de la parto- prenantoj «kungluiĝu” kaj la paroj faru tion starante. Post ĉiu horo la konkur- antoj povis ripozi dum dek minutoj kaj post ĉiu kvara horo dum tridek minu-

La plej eltenema paro interkisis dum51 horoj.

toj. Dum la konkurso okazis diskote- koj kaj prezentiĝis diversaj muzikgru- poj.

Unuafoje simila konkurso en Lito- vio estis organizita pasintjare. Tiam la plej longa kiso daŭris 25 horojn kaj 20 minutojn. En tiu ĉi konkurso la rezulto estis pli impona: la plej longa kiso de la 33jara Eldaras Robertas Bareiŝis kaj 23jara Vita Raĉkauskaite sur scenejo daŭris 51 horojn! La venkintoj gajnis oktagan vojaĝon al Afriko kaj 1000 usonajn dolarojn, ĉiuj interkis- uloj asertis, ke malgraŭ forta kapturno ili ankaŭ sekvontjare volus partopreni similan konkurson. LAST

Kalendara kontribuoAntaŭ kelkaj semajnoj multaj urb-

anoj en Xi’an, la ĉefurbo de Shaanxi- provinco, ĉinio, entuziasme donacis al la urba lernejo por blinduloj pli ol 12 000 ekzemplerojn da malnovaj pend- kalendaroj, kiuj povas anstataŭi paperon por farado de brajlaj pres- aĵoj.En la lastaj jaroj pro pluraj kaŭzoj papero por brajla eldono mankas en ĉinio. MU Binghua

Post katastrofaj faloj, laŭ fakuloj de Organizaĵo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) la ruslanda ekonomio iom resaniĝas; en 1996 ĝi eĉ denove povus kreski. Tion oni dankas al redukto de ŝtata enmiksiĝo, sendependa kaj efika centra banko kaj kresko de la privata sektoro. Tamen restas la problemoj de tro multaj senlaboruloj kaj tro alta inflacio. Krome, sekve de I’ ekonomia ko- lapso post fiasko de l’ komunisma sistemo, nun en la lando vivas pli kaj pli da homoj mizere, kaj krimeco kreskas konstante.

Margarino malpliigas kolestero- lon

Finnaj esploristoj evoluigis revolu- cian margarinon, kiu ne nur ne altigas la kolesterol-kvanton en la sango, sed eĉ malaltigas ĝin. Laŭ freŝa es- ploro la nova margarino malaltigas la kolesterol-kvanton mezume 10 el- centojn, kio siavice malpliigas la ris- kon de kormalsanoj pli ol 30 elcen- tojn.

La kolesterol-kvanton malpliigas substanco nomata vegetaĵa sterolo. Temas pri natura substanco, kiu lim- igas la transiron de kolesterolo el manĝaĵoj al la korpo. La vegetaĵa ste- rolo mem ne sorbiĝas en la korpon.

En la scienca esploro, kies rezultoj estis publikigitaj en la prestiĝa gazeto The New England Journai of Medi- cine, oni konstatis neniajn kromefi- kojn. La partoprenintoj de la esploro eĉ ne povis distingi, ĉu ili manĝas la novan margarinon aŭ ordinaran.

La nova margarino jam estas vendata en Finnlando. La prezo ta- men almenaŭ komence estas grave pli alta ol tiu de pli ordinaraj specoj.

kk

4 NOTICOJ majo 1996-MONATO

Page 5: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

El mia vidpunkto

FAME-fondaĵo por stimulado de in- ternaciaj kompreniloj ĵus distingis per sia prestiĝa Esperanto-Kulturpremio de Aalen la brazilan eldoniston Gersi Alfredo Bays. Gerrit Berveling en sia omaĝo priskribis la parte mizerajn kaj malfacilajn cirkonstancojn kaj kondi- ĉojn, en kiuj tiu kuraĝa esperantisto mastras kaj majstras sian entreprenon FONTO kaj la samnoman literaturan revuon. Berveling ne uzis la vorton „heroo”, sed sen iu ajn dubo oni rajtas nomi Bays tia.

Kia estus Esperantujo, movado kaj kulturo de tiu ĉi demokrata lingvo- ideo, idealo, sen siaj herooj? Ja plej im- presa modelo de heroeco estis la inici- atinto mem. Zamenhof oferis vere sian tutan vivon, forton, energion, havaĵon, personon por alta idealo. En la pli ol centjara historio ni facile povas listigi multajn nomojn de similaj altruismaj herooj - se estus totalisma movado, eble ĝi havus oficialan ordenon kun ti- tolo „Heroo de Esperanto"...

MalavaroNe ĉiuj el ili, kompreneble, vivis

kaj vivas en tiom malfacilaj cirkon- stancoj kiom la ĉi-jara FAME-premiito Bays. Iuj havas bonegajn sociajn kaj ekonomiajn poziciojn kaj ne devas barakti kaj lukti pri mono. Sed ansta- taŭ ĝui komfortan vivon, tiuj ofte in- vestas sian havaĵon malavare en la Za- menhofan idealon. Bona ekzemplo de tio estas la kreinto de FAME-fondaĵo mem, Alois Meiners. Li konatiĝis kun la lingvo intemacia nur en la aĝo de pensio. Estante relative riĉa, li rezonis ke aliaj dumvive aktivis por interkom- preniĝo kaj internacia humanismo, sed ke por li restos ne plu multaj jaroj. Do li pretis fordoni grandan parton de sia posedaĵo en fondaĵon, kiu helpos ankaŭ post lia morto. La nobla homo intertempe mortis, sed vivas lianoma benoriĉa institucio.

Certe, ni ne idealismigu la esper- antistaron. Kiel en ĉiu, ankaŭ en tiu ĉi mondvasta komunumo troviĝas krete- noj, ĉarlatanoj kaj simplaj stultuloj aŭ stranguloj. Sed grandega plimulto konsistas el seriozaj kaj noblakoraj ĉiuspecaj herooj. Ja ili kutime havas nenian alian ol spiritan profiton, dum ili oferas sian materian havaĵon. Oni ne povas kapitalisme riĉiĝi helpe de la lingvo internacia. Kaj tio validas sa- me por fama poetino kiel por ordinara

0

surloka aktivulo, kiu (senpage) gvidas unu kurson post alia kaj pene batalas kontraŭ antaŭjuĝoj.

Kaj aliaj lingvoj?Kiel klarigi aŭ kompreni tiun ĉi fe-

nomenon? Ĉu iu konas tiajn heroojn de lingvoj angla, germana, ĉina aŭ lito- va? Kaj inverse: ĉu eble iuj lingvoj malaperis kaj malaperas, ĉar mankas en ili idealistoj, herooj? Aktuale mi kun angoro konstatas, kiom kreten- iĝas kaj degeneras mia gepatra ling- vo, la germana, per enfluo (ne nur in- fluo!) de superpotenca angla lingvo; kaj neniu germano defendas sian ling- von, nur iuj kelkfoje mokas pri „nov- germana”. Iom draste sed ne malprave mi asertas, ke la aŭtenta germana ling- vo jam malaperis en ĉiutaga uzo, ja of- te ĉiu tria vorto en frazo estas anglaĉa. Sendube, el tiu ĉi rezono ni povas kon- kludi, ke ankaŭ Esperanto malaperus, se ĝi ne havus siajn heroojn.

Jen, estas klare ke Esperanto estas ne simple nur komunikilo. La forto de la lingvo intemacia troviĝas en la ideo, kiun Zamenhof nomis "interna”, en ĝia

celo de demokrata, paca kaj tutmonda homaranismo. Tiu ĉi humana intema- ciismo, ja sennaciismo pelis plej no- blajn animojn al kreado de konforma kulturo kun riĉaĵoj kaj valoroj tute propraj al ĝi. Tiun ĉi kulturon portas elito netrovebla en iu ajn alia socio.

Trezoro ne perdotaIuj timas, ke tiu ĉi forto de diaspo-

ra movado malaperus en la momento, kiam la lingvo internacia „oficialiĝus" (kion ajn tio signifus praktike) kaj estus uzata ĝenerale. Tian timon mi ne havas. Eble ekestus du diverĝaj ten- dencoj: homoj, kiuj simple pro prakti- kaj kialoj uzas ĝin; kaj homoj, kiuj viv- tenas ĝian kulturan trezoron kaj plu- portas la idealon de humana intemaci- ismo. Ja ne povas esti, ke granda parto de 1’mondo adoptus la lingvon sen ĝia esenco; alivorte, nur pacama, human- isma homaro havas intereson pri kon- forma interkomprenilo. Do la lingvo kaj ĝia kulturo estas nedisigeble lig- itaj unu al alia.

Jen la dilemo: Esperanto ja povas akceli (kaj mikrosocie akcelas) inter- nacian humanismon, sed sola ne po- vas sukcesi en ties kreado. Do ĝi estos definitive akceptebla por la plimulto nur, kiam tendenco, sopiro kaj aktiv- ado por tia humanismo estas tiom im- petaj, ke ili vaste kongruas kun la za- menhofa idealo. Tiom longe ĝi bezo- nas heroojn kiaj estas Bays kaj multaj, multaj aliaj. Stefan MAUL

MONATO - majo 1996 EL MIA VIDPUNKTO 5

Page 6: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

«leterojSendu mallongajn leterojn

Foje letersendintoj petas ne mal- longigi siajn leterojn. La redakcio ne povas akcepti tiun postulon ĉar ĉiuj legantoj principe rajtas je aperigo de sia letero. Tiaj postuloj kaŭzas mal- agrablan dilemon: ĉu mallongigi kaj kolerigi la verkinton; ĉu ne aperigi va- loran leteron? Ni elektas la unuan sol- von. Se vi nepre ne volas mallong- igon, verku pli koncize: t.e. maksim- ume 700 literoj aŭ 120 vortoj!

Eŭroo, (Afi)Kvankam mi ne estas tre kontenta

pri la mon-nomo «eŭro”, mi pli mal- kontentus pri „eŭroo”. ĉi tiu formo estas malbela ne nur pro la duobla o, sed entute la plurala formo (ĉe mono la plej uzata) konsitas el 5 (duon)vo- kaloj kaj nur unu konsonanto. Kaj malgraŭ via aserto ĝi ne vere solvas problemon, almenaŭ ne en skriba uzo: Oni ne povas vidi, ĉu ekzemple temas pri eŭromerkato aŭ eŭromer- kato. Do ĉiukaze la sola solvo estas limigi la uzon de „eŭr-” en la senco de „eŭrop-” al bone konataj kaj ne mis- kompreneblaj vortoj, kiel «Eŭrazio” aŭ «eŭrokrato”.

Reinhard Pflŭger, Germanio

Eŭroo (Be)Unufoje ke la EU-registaroj unu-

anime akceptas komunan nomon por nova mono, eŭro; ke la eŭropanoj jam uzas tiun nomon, alvenas Esper- anto kun sia strangaĵo. Esperanto ne rajtas surŝuti per merdoo la mondo- on. Por tion fari, neniu bezonas Es- peranton.

Pri landnomoj MONATO aplikas la principon: «estas uzataj tiuj landno- moj, kiuj aperas en Aktoj de la Akade- mio III, krom se la loĝantoj de la kon- cerna lando preferas alian formon.” MONATO apliku la saman principon ankaŭ pri monnomoj.

Fra Gaeta, Francio

Eŭroo (Ci)Por la nova nomo de la mon-unuo

de Eŭropa Unio, mi preferas la for- mon «eŭro”. Kiam en Esperanto oni asimilas radikon finiĝantan per vokalo alia ol o, tre ofte oni eliminas tiun vo- kalon (saŭno, iglo). Okaze de ebla konfuzo, oni kutimas konservi ĝin (manao, lamao). Tamen, ne temas pri klare formulitaj, devigaj reguloj. Same okazas, se la radiko finiĝas per o: aŭ- to, eskimo, peso, radio... kaj eŭro, evidente.

Kiel diras s-ro Moon, ŝajnas, ke la prefikso estas eŭro-, simile al retro- kaj al la pli kaj pli ofta eko-. Tamen, se la prefikso (kiel en PIV) estus nur eŭr-,

nenio ŝanĝiĝus, ĝi estus simple pre- fiksa varianto de europ-, kaj oni po- vus senprobleme diri Eŭratomo kaj Eŭrazio. Sed ni nepre ne konfuzu la prefikson kun la nomo de la EU-mon- unuo. Apud la prefiks(oid)oj aŭto-, ra- dio- kaj eŭr(o)- ni havas substantivojn aŭto, radio kaj eŭro.

Efektive, la EU-estroj elektis kvar- literan nomon por la monunuo. Kial ni aldonu al ĝi ekstran vokalon? Sur bl- letoj kaj moneroj probable aperos kvantindiko plus la valutnomo senal- done: EURO. Fakte temas pri formo plene esperanta. EU-decidintojn ne- niel koncernas tio, kiel oni deklinacias aŭ pluformas la nomon en diversaj lingvoj. En la finna lingvo, se la nomo hazarde finiĝus per a, tiu a devus malaperi kaze de plurala partitivo, kaj tio prezentas nenian problemon.

Duoblaj konsonantoj kaj vokaloj nur esceptece aperas en Esperanto. La nomon de monunuo oni uzos tre ofte, plurale kaj akuzative. Kial elekti formon pezan, trisilaban, vokalozan kaj hiatan, se ni povas ekuzi la pli fluan «eŭro”?

Georgo Kamaĉo, Belgio

Eŭroo (Ĉu)La konstraŭstaroj al la vorto „eŭ-

roo” en Esperanto estas kompren- eblaj sed parte baziĝas sur miskom- prenoj pri nia lingva strukturo. Gravas antaŭ ĉio ne konfuzi la konceptojn de vorto kaj radiko: la simpla vorto «eŭro” en la eŭropaj naciaj lingvoj provizas tute naturan radikon en Esperanto, per kiu ni konstruas ne nur la valutno- mon «eŭroo” sed ankaŭ tutan vortfa- milion «eŭroa”, «eŭroe” ktp. Kun radiko *eŭr- tiuj derivaĵoj iĝus malfacile re- koneblaj, sen evidenta ligo al tiu baza ĉiulingva kvarliteraĵo «eŭro”, ĉar en neniu alia lingvo oni trovos kunmet- aĵojn aŭ derivaĵojn kiuj forlasas la kvaran literon. Prave oni atentigas, ke la plej ofta vorto estas la simpla sub- stantivo, sed oni ne rajtas pensi eks- kluzive pri ĝi. Por mi ĉiam gravas en Esperanto la vortkonstrua} eblecoj.

Tiel estos tute nature havi eŭroan konton, pagi eŭroe, reeŭroigi siajn su- perfluajn dolarojn post transatlantika vojaĝo - aŭ eble plani aliajn eŭroecajn valut-uniojn en aliaj mondopartoj. Tiuj vortoj estas ankaŭ iom pli eŭfoniaj ol la formoj, kiujn citis en sia letero s-ro Declerck. Se belsoneco estu kriterio, direndas ankaŭ, ke diversaj vortoj kiel «heroo” tute ne fremdas en Esper- anto. Uzi radikon *eŭr- estus kvazaŭ Zamenhof estus decidinta, ke la taŭ- ga radiko de «heroo” estas *her-.

Brian Moon, Luksemburgio

Ksenofobio (1)S-ro Ullmann skribis (MONATO,

1996/2, p. 6) «Mi bonvenigas ĉiujn eksterlandanojn, kiuj venis kiel turisto aŭ invitito kaj denove foriras. Tiel an- kaŭ mi kondutas, kiam mi estas en eksterlando”. Eble valoras atentigi, ke la eksterlandanoj en Germanio tute ne estas iuj turistoj, enjetiĝinte por vi- ziti ferian paradizon. Temas pri fuĝ- intoj de malsato, milito, persekuto kaj torturo. Cetere jen krimoj, pri kiuj la germanoj konsiderinde kunkulpas pro siaj senĉesaj amasliveradoj de ar- moj. Aldone mi memorigas, ke dum sia lasta granda ekskurso la samlan- danaro de s-ro Ullmann tute ne reiris hejmen. Necesiĝis la kombinitaj fortoj de kvar nacioj por rekonduki ĝin enen de ĝiaj landlimoj, kies Eŭropdome konforman fruecon s-ro Ullmann ho- diaŭ tiom ploreme prilamentas.

Lia postulo, ke fremduloj en Ger- manio - parenteze plejparte invititoj de la germana registaro - liveru krim- raporton de 0,00 % elmontras gradon de naiveco ne plu supereblan. Se mi vicplue konsideras la fakton, ke la ne plu naskema gento germana ĝuste tiuepoke enscenigas sian propran formorton pro maltoleremo kontraŭ infanoj kaj senbrida socia material- ismo, mi demandas min, kiu entute, se ne la iom pli idemaj kaj idealemaj eksterlandanoj, financos lian pension ŝtatan. Sajne tiuj evidentaj vivrealaĵoj restas ege transe de la percepta hori- zonto de tiu ŝtatano de lando onidire plej fama pro ĝiaj pensuloj.

Kun maltrankvilo mi ekkonas la simptomojn de la pesto, kiu kondukis rekte al la intencaj dumvivaj cindrigoj de pacamaj dormantoj en Molonjo kaj probable en Lubeko. Ni funebras in- teralie virinojn kaj suĉinfanojn, kies sola kulpo estis, ke ili ne estis germa- naj. Do brulŝtiparoj estas tiulande re- foje tute laŭmodaj.

Pejno Simono, gasto en Germanio

Ksenofobio (2)Walter Ullmann (MONATO, 1996/2,

p. 6) estas nekredebla. Stefan Maui ja klare eksplikis, kial ne eblas kompari krimecon de eksterlandanoj kun tiu de germanoj. Eksterlandanoj en Ger- manio ne nur ricevas plej mizerajn sa- lajrojn, sed ankaŭ ilia senlaboreco estas duobla ol tiu de germanoj. Se oni faras honestajn statistikojn kaj komparas nur longtempe loĝantajn eksterlandanojn kun adekvataj socia- laj grupoj de germanoj, tiam oni kon- statas, ke la krimeco de eksterland- anoj estas en kelkaj kazoj eĉ malpli ol tiu de germanoj.

6 LETEROJ majo 1996 - MONATO

Page 7: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

<] Pri eksterlandanoj kiel gastoj, s-ro Ullmann ŝajne ne rimarkis, ke la plej- parto de tiuj 30 % (mi ne scias de kie li havas tiun nombron) de la fremduloj jam de longe estas enlandanoj kaj por multaj Germanio estas ilia patrujo, ĉar ili naskiĝis tie. Ke ili tamen laŭleĝe estas eksterlandanoj ne estas ilia kul- po, sed la kulpo de la germana ŝtato. Mi ne konas alian civilizitan ŝtaton (escepte de Japanio), kiu destinus la ŝtatanecon laŭ sangodeveno. Homoj, kiuj ekde generacioj elkreskadis en fremda kulturo, havas neniajn rilatojn al Germanio kaj eĉ la germanan ne scipovas, senprobleme ricevos ger- manan ŝtatanecon, se ili povas pruvi, ke ili posedas almenaŭ onon da ger- mana sango; dum homoj, kiuj en Ger- manio naskiĝis kaj daŭre vivas, la germanan ŝtatanecon ne ricevas. La germana ŝtato deklaras ilin nedezir- ataj fremduloj.

Jiri Proŝkovec, Germanio

Ksenofobio (3)S-ro Ullmmann (MONATO, 1996/2,

p. 6) tute pravas, ke Germanio ne estas enmigra lando kaj ke eksterlan- danoj sin kondutu kiel gastoj, aŭ per- du la rajton restadi en la lando-gast- iganto.

En la epokoj, kiam, ekzemple, hu- genotoj, valonoj elmigris, la plej mul- taj el ili estis lertaj profesiuloj. Altkva- litaj enmigrintoj pliriĉigis la labormer- katon. Konstati tiun fakton ne estas ksenofobio. Estas terure, ke certaj grupoj provas transloki al la gastig- anta lando konfliktojn, kiuj apartenas nur al iliaj naskiĝlandoj. Ekzemple, la kurda organizaĵo PKK en Germanio, kvankam ĝi estas malpermesita, or- ganizis, la 16an de marto ĉi-jare, sid- blokadon de aŭtoŝoseo...

Malgrandigi rajton por iu pro ties detruema agado estas tute alia afero ol ekzemple ataki iun pro ties deveno aŭ haŭtkoloro, kion ekstremaj dekstr- uloj faras.

Fine, estas necese mencii, ke 80 % el ĉiuj eksterlandanoj en Germanio bonorde kondutas.

Bertil Englund, Germanio

Ksenofobio (4)S-ro Ullmann, epitetas «bedaŭrin-

daj agoj” la faŝismajn murdojn kon- traŭ fremdaj laboristoj en Germanio. Tiu povra kaj kovarda difino ne ape- ras ene de la kondamna kadro al daŭ- ra persekutado sub kiu troviĝas rifuĝ- intoj, azilpetantoj kaj enmigrantoj en Eŭropo. Tute male, la kondamno direktiĝas ĝuste al ili pro la simplaj ar- gumentoj jam konataj de ĉiuj.

Ke fremdaj laboristoj prenas pos- tenojn de indiĝenoj estas senbaza aserto, ĉiuj scias, ke turko en Berlino

laboras - se laboras - en rubuj-servo, ke filipinano en Parizo purigas hej- mojn kaj ke angolano en Amsterdamo seninfektigas restoraciajn necesejojn.

La psalmata rilato de enmigrintoj al krimoj estas trompo: ĝi ekzistas en la samaj procentoj en ĉiuj marĝenum- itaj rondoj. Krimoj ne estas kaŭzo de eksterlandaj laboristoj, sed unu el la multaj negativaj sekvoj de ties viv- kondiĉoj.

Kiam homoj kulpigas fremdulojn pro alpropriĝo de ŝtata socia budĝeto ili forgesas, ke la avantaĝa saniga kaj kleriga reto ĝuata en Okcidento, estas historia konkero de niaj geavoj, kiuj, krom amase migri, luktis por havi tian sistemon por ĉiuj. Aliflanke forge- satas, ke eksterlandaj laboristoj koti- zas rekte aŭ nerekte...

Kompreneble, fremdulo (pene pergajnanta duonon de tio, kion en- spezas enlandano en duono de la tempo) havas nek emon nek tempon integriĝi en socio, kiu flankenlasas, ri- fuzas kaj humiligas lin/ŝin. Sed la in- tegriĝo estas falsa postulo de oficial- uloj, ĉar unudirekta. La letero de s-ro Ullmann finiĝas frivolege kaj tremige. Li «bonvenigas eksterlandanojn, kiuj venas kiel turisto aŭ invitito kaj deno- ve foriras”. Kia turisto? Kia invitito? ĉu kiel tiuj miloj, kiuj - kun markoj kaj dolaroj enmane - sekse ekspluatas Tajlandon?

Jen por fini «bedaŭrindaj agoj” nur en la jaro 1992. Tiam estis pli ol 1900 perfortaj ksenofobiaj atencoj en Ger- manio. Konsekvenco estis sepcent fremdaj laboristoj vunditaj kaj dek sep murditaj. Eĉ se propravole, tiuj lastaj neniam reiros hejmen.

Arturo Romero, Katalunio

Ksenofobio (5)Vere ŝokis min la kontribuo de W.

Ullmann (MONATO, 1996/2, p. 6). Ne gravas, ĉu oni nomas Germanion en- migrada lando. Estas fakto, ke venis kaj venas homoj. Kial? ĉu pro nura plezuro, profitemo aŭ petolemo? Cer- te ne! Estas dubinde ke tiuj persekut- itoj, forkurintaj antaŭ ol esti murditaj, venas por «ĝui la agrablan vivon”, ĉu s-ro Ullmann iam alrigardis iliajn viv- kondiĉojn aŭ spertis similan situa- cion? Tute prave Stefan Maui menciis ke tiuj homoj iĝas «krimuloj” por agoj, kiujn germanoj eĉ ne povus fari: ek- zemple foresti de sia rezidejo por vizi- ti parencojn.

Naiva estas la konkludo, ke krim- statistiko de rifuĝintoj devas esti je 0,00 %. ĉu ili do devas esti multe pli bonaj ol la enlandanoj, kvazaŭ sen- makulaj anĝeloj?

Ankaŭ la nocio «gasto” estas ab- solute maltrafe uzata. Gasto estas «vizitanto amike kaj senpage akcept-

ata” (PIV). Tiaj «gastoj”, kiuj loĝas kaj laboras en Germanio jam de jardekoj, kontribuas per siaj impost- kaj ase- kurpagoj al niaj pensioj. Necesas ĉi- rilate mencii teorian kalkul-eksperi- menton. Oni forigis ĉiujn eksterland- anojn el urbo, kaj montriĝis ke la vivo kaj ekonomio de tiu urbo plene kolap- sis.

Finfine, ni ne forgesu, ke niaj sam- landanoj dum la hitlera epoko amase fuĝis al aliaj landoj, tie trovis azilon kaj savis sin de la kruelaĵoj en koncentr- ejoj. Nora Caragea, Germanio

Pri la enhavo de leteroj respon- decas la aŭtoroj mem. La re- dakcio havas la rajton mallonga igileterojn kaj glatigi la stilon (= zamenhofa!). Reagoj al artikoloj ricevas prioritaton. Skribu al:

FLANDRA ESPERANTO-LIGO MONATO (Leteroj) Frankrijklei 140 B-2000 Antwerpen Belgio

SenvaloraĵoLa preskvalito de la fotoj estas ne-

kontentiga. Eĉ en kutimaj taggazetoj ili plibonas. La de vi uzitaj kromkolo- roj (krom la kadroruĝo) plej ofte as- pektas malbone. Por konservi la unu- ecan, difinitan formon de la kolumnoj ne ensaltigu la unuan alineon de arti- kolo. La prestipo de via magazino estas maltaŭga. Ĝi impresas kiel tre laika kaj kvazaŭ restaĵo el 60aj jaroj. Do tre dezirindas, ke vi ekuzu presti- pon kiel ekzemple times-on aŭ simi- lan. (Krome pro meĥanika aldono de la tegmenteto al la „j”, ĝi ĉiam troviĝas en malĝusta loko, tro antaŭe.)

Sebastiano Hartviga

Arba alfabetoKun intereso mi legis la leteron de Jo- zefo Helo (MONATO, 1996/2, p. 6) kaj gratulas lin, ĉar verŝajne li scias pli pri irlanda alfabeto ol multaj irlandanoj. Ekzistas kelkaj fruhistoriaj «arbaj alfa- betoj”. Mi konas tri, du el ili por la ogama antaŭromana skribmaniero, skulptita kiel strekoj surŝtone. La tria estas uzebla hodiaŭ. En mia ĝardeno mi aktuale plantas aleon de alfabetaj arboj. Mankas malmultaj, kaj mi ha- vas problemon pri ekzemple muin (vito), kiu ne plu bone kreskas, ĉar la klimato ŝanĝiĝis. Ankaŭ aperas «sam- buko” kaj «nana sambuko” (sambucus ebulus), sed mi ne trovis ĝin kaj tial kreskigis nigran sambukon (sambu- cus nigra) kiel bonzajon. Erikon mi havas sed nun serĉas arban erikon (erica arborea).

Maire NicAoidh, lrlando

MONATO - majo 1996 LETEROJ 7

Page 8: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

gjMggpolitiko! ^.W.*.*.\%,.*AV.W«*AW<AW.*.%V.,A%SW.VAW;X«*X,a<<*X’>a<,a,X,a<%'XvX<'>av>;-X’X,a*X A -■p-. p jjIIIp AS*.

GERMANIO

Nigraj ŝafoj enNe estas dubo, ke la germana po-

lico principe kaj ĝenerale estas de- mokratia kaj justic-fidela. Tio estas normala, se oni rememoras, ke en tiu lando dum la nazia epoko ŝtatpolic- istoj estis, devis esti brutalaj kaj ne- justaj. Tamen, normale estas ankaŭ, ke - ne nur en Germanio - policistoj principe kaj ĝenerale estas konserva- tivaj: ilia precipa tasko ja estas defen- di kaj konservi ŝtatan ordon. Kaj nor- male estas ankaŭ, ke inter policistoj - kiel en ĉiu alia profesio - troviĝas ni- graj ŝafoj, kiuj troigas sian fervoron por defendi ŝtaton kaj civitanaron kontraŭ krimuloj, kiuj damaĝas tiun ŝtatan ordon.

Fremdul-malamoPor reveni al la situacio en Ger-

manio: estas konate, ke policistoj kutime troviĝas pli multe en dekstra ol maldekstra parto de la spektro de politikaj partioj. Kiam la novnazia partio NPD ankoraŭ estis fortiĝanta, en la vicoj de polico estis relative multaj adeptoj de NPD, kompare kun aliaj profesiaj grupoj, luj polic- istoj, kiuj ne nur ne kaŝis tiun inkli- non sed eĉ aktivis en la dekstrega partio, devis demisii pro tio. Post fiasko de tiu novnazia partio ne estas tre probable, ke ĝiaj adeptoj forlasis komplete ĝian ideologion, al kiu apartenis precipe malamo kaj agitado kontraŭ eksterlandanoj.

Tiun problemon aludis sociologo Rainer GeiBler [Rajner Gajsler], citita en «Statistiko kaj faktoj" (MONATO 1995/11, p. 6): «La universitata pro- fesoro konstatis, ke polico pli rapide kaj pli facile suspektas eksterland- anojn ol germanojn.” Intertempe aperis pruvoj pri tiu konjekto tiritaj el krimstatistikoj. Kiam en 1994 Ger- manio skandaliĝis pro mistraktoj (oni povus parte nomi ilin ankaŭ torturoj) de eksterlandanoj fare de policistoj, aparte en Hamburgo, la ministroj pri internaj aferoj (kiuj en federaciaj lan- doj kompetentas pri polico) komisiis la polic-akademion esplori la aferon. La akademio laboris rapide kaj jam fine de 1994 prezentis tiuteman stu- daĵon al la ministroj. Sed ŝajnas, ke la enhavo tiom ŝokis la aŭtoritat- ulojn, ke ili ne riskis publikigi ĝin.

Tio ne mirigas, ĉar efektive la re- zultoj de l’ studaĵo estas nek agra- blaj nek flataj por ministroj kaj gvidaj

policejojfunkciuloj de l’ germana policistaro. En januaro de 1996, pli ol unu jaron post transdono de la esploraĵo al la ministroj, parto de l’ enhavo de tiu 150-paĝa dokumento iĝis publika, ĉar iu informis redakcion de (duon- ŝtata) tutgermana televizio ARD, kiu diskonigis ĝin resume - kaj ne sek- vis tion demento oficiala. Evidente do la enhavo estas aŭtenta: inter policistoj troviĝas multe pli da nigraj ŝafoj ol oni povis supozi; mistraktoj de eksterlandanoj ne estas tiom maloftaj, kiom oni emis esperi post konatiĝo de la supre nomitaj skan- daloj.

ĉefoj akre kritikatajLa polic-akademio tamen ne nur

kritikas policistojn, sed donas van- gofrapojn precipe al gvidaj oficuloj. La esploristoj trovis, ke iuj policistoj ja ĝeneraligas malbonajn spertojn pri unuopaj eksterlandanoj kaj havas «kontraŭleĝajn imagojn pri justeco” kaj pro tio mistraktas fremdulojn, krome pro interna premo en la gru- poj kaŝas misagojn kaj malhelpas

Eksterlandanoj en Eŭroponombro en 1000

Germanio (1994)Francio (1990)

2 001

Svislando 1 260Itato

BelgioNederlando

AŭstrioSvedio

HispanioDanlando | 1Norvegio l 162

Luksemburgo l 125 lrlando | g4

Finnlando j 56

Kompare al ĉiuj aliaj landoj en Eŭropo, la plej granda nombro de eksterlanda- noj vivas en Germanio. Tamen - jen paradokso de statistiko - proporcie vivas plej multaj fremduloj en la malgrandaj Svislando kaj Luksemburgo; ĉi-lasta tion ŝuldas precipe al la multaj oficistoj de EU, kiu havas plurajn instituciojn en la landeto.

persekuton de (policistaj) krimoj, sed la akademio ankaŭ donas defendan klarigon de tiu ĉi fenomeno. Multe pli akre ol la policistojn mem la studaĵo kritikas la polican gvidant- aron: ordinaraj oficistoj estas tro- ŝarĝitaj (la esploristoj parolas pri „si- zifa laboro”!) kaj riproĉas: «La fido al polica gvidantaro estas difektita, la ekzistantaj problemoj estas bagatel- igataj aŭ prezentataj eŭfemisme; ĉio ĉi estigas altgrade frustracion kaj parte ankaŭ rezignacion.” La ĉefoj kulpas pri malĝusta elekto de dung- itoj ekzemple en problemriĉaj polic- ejoj, laŭ la studaĵo.

Estro de polica sindikato konfir- mis en televida intervjuo tiun priskri- bon kaj aldonis, ke en situacioj de troŝarĝiteco okazas, ke policano «simple misuzas la justicon, sian le- ĝan pozicion kaj inklinas tiuokaze ankaŭ al propra justico”.

Estas kompreneble, ke policistoj reagas kaj agas tiamaniere, se ĝene- rala politika etoso en Germanio - kiel priskribita en la citita artikolo Statistiko kaj faktoj - estas malama kontraŭ eksterlandanoj. Oni do eble devas serĉi la kulpon ne unuagrade ĉe tiuj, kiuj rekte frontiĝas kun eks- terlandanoj en dubaj aŭ riskaj situa- cioj, sed ĉe iliaj ĉefoj kaj laste ĉe poli- tikistoj germanaj. Stefan MAUL

pore» de loĝantaro en %■ 8,6■ 6,3l 3,5

18,1

©Globus

8 POLITIKO majo 1996-MONATO

Page 9: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

ALBANIO

Baloto... sed kien la lando?Baldaŭ ankaŭ en Albanio okazos

balotoj por la nova parlamento. La nuna parlamento estas dominata de Demokratia Partio, fondita en decem- bro de 1991 tajde de la tutlanda de- mokratia revolucio. Socialistoj repre- zentas la plej grandan parton de la opozicio, llia partio, eksa Partio de Laboro (komunista, ricevinta tiun no- mon en la jaro 1948, laŭ sugesto de Stalin), tiel alinomiĝis en junio de 1991. Ĝi, kiel ĉiuj aliaj partioj, akcep- tas la merkatan ekonomion, sed kon- servas la spiriton de la tiamaj albanaj komunistoj. Ekzistas ankaŭ maldek- strema komunista partio fondita en 1991 kaj eksleĝigita post unu jaro pro ĝia kontraŭkonstitucia agado. Demo- kratia Partio reprezentas la dekstran centron, dum la socialista Socialde- mokrata Nacia Unuiĝo kaj Demokra- tia Alianco reprezentas la maldek- stran. Aliflanke estas la naciistoj, kris- tan-demokratoj, respublikanoj. Ekzis- tas ankaŭ partio de la greka minori- tato, nomita Partio por Defendo de la Homrajtoj.

Antaŭ nelonge oni akceptis la no- van balotleĝon laŭ kiu denove eniros la parlamenton tiuj partioj, kiuj akiros almenaŭ 4 % de la voĉdonoj. La sis- temo estos majoritata je proporcio 115/140 (140 lokoj estas en la albana parlamento), ĉiu partio partopren- onta en la balotoj certigos al si mem- bron en balotkomisionoj.

Nun oni enketas pri la atendata re- zulto de la balotoj. Ambaŭ precipaj grandaj kandidatoj por ŝtatpotenco, la demokratoj kaj socialistoj, de- klaras, ke estos ĝuste ili, kiuj venkos. Fakte pro psikologiaj kaŭzoj la popol- anoj kutimas ŝanĝi siajn elektitojn, ne spertante subitan pliboniĝon de la vivkondiĉoj, malpliiĝon de senlabor- eco, plialtigon de ŝtataj salajroj, de pensioj, ktp.

Sed kiu vizitis Albanion antaŭ kvin jaroj nepre konstatus notindajn ŝan- ĝojn. Anstataŭ ekonomia kolapso (la tuta ĉefa industrio ne plu funkciis, mankis nutraĵoj, vestaĵoj, diversaj necesaj servoj, la infrastrukturo estis en mizera stato, la publika ordo falis je malalta nivelo, sekve kelkaj cent- miloj da albanoj fuĝis eksterlanden, ekz. al Italio), nun ĉio viglas: konstru- ado, transporto, ĉiaspecaj servoj, et- komerco, kulturo. La urboj kaj vilaĝoj pli bele aspektas, la publika ordo re- stariĝis, la ŝtato apogas ekonomiajn kaj kulturajn projektojn. Aparte grava estas la fakto, ke la homoj ĝuas de- mokratian vivon, ne plu ekzistas la to-

talisma reĝimo, kiu trafadis la popo- lon inter 1944 kaj 1991. La albanoj li- bere interkomunikas, kunlaboras, vo- jaĝas eksterlanden. Albanio mem far- iĝas malferma al la tuta Eŭropo (ĉiuj civitanoj de Eŭropa Unio, de Usono, Turkio, Bulgario k.a. povas akiri vizon ĉe la landlimo). Plue, ĉiuj albanoj loĝ- antaj eksterlande povas viziti la lan- don kiam ajn kaj investi en ĝi.

La indico de evoluado estas tre al- ta (por 1995: 6 %) la eksporto kres- kas pli rapide ol la importo. La inflacio falis sub 10 elcentojn. Ankaŭ la leko, la albana valuto, restis preskaŭ sen ŝanĝo.

Tamen, la lando ankoraŭ plures- tas la plej malriĉa en la mainova kon- tinento. Tiel laŭ iu lasta statistiko la meza monata enspezo de laboristo ne superas 80 dolarojn, t.e. malpli ol en Rumanio, Rusio, kaj notinde tre fo- re de Slovenio kie tiu enspezo estas pli ol 600 dolaroj.

Pro tio, la politika batalo inter la enlandaj partioj estas akra. Eble la socialistoj venkos. Sed estas jam cer- te, ke la lando ne plu retroiros, ŝanĝ- iĝos nur la rapideco de la evoluado.

Bardhyl MEZINI

IRLANDO

Nova - sed negativaEkde la fino de la enlanda milito

(1922-23), kiu sekvis la sendepend- iĝon de lrlando, estas nur du fortaj politikaj partioj en la lando. Ideologie (se ili entute posedas iun ajn veran ideologion) la du estas apenaŭ dis- tingeblaj, estante pli-malpli centrece dekstraj, kaj ŝuldas sian apartan ek- ziston al la nura fakto, ke ili estas posteuloj de la du flankoj, kiuj dum tiu milito interbatalis pri la kondiĉoj de la sendependiga traktato, ĉar tiu mal- nova disputo ne plu koncernas la ho- diaŭan Respublikon, multaj irlandanoj opinias, ke la lando bezonas tute no- van partion.

Kelkaj pli modernaj partioj jam ek- zistas (la progresema demokrata, la verdula, ktp), krom la malnova labor- ista, sed ili estas malgrandaj. Paren- teze, Sinri Feinan Fejn], konsiderata kiel la politika alo de IRA, la militema respublikana organizaĵo respondeca pri tiom da brutalaj terorismaj aten- coj, havas malmulte da adeptoj en la Respubliko, kaj ne sukcesis elektigi eĉ unu membron al la Dail [Dojl] (na- cia parlamento en Dublino).

Gerry Adams, gvidanto de Sinn Fein

En la unuaj monatoj de 1996, ta- men, estis lanĉita nova politika orga- nizaĵo, nome la Nacia Partio de Irlan- do, televide priskribita kiel «ekstreme dekstra partio”. Laŭŝajne, kaj la epi- teto «nacia”, kaj la priskribo «ekstreme dekstra” fare de ĝiaj kritikantoj, estas iom erarigaj, ĉar la nova partio estas fakte hiperkonservative katolika, kampanjante kontraŭ eksedziĝo, abortigo kaj koncipoprevento. Oni forte dubas, ĉu tiaj negativaj - kvan- kam neriproĉeble vatikanaj - celoj iel ajn kontribuos al solvo de la veraj so- ciaj problemoj de la Verda Insulo.

Garbhan MACAOIDH

AŬSTRIO

Pakaĵo malbonvenaLa plej granda problemo de la no-

va aŭstria registaro estas la ŝtataj bu- ĝetoj por 1996 kaj 1997. Por malaltigi la novajn ŝuldojn la politikistoj decidis pri tiel nomata «ŝparpakaĵo”, fasko da rimedoj, kiuj eltiros 100 miliardojn da ŝilingoj (15 miliardojn da guldenoj) el la monujoj de la aŭstraj impostpag- antoj. Tiuj ĝenerale 10 elcentojn mal- pli enspezos, inkluzive de ŝtatofic- istoj, kiuj ne ĝuos plialtigon de salajroj ĝis la fino de 1997. Certe ĝojos lern- antoj: ili havos malpli da instruhoroj en la 5a ĝis 7a lernojaroj, nome po unu horo malpli en la germana, latina kaj angla lingvoj, matematiko, biolo- gio kaj historio.

La ŝparpakaĵo necesos por atingi la tiel nomatajn konverĝo-kriteriojn, antaŭkondiĉojn por la enkonduko de la komuna eŭropa monsistemo.

W. KLAG

MONATO - majo 1996 POLITIKO 9

Page 10: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

moderna vivo-XwZ\sw.v.<wXv.^.v;w:tovCwX’ZwŭW’WzX<w>W-:

FLANDRUJO

Miraklo ne estas miraklo

ĉi-jare la Centra Publika Bibliote- ko de Bruĝo en Belgio dediĉis apar- tan ekspozicion al Simon Stevin, unu el la plej eminentaj «filoj” de la urbo. Sed kiu estis Simon Stevin?

Naskiĝinte el negeedzoj en Bruĝo (Flandrujo), Simon Stevin (1548-1620) laboris en tiu urbo kiel imposta skrib- isto, kaj kiel kasisto kaj librotenisto en Antverpeno. En 1581 li ekloĝis en Lei- den [Lejdn] kaj tie enskribiĝis kiel stu- dento en la universitato. Pro lia eru- diteco kaj pedagogiaj kvalitoj nom- umis lin lia konsulisto la princo Mau- rits, grafo de Nassau, ĉirkaŭ 1590. Kiam li estis 68jara Simon Stevin edz- iĝis al Catherine Cray el Leiden, kiu jam naskis al li 4 infanojn, i.a. Hen- drick, kiu eldonis liajn postlasitajn notojn. Li mortis kiam li estis prok- simume 72-jara en 1620, verŝajne en Hago.

La periodo necertplena dum kiu vivis Simon Stevin ĉarniris inter la mezepoko kaj la modernaj tempoj. La sciencoj ekzaktaj trairis de la ekza- meno teoria en universitatoj al la em- piriismo de invididuaj esploristoj. Ste- vin agis ambaŭkampe, kaj lia devizo «Miraklo ne estas miraklo” estas pli ol esprimo trafa. Laŭ Stevin la homa menso logika kapablas trovi pruvon por fenomenoj t.n. miraklaj. Analoge kun la tiama periodspirito li nek rigar- dis la mondon tiel mirakla kiel ĝi as- pektis, nek tiel dia kiel la eklezio aser- tis, nek tiel neklarigebla kiel la mez- epokaj sciencistoj ĝin priskribis.

La «erudita vivo” de Simon Stevin komenciĝis post kiam li forlasis Flan- drujon eble pro religiaj kialoj. Ekde 1582 li eligis siajn ideojn per pluraj li- broj, kiujn presis la eldonisto Kristo- foro Plantin. El tiuj publikigaĵoj montr- iĝis, ke Simon Stevin estis multsciulo en sciencoj. Nesciate estas kiam, kiel, kie aŭ eĉ ĉu li ricevis ian scien- can formadon. La klaraj priskriboj en liaj verkoj de urboj kiel Parizo, Dan- cigo, Kalezo, Elbing kaj Braunberg

Simon Stevin, eruditulo

supozigas tamen, ke li tiam vojaĝis eksterlande kaj vizitis ilin.

Lia plej granda merito kiel origina- la pensulo troviĝis en la kampo de matematiko kaj fiziko. Li pledis ek- zemple por la enkonduko de la dek- uma sistemo (ekz. reprodukti frak- ciojn dekume anstataŭ sesdekume aŭ okdekume), taŭge pruvis la leĝon de Arĥimedo, malkovris en la statiko la ekvilibron de la fortoj, malakceptante la «movon senfinan” (perpetuum mo- bile), kaj en la hidrostatiko la hidro- statikan paradokson. Dum sia servo ĉe princo Maurits, kapabla arme- estro, Stevin rivelis sin kiel fortikaĵo- konstruiston, urboplaniston kaj finan- can konsiliston. Liajn rektlinie de- segnitajn kampadejojn kaj urbopla- nojn la nederlandaj koloniistoj kun- prenis transmaren i.a. al Ameriko, kie ili iĝis la bazo de la modernaj, usonaj urbegoj. Krome li skizis kiel meritple- na inĝeniero multajn utilajn ilojn, de

«ŝpatopioĉhakilo” - ankoraŭ nuntem- pe uzata en la armeo - ĝis vinĉoj uz- antaj malgrandan forton por movi grandegan ŝarĝon, kaj elpensis pli- bonigojn por kluzoj kaj mueliloj. Laŭ- dire, princo Maurits de Nassau konsi- deris tiel gravaj la manuskriptojn de Stevin pri la militarto, ke li kunprenis ilin en kestoj dum siaj militiroj. Pro ti- mo perdi tiun trezoron, la princo pres- igis ilin.

Dum periodo, kiam en Sciencujo la latina lingvo uziĝis kiel la «universa- la” lingvo, Simon Stevin konvinke kaj konsekvence verkis siajn librojn dic- lingve. La dica lingvo estis la popol- lingvo en la tiamaj Nederlandoj. En siaj libroj Stevin uzis vortojn traduk- itajn rekte el la latina kaj greka lingvoj. Se traduko ne ekzistis, li mem kreis vorton. Tial ekz. la nederlanda lingvo nun havas propran vorton vviskunde por matematiko, kvankam la ĉirkaŭ- antaj lingvoj uzis la radikon «matema-

10 MODERNA VIVO majo 1996-MONATO

Page 11: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

Krom evoluigi ia nederlandlingvan sciencan terminaron, Simon Stevin ankaŭ faris sciencajn eksperimentojn.

tik” aŭ derivaĵon de ĝi. En ĉiuj kampoj de sia scienca aktivado, i.a. arfiitek- turo, naŭtiko, astronomio, urboplan- ado, militarto, muziko, dialektiko, ktp., li enkondukis nederlandlingvajn nociojn. La nederlandan Stevin trovis eĉ pli taŭga lingvo ol la latinan, ĉar„ĝi havas pli da unusilabaj vortoj, ebligas esprimi nociojn tiel bone kiel la latina, kaj estigi emociojn ĉe la aŭskult- antoj”. Tre verŝajne, la flandra skrib- isto Kiliaen, kompilante sian unuan vortaron nederland-latinan, baziĝis sur la Stevina vort-provizo.

Laŭ Simon Stevin ekzistis antaŭ la antikva tempo periodo, kiun li nomis «Saĝtempo”, kaj dum kiu la homa saĝ- eco atingis sian apogeon. Por reatingi ĝin, li intencis popularigi la sciencon, igi ĝin alirebla por ĉiuj, eĉ nestudintoj. La ĉefa ilo por tio estas la lingvo. Komprenante, ke pro sia malfacileco la latina lingvo estis neuzebla por ne- studintoj, kaj tial malsukcesis kiel uni- versala lingvo, li konvinke uzadis la popollingvoj Alivorte: Stevin kom- prenis - tute kiel Zamenhof - ke uni- versala lingvo nepre estu de ĉiuj lern- ebla, kaj de altniveluloj kaj de malalt- niveluloj. Anstataŭ adapti la homojn al la lingvo, ili ambaŭ siamaniere adaptis la lingvon al la homoj.

Pri tiu Bruĝo-devena humanisto oni rakontas ne pli ol kelkajn kliŝaĵojn en la lernejoj en kaj ekster Flandrujo, sed multaj pli bone konataj scienc- istoj famiĝis surbaze de la principoj establitaj de Simon Stevin.

Johan VAN EENOO

fili

Viajn kontribuojn por la rubriko «moderna vivo” sendu al:

Paul Gubbins3 Arden CourtMossleyCongleton, CheshireBritio CW12 3JH

Elektronika adreso: [email protected]

iiii'AV. V.'

Si#*

JAPANIO

Movado nekonataEn Usono estas laŭdire 4 milio-

noj da framasonoj, en Britio 800 OOO. En Japanio, tamen, oni scias nek kiom da framasonoj ek- zistas, nek kiel kaj kiom ili influas la japanajn ekonomian, politikan kaj ĵurnalistan vivojn.

Tamen apud la turo de Tokio, en la urbocentro, posedas la japana

Japana centro de framasonaro en Tokio

MEDICINO

Velkas tradiciojVi sentas vin malbona. Vi vizitas

kuracejon. Vi sidiĝas antaŭ kuracisto, kiu demandas, kio okazis al vi. Vi res- pondas, ke via kapo doloras. La kura- cisto demandas, kiun medikamenton vi volus. Vi diras, ke vi volas aspir- inon. La kuracisto receptas laŭ via postulo. Vi revenas hejmen kun la medikamento, kiun vi prenas laŭ la surbotelaj klarigoj. Post kelka tempo, vi resaniĝas aŭ ... pli grave malsan- iĝas.

Paciento mem faras diagnozon kaj receptas por si mem. ĉu absur- de? Jes, sed tio estas ofta sceno, en la ambulatorio de ĉina hospitalo.

«Observi, aŭdi kaj flari, demandi, palpi la pulson” estas la tradicia diag- noza metodo de la ĉina medicino, per kiu la ĉina tradicia kuracisto sinteze diagnozas malsanon. Spertaj malju- naj kuracistoj eĉ povas ĝuste diagno- zi per observo de la vizaĝkoloro aŭ per pulso-palpado, antaŭ ol la paci- ento mem rakontas pri la simptomoj. Bedaŭrinde tiaj spertaj, tradiciaj

framasona asocio du grandajn do- mojn. Oni kalkulas la valoron de la posedaĵoj je milionoj da usonaj do- laroj.

Framasonismo, eĉ la nomo mem, restas ĝenerale nekonata en Japanio, malgraŭ longa historio en okcidento.

IGASARI Takeo

kuracistoj malpliiĝas jaron post jaro.La politiko de reformado kaj mal-

fermo, komencita ekde 1978 en ĉinio, tre akcelas la disvolviĝon de la ekonomio, samtempe ŝanĝante la ideojn kaj konceptojn de la ĉinoj. Nun la tuta socio ŝajne disvolviĝas per so- piro al mono. En ĉinio kuracistoj ne apartenas al la altsalajraj tavoloj. Vid- inte, ke aliaj homoj rapide riĉiĝas per diversaj manieroj - laŭleĝaj aŭ kon- traŭleĝaj, honestaj aŭ malnoblaj - multaj kuracistoj, precipe la junaj, ne povas plu trankvile plenumi sian pro- fesian laboron. Sekve ili ne volas stu- di por altigi sian kuracan nivelon, lli ofte traktas senzorge la pacientojn, luj kuracistoj eĉ akceptas ŝmirmonon de pacientoj, kiuj deziras ricevi pli bonan kuracan servon.

Krome, nun en ĉinio reklamado pri medikamentoj en televido kaj ga- zetaro estas permesata, ĉiutage oni estas bombata per multegaj reklamoj pri medikamentoj, sub kies influo oni misopinias, ke oni mem povas elekti la ĝustan medikamenton, ŝajnas, ke oni ne scias, ke sub la sama simpto- mo povas sin kaŝi diversaj kaŭzoj, kontraŭ kiuj oni devas preni diversajn medikamentojn. LIU Xiaozhe

MONATO - majo 1996 MODERNA VIVO 11

Page 12: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

IRLANDO

Ĉu venkis la «sodomianoj”?En novembro 1995 okazis la dua

referendumo pri la enkonduko de le- ĝo permesanta divorcon, kvankam sub severe limigaj kondiĉoj. La rezul- to estis apenaŭ decida. En la antaŭa divorc-referendumo en 1986 la ir- landanoj voĉdonis per granda plimul- to kontraŭ eksedziĝo, lasante sian landon unu el la malmultaj en kiuj ge- edzoj dumvive neniam rajtas eksedz- iĝi, escepte per malofta eklezia nul- igo. ĉi-foje tamen 50,2 % voĉdonis por, kaj 49,8 % kontraŭ.

Kelkajn tagojn antaŭ la tutnacia voĉdonado, Patricia McKenna [Ma- kena], verdpartia membro de Eŭropa Parlamento, gajnis en la supera kort- umo de la respubliko proceson kon- traŭ la irlanda registaro pro misuzo de mono de la impostpagantoj porfinan- ci propagandon favore al jesa decido. S-ino McKenna mem apogis la pordi- vorcan sintenon de sia partio, kaj asertis, ke ŝi jese voĉdonis, sed ŝi klarigis, ke ŝia proceso rilatas origina- le ne al la objekto de ĉi tiu referen- dumo, sed al la referendumo pri ratifi- ko de la interkonsento de Maastricht

La tagon antaŭ la referendumo pri eksedziĝo en lrlando, la itala ĵurnalo Corriere della Sera publik- igis sufiĉe detalan artikolon pri la afero kaj pri la interveno de la pa- po en kampanjo. Ĝi aperis sub la titolo: «Divorco, la papo timas perdi Irlandon”, kaj aldonas: «Post venena kampanjo, granda sus- penso en la lando plej katolika sed iĝinta senmemfida pri la ekle- zio: Batalo ĝis la lasta voĉdono en la referendumo. La interveno de Vatikano ekscitas la laikaron.”

EGT

Tri irlandaj monahinoj alvenas al la balotejo.

La kantisto Bono, kiu sin envicigis fa- vore al divorco.

[Mastriĥt’], ĉe kiu la tiama irlanda reg- istaro finance apogis porratifikan kampanjon, ŝi principe kontraŭstaras la uzadon de publika mono por provi influi la decidon ĉe iu ajn referen- dumo. Sekve almenaŭ unu el la kon- traŭdivorc-organizaĵoj, nome Muintir na hEireann [Mŭintjir na Hejran], tuj anoncis, ke ĝi intencas apelacii al la supera kortumo, por ke ĝi deklaru ne- valida la rezulton de la referendumo, lu privatulo, eksparlamentano, jam iniciatis la apelacion. Oni rajtas de- mandi, ĉu tia eventuala deklaro fare de la kortumo ne ankaŭ nevalidigus la ratifikon de la kontrakto de Maas- tricht, kaj do la pozicion de lrlando en Eŭropa Unio.

Kiam la dublinaj rezultoj de la voĉdonado estis anoncitaj en la ĉef- urbo, okazis vera burlesko, lu korife- ino (aŭ feino) de la kontraŭa kampan-

jo, Una Bean Mhic Mathŭna [Ban Vik Mahuna], parole atakis la jes-flankan politikistinon Frances Fitzgerald [Frances Ficĝerald], kaj supozeble ankaŭ la 50,2 elcentojn de la voĉdon- antaro, pitoreske nomante ilin «edzin- interŝanĝantaj sodomianoj” (tiele). Iom ironie, lastatempe, la eklezio en kies nomo Bean Mhic Mathŭna kon- traŭstaras la divorc-leĝon, estas ak- tuale plagata de granda serio da aku- zoj kaj procesoj kontraŭ ties pastroj kaj religiaj fratoj pri seksaj agoj, inklu- zive de misagoj kontraŭ infanoj. Feli- ĉe, la plimulto de la irlandanoj, ĉu por, ĉu kontraŭ eksedziĝo, estas civi- lizitaj homoj, kiuj kutime agas demo- kratie kaj racie. Tio, kompreneble, in- kludas la religiulojn, kiuj estas ĝene- rale respektataj. EGT

ARKEOLOGIO

Kvincentjaraj inkaaj mumioj

Sur monto Ampato, unu el la pli ol mil metrojn altaj montopintoj de la perua montaro, arkeologoj malkovris unikan trovitaĵon: inkaajn mumiojn de du knaboj kaj unu knabino. La homaj restaĵoj, kiuj estas almenaŭ 500 jarojn aĝaj, estis relative bone konservitaj pro la glacia kaj neĝa ĉirkaŭmedio. El la tomboj la arkeologoj prenis multajn juvelojn kaj religiajn objektojn. Ĝis nun oni malmulte sciis pri la religiaj kutimoj de la inkaoj. Surbaze de la unua ekzameno de la esploristoj, estis konstateble, ke inkaoj mortigis la knabojn kaj knabinon por oferi ho- majn viktimojn al siaj dioj.

La estro de la esplorgrupo opiniis netakseble valoraj la ornamaĵojn far- itajn el oro, arĝento, bronzo kaj kon- ko, kaj la statuetojn, juvelojn kaj ritajn akcesoraĵojn. La korpon de la junul- ino kovris vualo, kiu restis en preskaŭ tute bone konservita stato. Sur ŝia kapo estis ornama kapkovraĵo. An- kaŭ la statuetoj surportis vestojn, kaj kelkaj el ili same estis provizitaj per kapornamaĵo.

La inkaoj dominis en granda parto de Andoj ĝis la hispana konkero, kiu okazis en la 16a jarcento. El sia ĉefur- bo Cuzco ili direktis sian tutan impe- rion, kiu atingis altan teknikan nive- lon. Laŭ dokumentaj fontoj estis sci- ate, ke la inkaoj, okaze de religiaj fes- totagoj, ofte oferis homajn viktimojn, sed pri tiu kutimo ĝis nun ne estis trovitaj materialaj pruvaĵoj. La sukce- sa prifosado de la tomboj en la alta montaro alportis ĝuste tiujn bezon- atajn donitaĵojn. Bernard GOLDEN

12 MODERNA VIVO majo 1996-MONATO

Page 13: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

NORDIO

Batalas motorciklistojMortis membro de motorciklista

klubo Bandidos kaj estis vunditaj tri post pafado en la flughavenoj de Ko- penhago kaj Oslo. ĉiuj hejmeniris post marta renkontiĝo en Helsinko. Kredeble kulpas membroj de la kon- kuranta klubo Hell’s Angets.

Jam dum pluraj monatoj klubanoj konkurence batalas en Finnlando: unu semajnon pli frue membro de Hell’s Angets serioze estis vunditaj dum pafado en Helsinko. La vundito

poste mortis, kaj en Finnlando oni ti- mas pliajn perfortaĵojn lige kun la en- terigo. Tiun ĉeestos «kolegoj” el aliaj nordiaj landoj.

ŝajnas, ke la du motorciklistaj klu- boj pli entuziasme okupiĝas pri krim- ado ol pri motorcikloj. Kaŭzo de la batalo estas i.a., ke la internacie mal- pli forta klubo Bandidos pli rapide progresas en Finnlando ol la konkur- anta Heii’s Angeis. kk

HOMAJ RILATOJ

«Gradoj” de amikecoKomence de la 18a jarcento sol-

datoj el la nordo de Francio militser- vis en Serbio por batali kun la serboj kontraŭ la turkoj. Unu el ili revenis hejmen fascinite de Beogrado. En Francio li malfermis drinkejon, kiun li nomis «Belgrade”. Tiu loko fariĝis vi- zitinda gastejo. En 1815 ĝi estis aneksita al Nederlando, kaj ekde 1830 ĝi iĝis parto de Belgio. Fine de la 19a jarcento ĝi fariĝis komunumo kaj, ekde 1976, parto de la belga urbo Namur [Namir’].

La amikaj rilatoj kaj kontaktoj inter la belga Belgrade kaj la serba Beo- grado komenciĝis en 1973. La tiama jugoslava ambasadoro en Belgio, Pe- troviĉ, iniciatis kunlaboron. Ekde tiam ĉiun duan jaron serbaj geknaboj voja- ĝas al Belgrade por viziti samaĝulojn belgajn, kaj belgoj reciproke vizitas

serbojn. Konkursas sportistoj de la du urboj kaj prezentas siajn talentojn i.a. pentristoj kaj aktoroj.

La malfacilaj jaroj en Serbio rom- pis la interurbajn ligojn. Tamen en de- cembro 1995 Belgrade invitis delegit- aron el Beogrado. La renkontiĝo montris, ke amikeco estas pli forta ol malpermesoj kaj sankcioj, kiuj dum la lastaj jaroj malhelpis kunlaboron. Amikaj rilatoj estis pli fortaj ol la mal- belaj bildoj videblaj en la amaskomu- nikiloj. Beogrado (rĵestas en la koro de la loĝantoj de Belgrade.

Renato PETROVIĈ

PENTRO-ARTO

Vermeer trans maroTri jarcentojn post la morto de Jo-

hannes Vermeer (1632-1675), pli bone konata kiel Jan Vermeer, estis aranĝita grava ekspozicio de liaj ver- koj. La pentraĵoj de tiu nederlanda majstro, kies talento estis proksima al tiu de Rembrandt, ne estas ekspon- ataj en lia naskiĝ-lando sed en Uso- no. Nur post sep jaroj usonaj kaj ne- derlandaj muzeoj sukcesis prunte- preni dudek unu el tiuj tridek bildoj, ankoraŭ konservitaj hodiaŭ. Vermeer, kiu en sia propra epoko estis konsi- derata eminenta artisto, dum longa tempo post sia morto estis malpli alte taksata. La 20a jarcento tamen alpor- tis renesancon kaj rekonis la veran genion de la pentristo.

Inter la dudek unu verkoj, la lastaj antaŭ nelonge alvenis de Berlino al Vaŝingtono por la elmontrado. Povas Vermeer: Knabino kun orelringo

Vermeer: Rigardo ai Delft

esti rigardataj en la ekspozicio la fa- ma pentraĵo pri Anton van Leeuwen- hoek [Leŭnhuk], la perfektiginto de la mikroskopo, kaj ankaŭ la eble plej bone konata kreaĵo de Vermeer mon- tranta lian naskiĝurbon Delft. En aŭk- cio okazigita lastan fojon en 1696, estis kune tiom da pentraĵoj fare de Vermeer, kiom nun estas ekzpozici- ataj en Vaŝingtono.

ŝajnas, ke Johannes Vermeer ne pentris multajn bildojn dum sia vivo. Krom esti pentristo, li okupiĝis ankaŭ pri komercado de artobjektoj, kaj du fojojn li estis elektita prezidanto de la pentrista gildo. Li mortis en 1675, dronante en ŝuldoj kaj lasante en malriĉeco sian edzinon kaj dek infa- nojn. La vidvino estis devigita vendi dudek ses pentraĵojn por tia sumo, kian Vermeer, dum li ankoraŭ vivis, estus povinta ricevi por unu sola bil- do. Bernard GOLDEN

MONATO - majo 1996 MODERNA VIVO 13

Page 14: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

I

>:■% •w

........................................?>. ’><;

/•>.

:>.

La unua profesia pure Esperanta tekstprilaborilo por Vindozoj 3.x kaj 95 sur IBM-kongruaj kaj Japanaj

A

NEC-aĵ personaj komputiloj. Gi funkcias mondvaste.

Prezo por Ĉapelilo 2.0 nur 5130 BEF (ĉ. 250 BEM) plus afranko. Liverita, recenzita, pruvita E-taŭgega de 180 klientoj! E-literumilo! E-dividilo! 70 E-tiparoj! E- proverbaro! Eĉ 3 integritaj ludoj! Hodiaŭ mendu!

Se la lingvo ĉspercaio entute sukcesu

en nAonclo de. reklamada perfekteco, la

adeptoj de tiu lingvo nepre modernigu

rib rimedojn PEJNO SIMONO, 1995

Distribuas: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antvverpen. - Tel: +32 3 234 34 00 - Faks: +32 3 233 54 33 - Retpoŝto: [email protected] - TTT: http://www.knooppunt.be/~fel

Page 15: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

SPECIOJ ĈINIO

Eŭropaj brunaj ursoj en danĝero

La eŭropaj brunaj ursoj estas en danĝero, llia nombro reduktiĝis en la pasinta jarcento a! minimumo kaj ties vivareo draste malvastiĝis.

Aŭstrio, Italio (Brenta-regiono) kaj Francio (Pirineoj) rilate nombrojn estas sur lasta loko inter la eŭropaj landoj, kaj en Skandinavio restas nur 1200. EI 41 OOO en orienta Eŭropo la eksa Sovetio havas ĉ. 30 OOO kaj Ru- manio 7800 de ĉi tiuj inteligentaj kaj scivolemaj mielŝatantoj. En suda Eŭ- ropo tiu ĉi matene kaj nokte aktiva

La bruna mielŝatanto baldaŭ nur sur fotoj videblos.

besto, kapabla en mallongaj distan- coj atingi rapidecon ĝis 64 km/h, estas plej multe minacata.

La maltrankviliga situacio rilate brunajn ursojn rezultigis la kreon de internaciaj projektoj, en kiuj kunlabo- ras ĉasantoj, ĉasaĵbiologoj kaj natur- protektantoj el Aŭstrio, Francio, Italio, Germanio kaj Slovenio por helpi la konservadon de ĉi tiu ludema besto.

Evgeni GEORGIEV

.v.v •.

Viajn kontribuojn por la rubriko «medio” sendu al:

Timothy B. Carr Gordon House 211 Bedford Street

«feo

______

*•;

Crewe, Cheshire Britio CVV2 6JL s

Ĉirkaŭurboj blankiĝasAntaŭ kelkaj jaroj oni raportis, ke

sur la montoj de la ĉina VVenzhou troviĝas amasoj da tomboj, kiuj en formo de apogseĝo brilas sub la su- no, cemente kaj marmore. Kaj nun ĉirkaŭ urboj, egaj aŭ etaj, vidiĝas pu- blikaj kaj privataj tombejoj lukse blan- kaj; iuj estas pli grandiozaj ol tiuj de la forpasintaj ŝtatgvidantoj sur la Ba- bao-monto en Beijing.

En julio de 1994, en ĵurnalo mal- kaŝiĝis, ke en Shenyang, la provinca ĉefurbo de Liaoning, nord-orienta ĉinio, 9 publikaj tombejoj entute oku- pas grundon je proksimume 800 000 kvadrataj metroj! Krome la Shen- yang-tombejo mezuras 90 000 kva- dratajn metrojn! ĉi estas dekorita per glazuritaj tegoloj, blanka marmoro, granito, ks., ekstere kaj interne kaj estas pli pompa ol palaco.

Por «ekspluato de l’ loĝeja propri- etaĵo al mortintoj”, kompanioj kolekti- vaj aŭ ŝtataj konkurencas pri tomb- ejoj, tiel ŝtonizante montojn ĉe urboj. De tia ekspluatado la profito montr- iĝas tre granda. Ekzemple, la Shen-

La kompleta realo probable estas eĉ pli terura, ol montras la statistiko de Mon- da Fondaĵo pri Sovaĝaj Bestoj, ĉar oni ankoraŭ ne konas ĉiujn speciojn, preci- pe ne en tropikaj pluvarbaroj. Sed ĝuste tie homa avido detruas ilian vivme- dion. Drasta ekzemplo estas la tigro, kiun oni preskaŭ ekstermis ene de nur kvin jaroj.

yang-ripozejo supre menciita havas entute 11 000 cindrometejojn. En la subtera etaĝo estas mil lokoj, kiuj vendiĝas je po 38 000 juanoj kaj kos- tas 80 juanojn por ĉiujara administr- ado, en la surteraj 6 etaĝoj 10 000 pozicioj kun vendprezo averaĝe po 6000 juanoj plus la jarpago po 60 ju- anoj. Tiele laŭ takso, el ĉi tiu domo 7-etaĝa la koncerna organizaĵo rice- vos kelkcent milionojn da juanoj! Ce- tere nemalmultaj riĉuloj konstruigas tombejojn privatajn por pruvi sian riĉ- econ kaj por okupi bonaŭgurajn lo- kojn por la propra familio. Ne malofte oni konstruas tombon por vivanto, eĉ por infano ankoraŭ en la elementa lernejo! Tia famili-unuiga tombejo postulas pli da grundo post ĉiu mor- to. Spite ĉion, konstrui blankajn tom- bejojn nun furoras tra la tuta lando, eĉ en ne tro riĉaj regionoj. Blanko kva- zaŭ sieĝas urbojn!

Kiel ĉinio, lando agrikulture post- restinta, povas permesi al si malŝpari teron por la mortintoj?! Jen demando ja atentinda. MAO Zifu

V

MONATO - majo 1996 MEDIO 15

Page 16: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

s© r i o 5555525itt HM

ra•:•:•>:■ HM NMMMMMMMMNH ®g

EVOLUIGO KAJ MEDIO

50 jaroj da ekonomia kresko..Ekonomia kresko” estas incita titolo. Ekonomia kresko estis

gvida koncepto en la 60aj jaroj. Intertempe ni ĉiuj fariĝis pli inform- itaj. Ni konscias pri la konsekvencoj de la ekonomia kresko. La viv- medio estas agnoskita kiel esenca problemo.

onfarto pro ekonomia kreskoPor la ekonomia kresko pledas

gravaj argumentoj. Ni bonfartas post 50 jaroj da ekonomia kresko. Eĉ se tio ne validas por ĉiu unuopulo en la evoluintaj landoj, por vastaj plimultoj estas tiel. Kaj estas diferencoj inter la landoj: eblas pli agrable vivi en Danio ol en Litovio. Tamen Eŭropo estas in- sulo de bonstatuloj en la mondo (ku- ne kun Nord-Ameriko kaj Orient- Azio). Kio eblis antaŭe nur por riĉuloj, nobeloj, elitoj, tio nun estas io ĝene- rala: bele vesti sin, vojaĝi, resti/fariĝi sana, vivi longe, komunikadi, televidi, telefoni, komputili, uzi kurenton an- stataŭ homan (aŭ bestan) forton.

Ne estas imageble, ke niaj evolu- intaj socioj retropaŝos. Neniu vere pretas vivi kiel en pasintaj epokoj. Homoj alkutimiĝinta] al la agrablaĵoj kaj helpiloj de la moderna tempo cer- te ne volas malaltiĝi al la nivelo de kamparanoj aŭ metiistoj de la antaŭa jarcento - kaj lasi iom da bonfarto al nur kelkaj riĉuloj. La situacio de mo- nahoj kaj monahinoj, kiuj vivtenis sin per la produktoj de la propra ĝarde- no, estas idealo nur por fantaziuloj. La homoj vivas pli longe. Tio estas sukceso de la moderna medicino. Kaj la pensiuloj volas partopreni en la bonfarto. La junuloj lernas pli longe, kaj multaj eĉ studas. La tempo de profesia laborado falis de 50 al 30 jaroj. La vivtenado dum multe pli lon- ga tempo per laborado dum malpli da tempo eblas nur kun la kondiĉo, ke la ekonomioj disponigu sufiĉe da varoj. Tiel la okazinta kresko estas la bazo de nia tuta socia kunvivado.

La homa inventemo senĉese akti- vas. La teknika eltrovemo prezentas novaĵojn (tion jam Karl Marx konsta- tis). Tiuj enmerkatiĝas, trovas akcep- ton kaj fariĝas ĉiutagaĵoj. Atingiĝis stato, kiu estas vaste agnoskita kaj dezirata: la socioj volas minimume konservi ĝin, sed nepre ne evolui sub la nunajn cirkonstancojn. Tio ne sig- nifas, ke la rapideco de la kresko estas certa. Ĝi povas fariĝi ankaŭ pli ekonomioj bezonas spertajn labor-

istojn; pro tio infanlaboro ne utilas en ili.

Damaĝanta kreskoEkonomia kresko damaĝas al la

naturo. Ĝiaj konsekvencoj estas mal- purigo de la akvo, de la aero, de la te- ro. Tio fariĝas videbla en mortantaj plantoj, en senarbarigo. La aero sufe- ras pro la aŭtoveturado kaj la flugado. Same elektrocentraloj, la hejma hejt- ado kaj la industrio poluas la aeron. Ekzistas gravaj damaĝantoj kiel ŝtal- farejoj en Rusio aŭ en Hindio.

Sed estas ankaŭ modestaj mal- purigantoj kiel aŭtoj kun katalizilo. Ni do vidas diversajn gradojn de la mal- utilo. La riĉaj ekonomioj povis fari pa- ŝojn por malpliigi la poluadon. Tial estis eble, ke regionoj iam malbonfa- maj pro sia industriece rebeligis kiel agrablaj provincoj, ekzemple Rurvalo en Germanio.

La akvon malbonigas nepurigitaj defluoj ne nur el fabrikoj, sed ankaŭ el loĝejoj. Mizerstataj urboj ne havas la monon por akvopurigaj instalaĵoj kaj basenoj kaj tiel venenas eĉ la grundakvon. Rezultoj estas fruaj mor- toj, kancero, mortnaskitoj, infanmal-

sanoj. Ankaŭ ĉi-kampe eblas ion fari, sed nur la riĉeco disponigas la be- zonatan monon por tio. Tiel Tamizo (Britio) kaj Rejno (Germanio) refariĝis preskaŭ puraj.

Kun la ekonomia kresko venas pli da trafiko, kaj estas bezonata pli da energio. Tio signifas la elblovadon de pli da CO2. Tio plimultigas la ozonon. La tero fariĝas forcejo, la oceanoj pli- altiĝas, insuloj malaperas, la kata- strofo estos alveninta. Sen tia polu- ado laboras la atomenergio, sed ĝi estas danĝera, kaj kun ĝi minacas alia katastrofo: superpoluado kiel en ĉer- nobil.

Limigoj de la kreskoEkonomia kresko elĉerpas la na-

turajn riĉaĵojn. Nia generacio servas sin komforte el la abundo kaj lasas la problemojn al la venontaj generacioj. Nuna konsumado de energio kaŭzas finon de karboprovizado kaj de nafto (petrolo). Nia deziro pri ĉiam pli belaj mebloj por pli kaj pli da homoj en daŭre pligrandiĝanta] loĝejoj forigas tropikajn arbarojn pro iliaj belaj lignoj. La transiro al pli luksaj manĝaĵoj, ek- zemple pli da viando, kondukas al forhakado de arboj por havi lokon por paŝti bovinojn, ĉio ĉi montras, ke la kresko pli kaj pli kunpuŝiĝas kun na- turaj restriktoj. Tiun problemon esplo- ris sciencistoj, kiuj kunlaboras en la organizaĵo «Klubo de Romo”. Sian ekspertizon pri tiu temo ili nomis «La malrapida. Sed ĝi estas fenomeno ne malhavebla.

Plua neceso de kreskoNi bezonas eĉ pluan ekonomian

kreskon. Tio validas por ĉiuj mondo-

16 SERIO majo 1996 - MONATO

Page 17: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

partoj. La alte evoluintaj industriŝtatoj havas kiel sian ĉefan problemon la senlaborecon. Necesas novaj labor- lokoj. lli estas kreataj, se pli da pro- duktoj kaj servoj estas vendeblaj. Kaj ĝuste tio estas ekonomia kresko. Re- zigno je kresko signifas malpli da varoj kaj redukton de la nombro de laborlokoj. Kresko kaj senlaboreco dependas unu de la alia: ju pli da kresko, des malpli da senlaboreco. Se iuj bonfartas, kaj aliaj ne, tiam estas kompreneble, ke la malavan- taĝuloj strebas al iom pli da lukso. Leviĝu la vivnivelo de tiuj, kiuj anko- raŭ ne bonfartas kiel la plimulto, ĉiuj volas gajni bonajn salajrojn. Tio sek- vas nur el novaj rendimentaj laborlo- koj. Ankaŭ la strukturŝanĝo de malal- te pagataj laboroj al altsalajraj profe- sioj dependas de kresko. Vastaj par- toj de la Tria Mondo estas karakteriz- ataj de mizero, malsanoj, infanmortoj, malsato kaj ĉiaj mankoj. Kontraŭ tio povas efiki laboro, produktoj, rikoltoj. Ekzistas landoj, kiuj sukcesis eliri el la stato de mizereco kaj en kiuj eblas vi- vi komforte. Tio montras, ke ŝanĝoj eblas. Plej okulfrapaj ekzemploj estas la norda kaj la suda Koreioj, el kiuj la lasta jam forlasis la rangon de tria- mondeco kaj enviciĝis inter la indus- triŝtatoj.

Por la homamasoj en la mondo devus esti sufiĉe da nutraĵoj. Bazo por ĉio estas sateco. Tiu problemo senĉese pliakriĝas. Naskoj en Afriko, Azio kaj Sud-Ameriko okazas amase, kaj la loĝantaroj daŭre kreskas. Por la novaj civitanoj estas bezonataj novaj laborlokoj. Kresko de la homkvanto devus esti akompanata de kresko en la ekonomio. Riĉaj rikoltoj eblas nur en florantaj ekonomioj. El ĉiuj kon- statitaj mankoj sekvas la postulo, ke ekonomia kresko necesas. Evoluintaj limoj de la kresko”. Tiuj limoj certe ek- zistas, sed ilia loko estas malfiksa. La homa inventkapablo ofte disponigis anstataŭaĵojn en sufiĉaj kvantoj. Tial tiu «fino” forŝoviĝas de jaro al jaro. Sed prognozo, kiom longe estos tiel, ne eblas.

KonsekvencojUnuflanke ekonomia kresko estas

necesa kaj salutinda, kiel pruvite. Do ne estas eble rezigni pri ĉia kresko. Aliflanke ekonomia kresko estas dan- ĝera kaj evitinda, kiel pruvite. La mal- utilo venanta de kresko devas esti atentata. Tiu dueco estas granda di- lemo. Niaj demokrataj socioj devas solvi ĝin. Evidente oni devas konside- ri ambaŭ flankojn, la ekonomion kaj la ekologion.

La realigo de du kontraŭdiraj necesoj eblas ĉiam nur en formo de kompromiso. Por trovi saĝan ekvili-

bron la popoloj kaj iliaj politikistoj de- vas pesi siajn konvinkojn kaj priorita- tojn. La solvoj diferencos regione. Pro la ĝisnuna prioritato de ekonomia kresko en la jam evoluintaj ŝtatoj la vivmedio tie havu ioman prioritaton. Tiuj riĉaj landoj ja ankaŭ povas elteni tion, atinginte jam bonfarton.

Ideale estas, se eblas kombini la du necesojn: intensigi la produktadon kaj tiel kaŭzi ekonomian kreskon pri- laborante mediokonformajn varojn. Ekzemploj estas la parta reuzado de vrakoj kaj de eluzitaj aparatoj, la sen- problema neniigo de rubaĵoj, la mal- konstruo de elektrocentraloj, ankaŭ atomenergiaj, kaj la reuzado de la te- renoj por kultivado, duaj akvocirkulaj tuboretoj nur por uzakvo apud la ek- zistantaj tuboretoj por trinkakvo, la utiligo de sunlumo por elektropro- duktado, domkonstruado kun hejt- ŝpara efiko, la aŭto konsumanta nur 3 litrojn da benzino en 100 km kaj mul-

taj aliaj ideoj parte jam realigataj.Tre granda estas la problemo por

la nun ankoraŭ malriĉaj landoj. Kom- preneble ili volas atingi la imitindan staton de la evoluintaj landoj. Sed se la tuta mondo poluus la teron kaj uzus la naturajn riĉaĵojn kiel tion nun faras Usono kaj Eŭropa Unio, la me- dio ne eltenus. Mi ne volas konsili al la Tria Mondo kion fari, kaj mi ne estas profeto. Eble la ĉefa tasko trov- iĝas ĉe la ekonomie plej progresintaj landoj: ili devos solvi siajn mediopro- blemojn kaj tiel doni ekzemplon por la postvenantaj landoj, kiel ili realigu sian ekonomian kreskon uzante sed ne detruante sian kaj la tutmondan medion.

Unu respondo al ĉiuj levitaj de- mandoj ne ekzistas. Facila solvo estas nevidebla. Antaŭkondiĉo por saĝaj kompromisoj estas scioj pri faktoj. La aferoj devas esti plue dis- kutataj. VVerner BORMANN

MONATO - majo 1996 SERIO 17

Page 18: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

konomioLITOVIO

Antaŭkristnaskaj bankrotojDum la unuaj jaroj de la restarigita

sendependeco en Litovio kreiĝis di- versaj firmoj, kiuj prunteprenis monon de la loĝantaro ofertante 10-procen- tan interezon monate. Multaj portis sian ŝparmonon al tiuspecaj firmoj, sed post nelonge unu post la alia bankrotis, lli povis nek pagi la pro- mesitan interezon nek repagi la prun- te prenitan monon. Estas dekmiloj da tiamaniere trompitaj homoj.

Kiu sukcesis repreni sian monon kaj kiu ne fidis je donacoj promesitaj de dubindaj firmoj, portis sian monon al la bankoj, kiuj aspektis pli allogaj kaj fidindaj. Dum la lastaj jaroj eĉ ne unufoje Litova Banko (centra banko) avertis kontraŭ la aktivado de la ban- koj kaj tial la publiko pleje konfidis tiujn. Inter la plej fidindaj estis LAIB (Litova Akcia Inovacia Banko) kaj „Li- timpeks Banko”. Antaŭ kelkaj mona- toj tiuj bankoj ekparolis pri eventuala kuniĝo al Unia Banko de Litovio. Estro de Litova Banko tiun intencon konsideris ege dubinda, ĉar ambaŭ bankoj ne centelcente sekvis ĉiujn re- gulojn de la centra banko, sed pres- kaŭ neniu atentis pri lia eldiro. Okazis kunsido pri baldaŭa kuniĝo kaj ambaŭ bankoj konservis reputacion de fortaj, riĉaj kaj stabilaj kompanioj.

Kelkajn tagojn antaŭ Kristnasko tute neatendite Litova Banko prokla- mis moratorion por LAIB kaj ekde la 20a de decembro nuligis la licencon, ĉar ĝi konstatis, ke LAIB estas nepag- pova. Al klientoj la litova ĉefministro respondis, ke tia paŝo estis necesa por eviti pli akrajn konsekvencojn. La ĉefministro kaj la estro de Litova Ban- ko promesis, ke ili penos fari ĉion eblan por sekurigi la monrimedojn de la klientaro, sed neniu povis indiki daton, je kiu la klientoj povos rericevi sian monon. Tiu falo de la plej granda komerca banko maltrankviligis ankaŭ klientojn de aliaj bankoj, kaj igis ilin repreni sian monon.

Al LAIB apartenis ĉ. 13 % de la aktivaĵoj de la tuta banka sistemo; ĉ. 16 % de la litovoj tie havis konton kun deponoj de ĉ. 300 milionoj da lidoj (75 milionoj da usonaj dolaroj). Krome en tiu ĉi banko siajn kontojn havis plej grandaj entreprenoj, kies funkciado estas ege grava por la litova ekono- mio.

Laŭ estro de Litova Banko la pre- cipa kaŭzo de la problemoj estas era-

roj aŭ fiagoj de la gvidantoj, kiuj ofer- tis grandajn pruntojn sen iuj ajn serio- zaj garantioj. La estro de LAIB estis arestita. Unu tagon poste ankaŭ la funkciado de Litimpeks Banko estis haltigita kaj ĝia estro arestita. Kontraŭ ambaŭ bankestroj estas komencitaj kriminalaj procesoj.

Dume al klientoj de ambaŭ bankoj mankas precizaj informoj. Jam orga- niziĝis komitato de suferintaj klientoj, kiu per diversaj rimedoj intencas atentigi la parlamenton, la registaron kaj Litovan Bankon pri siaj problemoj.

Laimius STRAZNICKAS

ŜPARKONTOJ

Malfido aŭ tedo?En januaro la rentumo de ordinaraj

ŝparkontoj en Belgio falis sub 3 % jare.1 Temas pri historia profundo ek- de la 60aj jaroj. Tamen, la ŝparemulo ne tro grumblu, ĉar la saldo de rent- umo minus inflacio daŭre restas pozi- tiva. Dum en la 70aj jaroj, kiam la rentumo altiĝis ĝis pli ol 8 % tiu saldo ofte estis negativa.

1. Temas ĉi tie pri la baza rentumo. La kresko dum la kuranta jaro kaj la sumo kiu restas dum tuta jaro sur la konto ri- cevas kroman rentumon. Grava kvalito de la ordinara ŝparkonto estas ke ĉiu familio rajtas je impostlibera rentumo de 50 000 BEF jare.

2. La belga publika ŝuldo altas je 10 000 miliardoj, ŝi devas malaltiĝi draste por ebligi la aliron de Belgio en la Eŭropan Monan Union. Sed la sumo de la priva- taj deponoj montras ke eble la belga ŝtato estas (aŭ estis) iom tro elspez- ema, la belgoj mem tamen ne.

La kialo de tiu malaltigo estas memkomprenebla: la tuta sumo de mono sur tiuj ordinaraj ŝparkontoj alt- iĝas ĝis pli ol 2000 miliardoj da belgaj frankoj.1 2 Do, oni ne miru ke la rent- umo tiom falas. Abundo kreas malal- tajn rekompencojn.

Favore al buĝeto kaj konsumoKomercistoj kaj la belga registaro

certe ne malkontentas pri tiu evoluo. Por la ŝtato malalta rentumo signifas pli malgrandan deficiton en la buĝeto. Pro la grandega publika ŝuldo la rentumpago konsumas grandan par- ton de la buĝeto. Ju pli malalta la rentumo, des pli malalta tiu sumo, kaj des pli facile estas ekvilibrigi la bu- ĝeton. Ankaŭ komercistoj ne grum- blos, ĉar, kvankam la ekonomio kres- kas en okcidenta Eŭropo, la konsum- ado lamas. Homoj preferas ŝpari mo- non, anstataŭ elspezi ĝin. Kompren- eble tio havas malbonan efikon sur la ekonomia kresko. Malpli alta rentumo malpligrandigas la ŝparprofiton kaj espereble instigos la homojn al el- spezado.

Ekonomikistoj klarigas la mal- emon elspezi monon per la malfido

de la homoj pri la estonteco. La altaj senlaboreco-nombroj, la daŭraj mi- nacoj de registaroj «reformi” la socian asekuron, kaj la timo mem perdi la postenon ŝajnas esti tro grandaj bremsoj. Homoj preferas sin mem ŝir- mi kontraŭ eventualaj estontaj kata- strofoj.

Tamen, ankaŭ povus ekzisti alia klarigo, iu perversa efiko de la ekono- mia pensado. Fakte, nia ekonomio baziĝas sur la kredo de senfina kresk- ado. Kompanio devas kreski aŭ mal- aperi: produktado daŭre kresku, kaj same la konsumado, ŝajne neniam leviĝas la demando: ĉu eble okci- dentanoj enuas pri konsumado? Ĉu eble la modernaj merkatoj ne plu live- ras aĉetindajn aferojn? Ĉar post dua domo, dua aŭtomobilo, dua televidilo - ne kalkulante la porteblan - lavma- ŝino, telerlavilo, portebla telefono, komputilo ... ĉu restas io, per kio ni povas ŝtopi nian plenplenan vivon? Io, kio ne kostas freneze multe kaj ta- men estas ĝuebla?

Helpe de psikologioKiu ajn estas la respondo, ĉu mal-

fido, ĉu tedo, ĝi ne estas esperiga por la estonteco. Forpreni la timon eblas, se la registaroj iom klare kaj fidinde prezentas la nunan situacion kaj siajn planojn. Informoj pri la vera financa situacio, ekzemple informoj pri la vera aĉetopovo de la nunaj homoj kompa- re al, ni diru, la 60aj jaroj; pri la veraj asekuroj rilate la estontecon povus multon ŝanĝi. Se temas pri tediĝo, tiam la problemo devas esti solvita je eĉ pli psikologia nivelo. Kaj tio ne estas simpla afero.

Konklude, se vi havas grandan ŝparkonton, ne dubas pri la estont- eco, sed ne trovas indan aĉet-objek- ton, kaj se vi ankoraŭ ne estas abon- anto de MONATO, vi povus pripensi aboni ĝin. ĉar, ĉu daŭra kresko jes aŭ ne estas valora ekonomia elirpunkto, la revuo ĝis nun ne atingis sufiĉan ba- zon por sin vivteni.

Guido VAN DAMME

18 EKONOMIO majo 1996 - MONATO

Page 19: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

ESPERANTO

Akademiano respondasDemando: ĉu akcepteblas jena

dirmaniero, kie la unua substantivo modifas la duan per simpla antaŭ- meto, t.e. sen helpo de prepozicio, finaĵo kaj eĉ streketo? Ekzemple: Nandaemun Bazaro, ŝanghaj Esper- anto Asocio, Kyoto Lernejo de Bel- arto.

Respondo: Evidente, la tuja res- pondo estas ne. Tiu dirmaniero estas tipe angla. Tre ofte la angla lingvo do- nas al substantivo adjektivan funk- cion nur per ĝia lokado antaŭ alia substantivo. Ekzemplo estas tre faci- le trovebla: VVorid Health Organiza- tion. La laŭvorta traduko estas «Mon- do Sano Organizaĵo”. Oni vidas ĉi tie, ke temas ja pri organizaĵo: la ĉefa substantivo staras ĉe la fino. La unua, VVorid, havas adjektivan valoron (monda) kaj la dua havas la valoron de substantivo en genitivo (de sano). La esperanta traduko estas Monda Organizaĵo de Sano aŭ Monda San- Organizaĵo.

Tio estas apartaĵo ne nur de la an- gla lingvo, sed ĝenerale de la ĝer- manaj lingvoj. La germana VVeitge- sundheidsorganisation, kiu havas la saman signifon, estas nur skribe mal- sama de la angla esprimo, pro orto- grafia konvencio, kiu faras, ke la tri substantivoj entenataj en tiu vorto estas skribitaj sen interspaco. Sed ilia analizo montras ekzakte la samon, kiel en la angla esprimo: Weit «mon- do” kaj Gesundheid «sano” estas an- taŭmetitaj substantivoj, kiuj havas adjektivan aŭ genitivan valoron.

Sed la genio de Esperanto estas tute alia. Nek en la Fundamento, nek en la Plena Gramatiko, nek en la ver- koj de Zamenhof, oni povus trovi an- taŭmetitan substantivon kun adjekti- va valoro.

1. Substantivo kun adjektiva valo- ro signifus, ke adjektivo povus finiĝi per la finaĵo -o, kio estus centprocen- te kontraŭfundamenta. Estas eviden- te, ke Monda Organizaĵo ne povas ŝanĝiĝi al Mondo Organizaĵo.

2. Esprimo kiel Monda Organizaĵo povas ŝanĝiĝi al Mondorganizaĵo, kiun oni rajtas skribi Mond-Organiz- aĵo aŭ Mondo-Organizaĵo. Sed ĉi tie la unua substantivo Mond- restas substantivo, kun genitiva valoro «de la mondo”. La senco estas do «Orga- nizaĵo de la Mondo”, kvankam ĉi tie monda estus pli normala. Se la bel-

soneco postulas tion, oni rajtas kon- servi la finaĵon -o ĉe la fino de la unua substantivo, eĉ aldoni dividstreketon (Mondo-organizaĵo), sed kun la nepra kondiĉo, ke la tuto ankoraŭ formas unu substantivon, kaj tute ne du sub- stantivojn.

3. Substantivo en nominativo (t.e. sen finaĵo -n kaj sen akompano de prepozicio) povas esti nur subjekto aŭ predikativo. Se oni dirus, ekzem- ple La ŝanghajo Esperanto Asocio

Ĉu vi parolas angle?Multaj alilingvanoj fanfaronas, ke

ili parolas la anglan lingvon, eĉ bone, ĉar - ili diras - la angla lingvo estas la vera internacia lingvo, lli ofte asertas, ke ili kompetente regas la lingvon. Sed legi ĝin, aŭ kapabli peti tason da kafo, tio ne estas rego de la lingvo ...

Petu vian amikon doni la al vi la signifon de la vorto off, tute normala kaj oftege uzata vorteto. Ne la vorto of, sed off. Ambaŭ estas tradukeblaj per la Esperanta vorto «de”, en tre multaj frazoj. Kaj prezentu al via ami- ko la jenajn esprimojn, petante ke li/ŝi traduku al vi la sencon. Eĉ pli - petu, ke li uzu ilin en komprenebla frazo kaj kunteksto!

1. have it off 2. get off with some- one 3. get off with you 4. a take off 5. take it off 6. take him off 7. puli it off 8. push off 9. an off moment 10. run off with 11. a show off 12. career off 13. sped off 14. wander off 15. pee/ off 16 pee/ off 17 brovvned off 18. brown off 19. drop off 20. pair off 21. finish off 22 finish off 23. the brush off 24. pour off. 25 toss one’s seIf off 26. carry off 27. toss off 28. marry off 29. tick off 30 tick off 31. pay off, 32 pay off 33. give off 34. give off 35. round off 36. knock off 37 knock off 38. knock off 39. dried off 40. set off. 41.set off 42. rai ted off 43./et off 44. let off 45. letoff 46. get off 47. let off steam 48 cali off 49. come off it (elparolu orfi) 50. a bit off 51. move off 52. sound off, 53. pissoff54. fuckoff55. f. off 56. cutoff 57. cut off 58. cut off 59. ring off 60. cali off 61. the s pin off 62. to turn off 63. a turn off 64. a turn off 65. log off 66. sign off 67. head off 68. a good send off 69. to wave someone off 70. polish off 71. shove off 72. squared off 73. off set 74. offset 75. off side

estis fondita ktp oni havus la im- preson, ke la verbo esti havas tri sub- jektojn, el kiuj oni ne scius, kiun oni elektu. Male, Esperanto-Asocio estas fakte unu substantivo, eĉ se la skribo montras klare, ke ĝi konsistas el du partoj. Teorie, oni eĉ rajtus diri mal- elegante la Sanghaj-Esperanto-Aso- cio, aŭ eĉ La ŝanghajesperantoaso- cio, en la senco «la Asocio de Esper- anto de ŝanghajo”. Sed la esprimo estus tre peza. En Esperanto, ne mankas rimedoj por igi esprimon pli eleganta, ĉi tie, la plej kutima dirma- niero konsistas en adjektivigo de la unua substantivo: La Sanghaja Es- peranto-Asocio.

Andre CHERPILLOD

76. off colour77. off centre 78. off his rocker 79. off on a trip 80. off and on 81. put off 82. put off 83. a put-off 84. put off 85. offputting 86. tee off 87. to work it off 88. see him off 89. see him off 90. svvitch off 91. go off 92. go off 93. go off someone 94. veer off 95. number off 96. off guard 97. off key 98. time off 99. off course 100. dress off 101. offspring 102. offshoot 103. right off 104. straight off 105. cream off 106. off by heart 107. off his head 108. he’s offagain 109. offvvhite 110. tong way off 111. not tong off 112. rai- ned off 113. off with it 114. vvell off 115. it came off 116. how are you off? 117. better off. 118. mid off 119. off the High Street 120. sieep it off 121. time off 122. off duty.

Ekzistas ankaŭ aliaj uzoj de la vor- teto off, krom la prezentitaj. Kaj mul- taj aliaj vortoj anglaj havas similajn kompleksajn nuancarojn. VVill GREEN

Lift-off

MONATO - majo 1996 LINGVO 19

Page 20: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

■<<ffi&8888K-Ŝ-S I88880888

ffi>>:

Ludoj, sed ne tiujLa teorio de ludoj ne estas, kiel oni

povus supozi, teorio pri ludoj de infa- noj. Kaj la termino - lingva ludo - en la titolo ne aludas al iuj vortludoj. Ne, la teorio de ludoj estas matematika teorio, kies aplikoj nuntempe plejpar- te troviĝas en la ekonomiko. Ĝi mo- deligas certan interagadon de du aŭ pli ol du personoj, nome se ili kon- kuras pri certaj mezureblaj bonaĵoj. Ĝi estis fondita en 1944 de John von Neumann [Ĝon fon Nojman] kaj Oskar Morgenstern [Morgenŝtern], kaj nun estas bone evoluinta matematika teo- rio kun miloj da publikigitaj artikoloj.

Grava nocio en la teorio estas tiu de ekvilibro, precipe tiu de stabila ek- vilibro. Modelo strebas al stabila ek- vilibro, kaj se oni povas studi ties ecojn, oni ekhavas informon pri la estonta stato de la modelo kaj eĉ de la realo, se la matematika modelo bone spegulas la ecojn de la realo.

Reinhard Selten, ricevinto de la premio de la Sveda Nacia Banko pri ekonomiko memore al Alfred Nobel, kaj Jonathan Pool [Ĝona tan Pui], konata politiksciencisto, verkis antaŭ pluraj jaroj libreton, kie ili aplikas la lu- doteorion al la situacio de lingvolern- ado. lli faris tute seriozan studon per la metodoj de la ludoteorio pri la pro- blemo: ĉu indas lerni Esperanton? La lnstituto pri kibernetiko nun eldonis ĝin denove.

La du aŭtoroj desegnas situacion, en kiu la homaro posedas certan nombron da naciaj lingvoj kaj unu lin- gvon, ekzemple Esperanton, kiu estas nenies gepatra, sed kiun oni povas lerni kontraŭ certa peno aŭ pa- go. Kaj ĝuste tie ni renkontas tipan nocion en la teorio de ludoj: la lud- antoj pagas kaj gajnas iun bonaĵon, kaj ili ĉiuj strebas maksimumigi sian gajnon. En la modelo de la libro la so- la gajno estas la frakcio de la homaro, kun kiu oni povas interkomuniki, do kun kiu oni havas almenaŭ unu komu- nan lingvon, ĉu denaskan, ĉu lernitan. Sekve, se ĉiuj lernas Esperanton (aŭ la eŭskan), ĉiuj povas interkomuniki kaj ĉiuj havas maksimuman gajnon. La pago, male, estas la peno kiun oni spertas lernante lingvon.

Estas tipa trajto de la matematika teorio, ke la pago por lerni lingvon de- vas esti pozitiva. En la modelo oni ne povas toleri lernanton, kiu ĝuas lerni ĉiujn lingvojn, ĉar se oni farus tion, tiu lernanto lernus ĉiujn lingvojn de la mondo. Tio signifas, ke maleblas la situacio, en kiu iuj lernas du-tri ling-

vojn pro la ĝuo fari tion, sed ne povas lerni mil; tia modelo estus nelineara. Kaj ĝuste tie kuŝas grava limigo de la aplikeblo de la modelo.

La aŭtoroj tre zorge gvidas nin en la modelon, konsideras la eblajn stra- tegiojn de lingvolernado, kaj klarigas la nocion de ekvilibro. Fine, en la las- ta, sepa kaj plej matematika ĉapitro, ili zorge studas la distribuojn de ling- voj ĉe la diversaj ekvilibroj, kiuj povas ekzisti en la okazo, kie estas nur du naciaj lingvoj. Kaj ili montras, kom- preneble, ke en certaj kazoj konside- rinda parto de la homaro, jes ja, ler- nos Esperanton. Sed ĉu la kondiĉoj por tia ekvilibro estas plenumitaj? Tion ili ne diras, kompreneble, ĉar tio ne estas ilia tasko.

La libro origine aperis nur en Es- peranto. Nun oni provizis ĝin per ger- mana traduko (modela, laŭ mia kom- preno, ĉie, kie mi kontrolis), kiu ape- ras sampaĝe kun la Esperanta origi- nalo. Ĝi havas ankaŭ ampleksajn re- sumojn en la lingvoj Esperanto, ger- mana, angla, franca, itala kaj pola, bi- bliografion, indekson, kaj, ne malplej interese, biografiojn de la du aŭtoroj en Esperanto kaj la germana. Pro la multlingveco la libro estas pli amplek- sa ol ĝia ĉefa teksto, kiu okupas nur iom pli ol kvardek plenajn paĝojn.

Mi opinias la libron bona lernoli- bro, se oni volas kompreni unu ludo- teorian modelon, la analizon de la kondiĉoj por ekvilibroj kaj ties stabil- econ. Ĝi do havas gravan signifon por popularigo de tiu matematika teorio: la aŭtoroj estas gratulindaj. Sed mi ne vere kredas, ke oni povas lerni ion pri ŝancoj de Esperanto en la reala mon- do ... kaj mi dubas, ĉu la aŭtoroj mem opinias tiel. Christer KISELMAN

Reinhard Selten kaj Jonathan Pool, En- konduko en la teorion de lingvaj ludoj, ĉu mi lernu Esperanton? Akademia Libroser- vo, Berlin & Paderborn, 1995. 148 paĝoj. 1250 BEF.

Engluti unuvespere, digesti dek-dusemajne

Tiu ĉi dua konsilaro por aktivuloj estas laborlibro. Ni komencu per ĝia malavantaĝo: ne eblas post tralego transdoni ĝin al iu alia, ĉar ĝi estos jam plenskribita de vi. Ja ne sufiĉas lerni principojn. Plani sian tempon estas lerteco kaj sinteno, kiun oni al- proprigu al si. Tio ne eblas en unu vespero, kiel la enkonduko asertas. Jes, eblas tralegi la tuton en unu ves- pero. Poste, tamen, oni bezonos dek du semajnojn por proprigi al si ĉiun el la ĉapitroj, kies numeroj estas signitaj per la horoj sur ciferplato. Jen nur unu detalo de la optimuma uzado de en- paĝigo, desegnetoj kaj litertipoj.

La plej utila estas uzado de kern- vortoj sur marĝeno apud la teksto, lli permesas poste per rapida rigardo rememori la enhavon de la paĝo: tio ŝparigos al vi tempon. La enhavo estas klara, facile komprenebla kaj kun multaj ekzemploj kaj sloganoj. Tamen, pro la sprita stilo, la teksto neniam iĝas instrueca aŭ teda. Cete- re, mi ne trovis preserarojn, kvankam mi devas konfesi, ke mi ne perdis tempon por aktive serĉi ilin.

Antaŭ pluraj jaroj mi sekvis duta- gan kurson pri tempoplanado. Same kiel tiam, ankaŭ en ĉi tiu libreto oni re- klamas pri la Time/system (miMekos- ta) notlibro, ofte uzata de profesiaj vendistoj kaj simile okupitaj homoj. Laŭ mia sperto, samgrade utilas nor- mala notlibro, se oni nur diligente kaj konsekvence (= temo de la ĉapitro 12) uzas ĝin. Unu averto: la libro ne instruas kiel fari pli multe en la sama tempospaco (por tio legu, ekzemple, libron pri rapida legado), sed vi, jes, lernos, kiel fari la plej gravajn taskojn.

La enhavo de tiu ĉi modesta abo- co sufiĉas por ĉiu Esperanto-parol- anto, kiu „ne havas sufiĉe da tempo, kvankam ĉiu havas ĉiom da tempo, kiom ekzistas”. Marc VANDEN BEMPT

Lothar J. Seiwert: La aboco de tempo- planado. Tradukis el la germana Esper- anto-Grupo Stuttgart. Eid.: UEA, Roterda- mo, 1995. llustrita. Serio «Konsilaro por Aktivuloj” n-ro 2. 55 p. Prezo 120 BEF.

ĉiuj Esperanto-libroj estas akir- eblaj ĉe la libroservo de Flandra Esperanto-Ligo. Se vi estas „pri- vilegia kliento” - tio estas, konto ĉe FEL enhavas mezuri 2000 BEF aŭ pli - vi ne pagos afrankon.

20 LIBROJ majo 1996-MONATO

Page 21: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

■• • ■ inovelo

de Albistiiro Kvinke

2 Trinkejo O hAodha

La trinkejo O hAodha en la urbo Bailenambeann ĝuas la famon esti la plej malpura en tuta Irlando - ne faci- la atingaĵo. Se ĝiaj admirantoj pravas (ĉar estas ili, kiuj tiel priskribas ĝin), ĝi estas samtempe unu el la plej kom- fortaj kaj varmaj. Ĉiam brulas tie bon- veniga fajro en la granda peĉnigra ka- meno. ĉi bruladas dum la longa vintro de neĝo, grajlo, hajlo kaj pluvo, dum la pluvega printempo, dum la malseka somero, kaj dum la humida aŭtuno, eĉ kiam la pala suno glimetas tra la akv- eca aero. En la Domo O hAodha estas malhelaj niĉoj, neandertalaj kavernoj, kie soifaj vivpilgrimantoj povas rifuĝi de la mizero monda. Sur la muro kaj la plafono estas dika patino deponita dum sennombraj jardekoj, aŭ eble jar- centoj, de tabakfumo, fulgo kaj homa spiro. La lignaj tabloj estas impregn- itaj de densa gudrosimila tavolo kon- sistiĝinta, kiel fosilia sterko de dino- saŭroj, el malpureco tiom antikva, ke ĝi ne plu estas malpura, kaj havas preskaŭ la kvaliton de nepolurita ebo- no. Sub la tabloj kaj en la anguloj de la ĉambroj, estas metalaj bareloj da bie- ro. Laŭ onidiro, bareloj troviĝas eĉ en la dama buduaro, kie la flaviĝintaj porcelanaj necesejaj seĝoj estas inter- ne beligitaj per pentraĵoj de teraj pa- noramoj observataj de la ekstergloba spaco. Bareloj okupas ĉiun liberan lo- kon en la domo. Estas nemirinde do, ke la taverno O hAodha estas konstan- te plenŝtopita de vilaĝanoj, pasantoj kaj, dumsomere, de turistoj el ĉiuj lan- doj, kiuj alvenas boate sur la majesta Ŝanon-rivero aŭ laŭ la kanalo. La trink- ejo estas aparte ŝatata de germanoj - anoj de raso, kiu aprezas bonan bie- ron trinkatan en hejmeca ĉirkaŭaĵo.

3Priompallan

4Murtagh fintrinkis sian nigran bie-

ron kaj apogis sin sur la kubutoj, me- lankolie rigardante la malplenan glas- egon. Lia trinkkunulo Cha komprenis la subsugeston kaj mendis du pliajn glasojn da portero.

Murtagh dankis kaj peze suspiris. „Li estis bona ulo. Tiom fruan morton li ne meritis."

«Kiu?” demandis Cha.«Priompalldn. Mi jam diris al vi, ke

mi hieraŭ ĉeestis lian entombigon.”«ĉis nun vi ĉiam opiniis, ke li estas

fripono.”«Fripono eble, sed bona viro. Li

ĉiam regalis laŭvice."Murtagh refoje observis sian mal-

plenan glason.Cha grimacis. «Estas via rondo. Mi

laste regalis. Por mi, pajnton da gine- so.

Murtagh vokis la verŝiston.«Priompallŭn ne estis lia vera no-

mo. La gepatroj nomis lin Ignaco Piro Inocento.”

«Bonaj katolikaj nomoj."«La tuta familio estis ege religiema

- eĉ Priompallŭn. Spite tion, li havis samtempe du edzinojn, unu en Irlan- do, la alian en Anglio.”

«Vireca homo.”«Sed stranga. La gepatroj ankaŭ

estis duonfrenezaj. Kiam li naskiĝis, la akuŝistino forgesis tondi la umbilikan ŝnuron. La patrino volvis ĝin ĉirkaŭ lia talio, kaj kiam Priompallŭn komencis surmeti pantalonon, li uzis la ŝnuron kiel zonon. Poste li rigardis ĝin kvazaŭ ĉirkaŭtaliajn ĉenojn portatajn de pen- tofarantoj dum la ritoj de la purgatorio de Sankta Patriko.”

«Vere religiema viro.”

PaidinTra la polvokovrita fenestro ili

vidis maldikan mezaĝan viron, ŝirm- ata per nigra pluvombrelo, kaskedo kaj anorako, kiu surbicikle pasis, iu- maniere portante sitelon, franĝobala- ilon kaj polvosuĉilon.

«Pcŭdin,” diris Cha.Murtagh kapjesis. «Li iras ordigi

sian novan domon. Li ĵus aĉetis unu el la malnovaj loĝejoj de la provosoj en Dunard."

«Ne estas malliberejo en Dunard.”«Ne plu. Post foriro de la britoj, oni

malkonstruis ĝin. Restas la fasado - kaj la loĝejoj de la provosoj, kompren- eble. La magistreato ofertis la domojn sufiĉe malmultekoste. Feliĉe por Pai- din. Li ne povas havi multe da mono post sia emeritiĝo.”

«Eksfervojisto, ĉu ne?”Murtagh kapneis. «Li estis aktisto

ĉe advokato O hArgŭin.«Ĉu li ankaŭ partoprenis la funebr-

aĵojn?”«Pcŭdin ĉeestas ĉiujn funebraĵojn.

Li ŝatas la viglan etoson.”«Tre simpatia homo.”«Kvankam obstinulo.”Cha brue metis sian malplenan

glason sur la verŝotablon kaj Murtagh haste remendis.

«Viro originala, unika,” aldonis Cha.

«Liaj ŝatokupoj estas promenado kaj abelbredado. Iam, kiam li ekskur- sis kun la naturmigranta societo, li pi- ediris dum la tuta tago, portante abel- ujon subaksele kaj radioaparaton en- mane.”

«Kial?” demandis Cha.«La aparaton por aŭskulti la ko-

mentadon pri la gaela piedpilko, kaj la abelujon por kapti eventualan vag- antan svarmon se li hazarde trafus iun ajn. Krom abeloj kaj promenado, li ege ŝatas organizi publikajn kunvenojn."

«Pri kio?”«Pri ĉio - kontraŭ divorco, kontraŭ

koncipoprevento, kontraŭ abortigo...”«Sed li estas fraŭlo, ĉu ne?” «Kompreneble.”«Do tiaj aferoj tute ne tuŝas lin.”«Ne gravas. Li kontraŭas.” «Kontraŭas ĉion? Ĉiam?”«Li kontraŭas al la Eŭropa Unio, al

la libera merkato, kaj al la detruado de la aluviejoj, sed li apogas la kam- panjon por disvastigi la gaelan ling- von kaj la romkatolikan religion. Do li ade faras grandiozajn projektojn orga- nizi lokajn kaj naciajn kampanjojn im- plikantajn amasojn da imagataj adep- toj. Eĉ se neniu ĉeestas la kunvenojn, li ne perdas esperon aŭ entuziasmon. Kiel ano de la astronomia societo, li lastatempe aranĝis ekskurson por vi- ziti la lokon, kie en la jaro 1085, kelkaj monaĥoj en Darŭ observis kometon. Granda grupo akompanis lin, sed ili ne trovis spurojn de la kometo. Fakte, estis nenio por vidi - eĉ ne ruinaĵoj de la monahejo.”

«Ne mirinde, post tiom da tempo.” «Ankaŭ malsukcesis ekskurso lia

MONATO - majo 1996 NOVELO 21

Page 22: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

por trovi la situon de batalo, kiu oka- zis antaŭ Dio scias kiom da jarcentoj. La vera loko estas konata, sed ne al Pŭidin. Malgraŭ tio, li estas lerta homo - lerta kaj simpatia. Iufoje, mi renkon- tis sur la strato, Brendan la instruiston, kaj mi demandis kien li rapidas. Li res- pondis, .Pciidin invitis min al kunveno, kaj al Paidin neniu povas ion ajn rifuzi. Li estas tiel simpatia.”’

«Vi menciis la astrologian societon. Tio interesas min. Eble ili povos helpi min diveni la premiotajn loterinume- rojn aŭ la venkontajn ĉevalojn ĉe la Curragh-kuradoj.”

«Aj, sankta Virgulino! Tiaj estas la avantaĝoj de edukado ĉe la kristanaj fratoj! Astronomio kaj astrologio estas du malsamaj aferoj. La unua observas, la dua divenas.”

„Hot! kaj mi observas, ke niaj gla- soj malplenas.”

La du kunuloj refoje mendis kaj re- ciproke sin toastis laŭtradicie: „Ke vi trinku bieron kun la prudentaj virgul- inoj en la regno de la ĉielo!”

La Astronomoji

Sean Roche, Sean MacGuibhne, Sean Prendergast kaj Sean Dunn - res- pektive, prezidanto, vicprezidanto, se- kretario kaj kasisto de la astronomia societo de Bailenambeann, kune glu- tis likvan nutraĵon en la trinkeja salo- no de la Ĉeponta restoracio. Ĉiuj trin- kis nigran bieron, krom MacGuibhne, kiu estis abstinulo. Kvankam ne estas laŭ statuto devige, ke ĉiuj estraranoj de la societo nomiĝu Sean, la hazardo disponis, ke estu tiel.

La kvar Sejnoj, kvankam kunfond- intoj de tiu dokta societo, ne estis di- plomitoj de iu ajn prestiĝa universita- to, sed simplaj laboristoj, kiuj per iu motivo aŭ alia iam ekinteresigis pri la profundaj misteroj de la universo, kaj

decidis kuniĝi kaj konstrui grandan astronomian teleskopon. Tion ili suk- cesis efektivigi, uzante («elbuĉante”, kiel diras la germanoj) lensojn el mal- novaj fotiloj kaj kompasoj, pecojn de kadukaj maŝinoj, kaj plastan tubaron.

Plie, ili sukcesis, en surprize mal- longa tempo, varbi sufiĉe da membroj el inter la proletaraj kaj etburĝaj loĝ- antoj de Bailenambeann por fari relati- ve grandan kaj respektindan societon. Poste, ili fondis junularan sekcion, kiu reaĉetis multajn geknabojn de sur- strata bubaĉa vivo kiel vandaloj kaj potencialaj etkrimuloj, kaj deviigis ilin de glu-snufado, narkotaĵoj kaj alkohol- ismo, eble kreante estontajn gegalile- ojn, gekopernikojn, gekeplerojn kaj geajnstajnojn.

«Do,” resumis Sean Prendergast, «ni decidas konstrui observatorion por nia urbo.”

„Por la tuta graflando,” korektis Sean Dunn.

„Por la nacio - ne, la mondo,” diris Sean MacGuibhne.

«Prave,” diris Seŭn Dunn, «nia re- giono iĝos internacia centro por la tu- ta astronomaro en la mondo."

«Kial ne diru, en la universo?” de- mandis Prendergast. „Ne, knaboj, ni devas komenci pli modeste.”

«Unue ni bezonas monon,” diris la kasisto Sean.

«Kiom ni havas erizla bankkonto?”«Ducent puntojn.”«Kiom ni bezonus por konstrui mal-

grandan observatorion?”«Diru tridek mil por kelkkvadrat-

metra betona konstruaĵo kun fibrovi- tra kupolo, se ni mem faru ĝin. Kom- preneble, tio ne inkludas la telesk- opon nek alian instrumentaron.”

«Teleskopon ni jam havas. Poste rti faros iun pli bonan.”

«Do, tute farebla afero,” deklaris

prezidanto Seŭn. «Tridek mil estas ne- IUO.

«Tute eblas,” deklaris la vicprezid- anto. «Ni petos subvencion de la Eŭro- pa Unio, kaj donacojn de niaj komerc- istoj kaj industriistoj. La reston ni aranĝos per loterioj, vendado de to-ĉe- mizoj kaj memoraĵoj de spacesplor- ado, kotopo.”

* * *

Unu jaron post tiu neformala sed historia kunveno, la membraro de la societo starigis la unuajn betonblo- kojn de la observatorio. Kaj la konstru- aĵo daŭre kreskas. Kiam finfine alve- nos la tago de inaŭguro, oni esperas, ke la astronomoj de Bailenambeann eltrovos iun novan planedon aŭ galak- sion. En tiu okazo, ĝi certe ricevos la nomon Bailenambeann.

La ĉokolada soldatoBen O Floinn estis la plej malam-

ata homo en Bailenambeann. La kom- patindulo deziris nur vivteni sin kaj sian familion, plenumante sian devon kiel servisto de la publiko. Sed la pu- bliko ne estis al li dankema, ĉar Ben estis urba parkadkontrolisto kaj en nia lando, la parkadkontrolistoj estas ege malpopulara gento. Ben estis la sola homo en nia malgranda urbo, kiu portis tiun gravan responson, do la tu- ta rankoro de la aŭtomobilista rondo kontraŭ parkadkontrolistoj estis kon- centrita sur Ben. La funkciado de lia ofico estis simpla kaj severa. Li devis kontroli la periodon dum kiu ĉiu ve- turilo restis en zono kie parkadperme- so estas limigata, kaj se iu ajn posed- anto aŭ stiranto de aŭtomobilo tro lon- ge lasis parkita sian veturilon, Ben de- vis meti, sub la antaŭfenestran viŝilon, avizpapereton pri la leĝa devigo pagi punmonon. Tiu ago ĉiam estigas pro-

22 NOVELO majo 1996-MONATO

Page 23: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

fundan indignon en la brusto de aŭto- mobilistoj.

Pro la malamo kiun incitis lia ofica devo, Ben estis malfeliĉa viro, kiu mal- ofte ridetis kaj malofte ricevis afablan saluton de siaj kuncivitanoj.

Ĉar la uniformo de oficialaj park- adkontrolistoj en nia lando konsistas el bruna kaskedo kun flava rubando, sur kiu estas la surskribo MOAR TRACHTA («trafik-oficiro"), bruna kom- pleto kaj bruna palto, Ben ricevis de la urba loĝantaro 1| moknomon „La Ĉokolada Soldato”.

Sed nun li ne plu estas urba par- kadkontrolisto kaj ne plu portas ĉoko- ladkoloran uniformon. Li laboras kiel bankgardisto, portas bluan kaskedon kaj bluan kompleton. Ĉu li lukras pli altan aŭ pli malaltan salajron mi ne scias, sed espereble li estas pli kont- enta, pli amata, kaj pli ofte ridetas. Pri tio mi ne estas certa, ĉar Ben ne ŝajnas esti ridetema viro.

La EkshibiciuloLa ŝercnomo, kiun la najbaroj do-

nis al li estas maljusta kaj malĝusta. Tiu ĉi viro, kiu loĝas en nia kvartalo, estas mense nenormala. Laŭ onidiro, li iam komercis kiel vendisto de bestaro, sed subite li estis frapita de neŭraste- nia krizo, kaj hodiaŭ li ne plu laboras. La najbaroj rakontas, ke li ofte subite freneziĝas kaj kaŭzas problemojn en la familia rondo. La edzino, eta, griza kaj apatia ombro, suferas kaj silentas. La ununura filo, altkreska kaj senkar- na junulo, kies pezaj okulvitroj donas al li falsan aspekton de intelektulo, de- vas, laŭ patra ordono, ĉiutage forlasi la domon, revenante por dormi nur post sunsubiro. Ĉar li ne plu studas kaj estas, kiel la patro, senlabora, li pasigas la tutan tagon rigardante la pasadon de la trajnoj. Kiam li scias, ke dumtempe ne venas trajno, li piedir- adas sola sur la fervoja trako.

La patro ricevis sian ŝercnomon pro la fakto, ke la zipo de lia makulita

kaj ĉifita pantalono estas ĉiam mal- fermita, aŭ pro pardonebla forgeso, aŭ ĉar ĝi estas rompita. Plie, li konstante sencele surstrate promenadas kaj de tempo al tempo kuŝiĝas sur la razeno laŭ la bordo de la trotuaro, aŭ, pli ofte, kaŝas sin malantaŭ la ĉebordaj arbus- toj kaj heĝoj, ĉu por ŝtele observi la pasantojn, ĉu por urini, oni ne scias. Tamen lia neatendita apero el malan- taŭ la foliaro nenecese timigas la vir- inojn kaj knabinojn.

PhilomenaEn Bailenambeann, la nombro da

vidvinoj estas senproporcie granda. La kialo estas ne tute klara, sed oni su- pozas, ke nemalmultaj viroj mortas pli frue ol la edzinoj, pro tro abunda kon- sumo de biero dum postlabora ren- kontiĝo kun la amikoj en unu el la multnombraj trinkejoj, kiuj troviĝas sur ĉiu strato de ĉiu irlanda urbo, kiom ajn malgranda ĝi estu. El la cete- raj edzoj, se ili ne mortas pro kora in- farkto, pro la influo de la infere humi- da klimato, aŭ pro alia pli-malpli nor- mala kialo, ili estas laŭstafete murditaj de la virinoj - unuastadie, de la patr- inoj, kiuj alkutimigas siajn filojn, ekde frua infaneco, al hiperkolesterola nu- tradreĝimo. En adolteco, la edzinoj daŭrigas tiun ĉi mortigan dieton, de mateno ĝis vespero satigante la viran stomakon per pantagruelaj kvantoj da grasaj fritaĵoj: lardo, ovoj, kolbasoj, budenoj, andujoj kaj fritita pano.

Pro la cigaredoj, kiujn ili fumas, la edzinoj ne havas apetiton por ĝui tiajn frandaĵojn.

Philomena estas unu el la relative junaj vidvinoj. Ŝi estas escepta, ĉar ŝi ne fumas, kaj malkiel la plimulto da vidvinoj, ŝi ne funebras pri la forpaso de la edzo. Laŭ ŝi, li estis sentaŭgulo, kiu lasis ŝin sen groŝo kaj kun tri kon- stante manĝemaj infanoj. Ŝi laboras kiel dompurigistino kaj gajnas mal- multe, sed ŝi fieras pri sia sendepend- eco. Ŝi ŝatas dancadon, kaj ĉiujare ŝi

vizitas la faman fraŭlofoiron en Lis- dunvarna, kie ŝi dancas kun la fraŭloj, sed malmulte trinkas. Laŭtradicie, kamparaj fraŭloj, kiuj malfrue deci- das, ke ili deziras edziĝi, amasiĝas en tiu okcidenta vilaĝo, esperante, ke ili trovos virinojn inter la simile granda amaso da vizitantaj fraŭlinoj kaj vidv- inoj, kiuj serĉas edzon kun domo kaj farmbieno, aŭ kiuj volas nur iom amuziĝi je kosto de la malbonodor- antaj kaŭĉukbotuloj. Philomena ege amuziĝas, sed ŝi neniam akceptas, kiam unu el la vilaĝaj donĵuanoj, post la unua danco, krude invitas ŝin ĝui kun li la delicojn de lia pajloŝtopita matraco.

★ ★ ★

En la trinkejo O hAodha, la verŝ- isto rifuzas vendi pli da trinkaĵoj, ĉar jam estas malfrue kaj, laŭleĝe, li de- vas fermi. La klientoj malvolonte ko- mencas forlasi la varman lokalon por spiti sur la strato, la eksteran pluvon. La posedantoj de veturiloj, kiuj tro abunde trinkis, nervoze ĉirkaŭrigar- da^ por konstati ĉu la garda sfochŭ- na deĵoras apud la taverno.

Cha kaj Murtagh fintrinkas, metas siajn glasojn sur la tablon, sekigas al si la buŝojn, mallaŭte suspiras, kaj eliras. Se Dio volas, ili refoje kuniĝos en la Domo O hAodha por kontribui al- la konservado de la analoj de Baile- nambeann.

1. prononco: [Baljenamjaŭm]2. prononco: [O Heja]3. prononco: [Prima lon], ĝi signifas

«skarabo”4. prononco: [Murtah]5. prononco: [Ĉa]6. prononco: [Po-djin], signifo: Patriketo,

Patriĉjo7. prononco: [Ŝ-on]8. punto: irlanda pundo9. titolo de opereto de Oskar Strauss, baz-

ita sur la teatraĵo Armiloj kaj la viro de la irlanda verkisto Bernard Shaw.

10. polico

9

Vi ĵus legis la 197an novelon de MONATO. En sia jam 17jara ekzisto nia revuo aperigis tiom da ili... Inter ili troviĝas veraj perletoj de literaturo. Revuo estas iom efemera tenilo

por munti tiajn literaturajn diamantojn, malmultkaratajn sed senmakulajn. Tial ni petis nian redaktoron pri literaturo elekti la plej bele tajlitajn. Tiun elekton ni ofertas al vi,

muntita en pli daŭra montroŝranketo. Ĝia titolo: Tempo fuĝas, estas identa al la unua noveleto de la kolekto, verkita de la korifeo Auld mem.

Tempo fuĝasDudek kvin rakontoj el MONATO, 1980-1994

Redaktis VVilliam AuldIlustris Hector Palacios, Jomo Ipfelkofer kaj Hugo Fontyn

Eldonis: Flandra Esperanto-Ligo, Antvverpen, 1996. ISBN: 90-71205-62-2. Prezo 600,- BEF + sendokostoj. Mendu ĉe FEL aŭ ĉe via kutima libroservo.

MONATO - majo 1996 NOVELO 23

Page 24: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

Recepto kontraŭ troa senlaboreco

Intertempe ankaŭ la produktado en la industrio pliefikigis tiom, ke ĝi sukcesas kontentigi niajn bezonojn per malkreskanta nombro da dungitoj. Komence, la tiel liberigitaj laborantoj trovis okupon en la sektoro de publi- kaj servoj. Plua kresko de tiu sektoro tamen apenaŭ eblas, ĉar tio kaŭzus kreskon de la impostoj ĝis netolerebla nivelo. Pro manko de konvenaj politi- kaj intervenoj, la senlaboreco atingis altan nivelon en preskaŭ ĉiu membro- ŝtato de Eŭropa Unio (EU).

La problemoKrom la atenco kontraŭ sia digno,

kiun multaj homoj devas sperti pro senlaboreco, tio kaŭzis ankaŭ malbon- iĝon de la ŝtataj financoj, pro malkres- ko de enspezimposto), pro kresko de subtenpagoj al senlaboruloj, kaj pro kostoj por evidente ne sufiĉe efikaj aranĝoj por malaltigi la nivelon de senlaboreco. La egajn monsumojn necesajn la demokratie elektitaj reg- antoj decidis deprunti en la monmer- kato. Tiel ili evitis rekte ŝarĝi sian elektantaron per la kostoj, tamen pag- otoj de venonta generacio. Eble en kel- kaj landoj kontribuis aldonaj faktoroj, sed la senlaboreco estas sendube la ĉefa kaŭzo de la nivelo de ŝuldiĝo.

Kvankam ni povas atendi ke ĉiam ekzistos unuopaj ekspansiaj entrepre- noj kaj branĉoj, verŝajne ankaŭ estont- ece sukcesa evoluo de la industrio kaŭzos pluan malkreskon de la bezon- ata kvanto da homa laboro. Aranĝoj por stimuli investadon, kiuj povas esti dezirindaj pro aliaj kaŭzoj, tipe ne kondukas al pliigita, sed al malpliigita bezono de laborantoj.

En kelkaj landoj, la buĝetaj streĉoj sekvigis redukton de la ŝtataj elspe- zoj, malaltigon de subvencioj al senla- boruloj kaj malsanuloj, kaj maldungon de laborantoj en publikaj servoj. Tiel la plua kreskado de la ŝuldoj ja povas esti bremsata, sed la malsano de la so- cio eĉ pli severiĝas.

La baza problemo estas solvebla nur, se oni distribuas la labortaskojn tiel, ke oni povu oferti laboron al plej multaj el tiuj, kiuj volas labori. Tion

oni diversflanke proponis atingi per ĝenerala mallongigo de la labortem- po. Tiu propono tamen renkontas du malhelpojn. Psikologia rezisto kontraŭ malaltigo de salajroj estas tiom forta, ke apenaŭ eblas malaltigi ilin sam- grade kiel la labortempon. Sen tia mal- altigo tamen la monvaloro malaltiĝus laŭe, kio havus domaĝajn ekonomiajn sekvojn. La dua malhelpo konsistas en la per si mem bonvena cirkonstanco, ke ekzistas profesioj, branĉoj, regio- noj kaj eble ankaŭ periodoj, en kiuj ne estas senlaboreco. En tiuj kazoj, ĝene- rala mallongigo de la labortempo kon- dukus al nedezirata redukto de la eko- nomia aktiveco kaj al altigo de la sen- laboreco.

La solvoLa problemo tamen estas solvebla

sen tiaj nedezirataj sekvoj. La baza ideo de la propono estas tio, ke dung- ito plu laboru en la samaj kondiĉoj kiel antaŭe, se lia laboro ne estas as- pirata de senlaborulo kun la necesa kompetenteco, dum tiu, kies laboro parte povus esti transprenita de aspir- anto, rajtu decidi mem, ĉu li limigu sian deĵortempon aŭ pagu sian parton de la kostoj de la senlaboreco.

Enspezoj ricevitaj pro laboro kiu transpasas iun tempan sojlon, estu ŝarĝataj per sufiĉe alta plustempa ko- tizo al la socia asekuro. En la kazo de Svedio, la plustempa sojlo devus esti je proksimume 32 laborhoroj semajne kaj la ŝarĝo je proksimume 70% de la transsojlaj enspezoj.

Transsojla labortempo, kiun la la- bordonanto intencas anstataŭigi per kromaj dungitoj, estu tamen ŝarĝlibe- ra. Labordonantoj tiel havu la eblon oferti al siaj dungitoj liberiĝon de la plustempa kotizo por nombro da la- borhoroj, kiu egalu la labortempon de la kromaj dungotoj serĉataj. Kie ekzis- tas ŝtata sistemo de laborperado, tiu transprenu la necesan kontrolan funk- cion. En aliaj landoj estas rekomendin- de registri ĉiujn dungo-ofertojn en ŝtate administrata datumbazo, libere alirebla por la publiko.

Laŭ tiu reguligo, la dungito povas

daŭrigi sian deĵoradon en la sama am- plekso kaj kun la sama neta salajro kiel antaŭe, se ne troveblas aspirantoj sufiĉe kompetentaj. Post dungo de no- va kunlaboranto, la esceptorajto restu dum iom da tempo, ĉar inicado de novulo postulas kroman laboron. Ĝenerale estu permesata certa kvanto da escepta tempo, nome tiom ke la an- stataŭigota labortempo sufiĉu por unu, almenaŭ duontempe dungota, no- va kunlaboranto.

Dungito, al kiu la dunganto ne ofer- tas liberiĝon de la plustempa kotizo, havu la rajton mallongigi sian deĵor- tempon ĝis la temposojlo. Oni povas atendi, ke plej multaj elektos tion, taksante la valoron de kroma libertem- po pli alta ol la kroman netan salajron, kiun ili povus perlabori plustempe. Ĉio, kio krom tiu novaĵo jam estas le- ĝe aŭ kontrakte reguligita pri labor- tempo, restu senŝanĝa. Dungantoj po- vas do, en kazo de bezono, postuli plustempan laboron, kies amplekson limigas nur la antaŭe validaj reguloj.

Specialaj kazojMemstaraj profesiuloj, pro sia la-

bordonanta funkcio, ne estu ŝarĝataj per plustempa kotizo, ĉar tio kon- traŭus la intencitan celon. Dungitoj kies labortempo ne estas reguligita restu ŝarĝliberaj, pro manko de kon- troleblo. Por atingi justecon, oni devus escepti ankaŭ tiujn dungitojn, kiuj subtenas senlaboran familianon, ne subtenatan de socia asekuro.

La sistemo bezonas modifojn de la reguloj de la asekursistemoj de EU, aparte formulotajn por ĉiu unuopa ŝta- to, ĉar la sistemoj estas tre malsamaj.

Kun ĝuste elektitaj plustempa soj- lo kaj kotizo ne eblas ke la nivelo de senlaboreco, kaj la socia malprofito kaŭzita de ĝi, ne radikale malaltiĝu post enkonduko de tiu sistemo. Per ĝi oni evitigus la menciitajn nedeziratajn efikojn de labortempa mallongigo. Por kontraŭi senlaborecon pro manko de adekvata edukado por la taskoj ofert- ataj, tamen necesas edukaj kaj trans- lokadaj aranĝoj por ekvilibrigi la la- bormerkaton.

Hartmut TRAUNMŬLLER

24 ESEO majo 1996-MONATO

Page 25: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

»»»* ŝerco &. satiro WBS<

NeologismoEstimataj gekolegoj akademianoj!

Kun granda intereso mi notis la pole- mikon, kiu lastatempe ŝajne paralizis nian Akademion, pri la neologismo propiti. La diskuto evidente komenc- iĝis, kiam nia karmemora dojeno, la emerita profesoro kaj famulo pri pa- leohistologio, doktoro Scott Ballan- tine, en sia artikolo Interlingvistikaj etimoj kadre de la tria aldono al la Ofi- ciala Radikaro uzis la esprimon „Ni ne povas ne suspekti, ke la supre cititaj difinoj ne estis enkondukitaj en nian vortprovizon, ne tiel multe por kon- tentigi urĝan bezonon ĉe la lingvo-uz- antoj, kiel por propiti la kreskantan aron da lingvo-reformemuloj.” En la sekva kakofonio el insultoj, atakoj, defendoj kaj akuzoj oni nur kun mal- facilo povis elkribri, kion nia kar- memora ktp profesoro efektive volis diri per la novaĵo propiti. Hodiaŭ ni en tiu demando jam trovas kvar inter si ĝisoste malamikajn skolojn.

La unuan lanĉis nia multjara elsta- ra leksikomaniulo, la Pariza doktoro pri hepatologio Maurice Marteli. Li klarigis per admirinde logika eseo en Akademiaj Studoj, ke la neologisma radiko propit’originas el la franca ad- jektivo propice, el latina propitius, kun la jam de jarmiloj fiksita signifo favora, mai n oca, bonvola, avantaĝa. Kontraŭ tiu analizo tuj protestis la alte konsiderata aŭtodidakta spertulo pri neolitiko, neoplazio kaj neologismoj, la tropika herpetologo, eksoficiro en la Brita Hindia Kolonia Armeo, kolo- nelo Curtis Gordon 's. Li asertis, ke la verba karaktero de propiti klare mon- tras, ke ĝi devenas rekte kaj senpere el la angla verbo propitiate, kaj sekve signifas nenion alian ol tutsimple pac- igi, kvietigi, kontentigi, repacigi, akor- digi, reamikigi, interpardonigi, indulgi, kompati, graci, puniiberigi, komplezi, flati, kaj en la triviala lingvo karesaĉi, por nur mencii la ĉefajn nuancojn. Tiu klara traktado de la temo tamen tute ne kontentigis, nek pacigis, kvietigis aŭ reamikigis la francan doktoron (kaj pri karesaĉo ni eĉ ne pensu!), kiu per- siste kaj perforte ripetadis la ĝustan signifon de propita, nome mainoca, bonvola, dum liajn vortojn akompanis regulritma frapado de lia mainoca, bonvola pugno kontraŭ la Akademian tablon.

Tiam tria opinio enŝteliĝis inter la pacaj batalantoj, tamen tre diskrete. En eta, maldika, grizpapera pamfleto, samizdate eldonita per tajpilo kaj paŭspapero en iu plurfamilia aparta-

mento de Moskva antaŭurbo, ni legas kun iom da peno (ĉar nia kopio ŝajnas esti la kvina aŭ sesa ekzemplero de tiu eldono) la jenajn vortojn: «Oni do konstatas, ke lastatempe ekuziĝis ne- ologismo propiti, el nia rusa nponHTb [propit’], kun signifo eldrinki.” La noti- co estas subskribita per la nomo Mi- fiail Sergej evie Smirnoff, kiu ŝajnas cetere nekonata en ĉiuj arkivoj kiujn ni traserĉis. Nek ĉe la Akademio, nek ĉe CED aŭ IEMW, UEA, SAT, ĈIT, GUT aŭ TUTEPAPP (Tutmonde Uni- versala Transnacia Esperanta Proviz- ejo por la Amasigado de Paperoj kaj Polvo) ni trovis eĉ la plej etan spuron de Smirnoff. Se tia troviĝas ĉe iu el niaj legantoj, ni urĝe petas tiun sen- prokraste sendi ĝin al ni, en la nomo de scienco, progreso kaj la fina velko ... - pardonu min, mi volis diri venko.

Nu, por reveni al nia diskuto pri la neologismo propiti, eĉ per tiu paper- aĉa paŭsaĵo de Smirnoff la lasta vorto ankoraŭ ne estis dirita. Aperis en Aka- demia forumo docentino, komisarino, prokurorino kaj ekskamaradino Gaii- na Moskovskaja, kun ankoraŭ unu klarigo pri la fenomeno. Laŭ ŝi la vorto propiti fontas en la rusa nponnTaTb [propitat’], signifanta trasorbigo pe- netri, trasaturitaj tramalsekigi.

Tiel do statas la afero. Kvar ver- sioj, kvar etimoj, kvar interpretoj, kvar musketeroj. La ceteron ni ĉiuj konas. La disputado pri propiti similas tion, kio okazis kiam la ŝipanoj de Odiseo malligis la sakon de Eolo, ellasante al libero ĉiujn ventojn el la kvar anguloj de I’ mondo, ŝtormo, uragano, furio- za ventkaruselo rompis la ŝipon kaj dronigis ĉiujn krom Odiseo mem. Tia evoluo kompreneble ne estus propita (favora), do ni prefere propitiĝu (re- amikiĝu), ĉar alie ni estos tute propit- itaj(tramalsekigitaj) de tiu uragano kaj fine devos propiti (eldrinki) la amaran kalikon de fina malvenko.

Feliĉe mi povas savi nin ĉiujn, ĉio esence estas nura eraro, eta lapso, se mi kuraĝus enkonduki alian neolo- gismon. ĉiuj proponitaj kvar etimoj de la vorto estas malĝustaj. Mi tion scias, ĉar mi ĝin lanĉis. Aŭ pli precize, koboldo ĝin atribuis al mi. Temas pri

Viajn kontribuojn por la rubri- ko «Serco & satiro" sendu al

Stefan MauiPferseer Str. 15D-86150 Augsburg Germanio

Elekt-ronka adreso: surd.mutgargar en intermalnet

mia epokfara eseo Pri la uzo de ambi- gue konced-adjekta prepozitivo en ia kompleta verkaro de mi mem, kie mi pruvis, ke la internacia lingvo-komun- umo multege profitus de mia analizo. Bedaŭrinde enmiksis sin preskobol- do, ŝanĝante mian profitus al propi- tus, kaj tiel kreiĝis per tute simpla, ĉiutaga preseraro la neologismo pro- piti.

Oni demandas sin, cetere, ĉu aliaj vortoj havas similan historion. Eble kurta estas nur preseraro de kruta, ianta de lasta, liva de vila, kaj eble vo- ri devus esti vomi?

Kiel ni do solvu la problemon pri propitP Evidente tiu vorto jam enra- dikiĝis en nia lingvo. Multaj trovas ĝin nemalhavebla. Nu, en esperanto ne mankas vortoj precizaj, striktsencaj; tamen ofte sentiĝas nekontentigebla bezono de vorto iom pli svaga, ne- bula, vastsignifa. Tial mi proponas doni al propitiĉiujn proponitajn signi- fojn, do favori, mai n oci, bonvoli, avantaĝi, pacigi, kvietigi, kontentigi, repacigi, akordigi, reamikigi, interpar- donigi, indulgi, kompati, graci, punli- berigi, komplezi, flati, karesaĉi, el- drinki, trasorbigo penetri, trasaturi, tramalsekigi, kaj fine, kompreneble, ankaŭ profiti. Sten JOHANSSON

ĉinaj ŝercoj„ĉu vi estas sinjoro Daguang?” „Ne,” mirigite respondas la alia. «Mi ja estas sinjoro Daguang,”

klarigas la demandinto, «sed vi ĵus vestas vin per ties mantelo!”

*

Labortago jam finiĝis, sed dungito ne iras hejmen kaj kaŭre drinkas vinon en sia laborejo.

Paŝinte tien, la mastro lin deman- das: „Vi estas tiel ĝoja, do kian bonan aferon vi renkontis?”

„Ha, sinjoro, mi gratulas min pro tio, ke antaŭ dekjaroj vi plialtigis mian salajron!” Kolektis Wu suzhen

Faktoj nesciindaj- Dum la lastaj 4000 jaroj oni malso- vaĝigis eĉ ne unu beston.- 12 procentojn de la pezo de kok- ina ovo konsistigas la ŝelo.- La ŝanco, esti atakata de ŝarko, estas 1 : 30 OOO OOO.- La plej granda eksportisto de l’ mondo de naturaj spongoj estas Greklando.- Statistike mortigoj pro aviadila kraŝo estas malpli oftaj ol pro pied- bato de azeno.

MONA TO - majo 1996 ŜERCO & SATIRO 25

Page 26: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

7

SPORTO

m oza i koMEDICINO

Tradicia gaela kamposporto

Kiu sporto estas la plej interesa? Ne ĉiuj ŝatas futbalon, kiu en kelkaj landoj estas difektata de huliganaj spektantoj. Rugbeo kaj usona pied- pilko ne allogas tiujn, kiuj ne deziras partopreni aŭ spekti kunpuŝiĝon de homaj goriloj. Tiu, kiu unuafoje sper- tas la ĉefan irlandan nacian ludon, ne povas dubi, ke ĝi ĉiel kaj ĉiam supe- ras ĉiujn aliajn sportojn - almenaŭ, tion opinias adeptoj de la CLG/GAA, la gaela atleta asocio de lrlando.

La sporto, kiu gaele nomiĝas iomanaqocht [i’mon’ioĥt], kaj angle hurling [horling], estas rigardata kiel la plej rapida kamposporto en la mondo. Ĝi estas praktikata de du 15-homaj teamoj sur gresa surfaco, kaj postulas grandegan lertecon. La teamoj konkuras por akiri posedon de eta malmola leda pilko, uzante fraksenlignajn klabsimilajn batilojn, kiuj longas je unu metro. Spertaj lud- antoj kapablas kapti la pilkon sur la padelo de la batilo, kaj kuri kun ĝi, aŭ precize kaj rapidege bati ĝin en la malproksiman golejon.

Virina variaĵo de la ludo nomiĝas camogie [kamogi] aŭ camqgaqocht [kamog’ioĥt]. Junaj Atalantaj kun mal- longaj jupoj gracie frapas molan pil- kon.

Simila kaj samdevena sporto estas praktikata en la gaelaj (keltaj) regionoj de Skotlando, kie ĝi tamen nomiĝas angle shinty [Sinti] kaj gaele camanachd [kamanahk]. Oni organi- zas internaciajn matĉojn inter skotaj ŝinti-ludistoj kaj irlandaj «hurleroj” (hurlingistoj).

Hurling ne estas nova invento. La irlanda nacia epopeo Tain B Cuaiigne [Toin Bo Kuajljne] - „La Bestara Rab- ekskurso de Cuaiigne” - rakontas, ke la mita prahistoria heroo Cu Chulainn [Ku Rulajn], post «iom da anaqocht'- ludo, mortigas per nura frapo de siaj batilo kaj pilko ferocan hundon de reĝo.

lu ajn turisma vizito al lrlando estas nekompleta, se oni ne profitas la okazon por ĉeesti /n/r/Zng-matĉon. Eksterlandaj ŝatantoj de ĉi tiu sporto demandas sin, kial la gaela atleta asocio kaj instancoj kiel la ŝtata tele- vida reto ne eksportas al aliaj landoj la plej streĉan, rapidan, imponan kaj belan el ĉiuj naciaj kampoludoj.

Garbhan MACAOIDH

Vegetanta homo naskas mem

La bebo fartas sufiĉe bone kaj probable pluvivos. Ĝi venis al la mon- do laŭ la natura vojo, kvankam la pa- trino, 29-jara, daŭre restas en komata stato ekde 1985, kiam ŝia aŭtomobilo glitegis kontraŭ arbon.

La gravedecon oni konstatis nur meze de la kvina monato. Antaŭe la kuracistoj missupozis, ke ŝia intesto ŝtopiĝis. La scenejo de tiu ŝoka diag- nozo estas iaspeca hospitalo en Rochester, NY, Usono, kie la pacien- to vegete vivas ekde februaro 1995, kaj kie antaŭ sep monatoj iu seksuzis ŝian korpon.

La kulpulon, la patron de la ĵus- naskito, la polico ankoraŭ ne kaptis: tro da suspektatoj en la hospitala sta- bo. Nun tamen, laŭ la polico, la DNA de la bebo estos komparata al tiuj de diversaj suspektatoj «por antaŭenigi la esplorojn”. Kial tiuj komparoj ne estis faritaj pli frue, oni ne scias.

La naskiĝo okazis en alia hospita- lo, asistate de James Wood [Ĝejmz Ŭud], fakulo pri danĝeraj gravedecoj. Li informis, ke nek la gravedeco nek la nasko modifis la komatan staton de la paciento. «Ni neniam atendis ian ajn miraklon,” li diris.

La kuracistoj, kiuj planis operacie naskigi la infanon iom poste, estis surprizitaj de la meminiciata akuŝ-la- boro, kiu daŭris nur unu horon. Pro tiu unika scienca sperto ili devus tamen danki al la gepatroj de la naskinto, ŝiaj gepatroj, katolikaj, ne permesis la abortigon de la tiam preskaŭ 5-mo- nata nepo. IS

Senfinaj eblecoj telefone

Brita telekomunikadoEn Britio la telefona sistemo rapi-

de progresas. La nacia sistemo ha- vas la nomon British Telecom (BT). Ekzistas aliaj sistemoj paralelaj kun BT, ekzemple Merkurio kaj Nynex [Najneks]. ĉiu sistemo proponas si- milajn bazajn servojn, kun variaj pre- zoj. Estas eble telefoni senpage dum vesperaj horoj, kaj iu sistemo provi- zas rimedojn spekti televidon.

Sentante minacon de rivaloj, BT donas vastan serion da bonaj servoj.

Mi havas aparaton kun ekrano, kiu

montras la numeron de ĉiu vokanto. Se mi ne estas hejme, ĝi listigas ĉiujn numerojn de kiuj oni vokis dum mia foresto.

Mi povas telefoni al du personoj samtempe, kaj ni triope konversacias (kontraŭ kroma pago). La sistemo permesas al mi «ŝlosi” la klavojn por ke fremduloj ne uzu ĝin sen mia kon- sento (senpage). BT-centralo kolek- tas por mi mesaĝojn dum mi forestas, kaj ripetas ilin al mi post mia reveno (senpage), kio similas al «respond- maŝino” privata.

Alternative, oni transigus miajn vokantojn al alia telefona numero, kie mi provizore vizitas aŭ laboras. Se dum telefona konversacio alia perso- no provas voki min, la centralo tuj in- formas min (senpage); post la fino de la konversacio mi trovas la numeron de la vokinto kaj vokas tiun. Post lon- ga konversacio mi povas per klavopr- emo ekscii la koston de tiu voko. BT povas veki min je iu ajn horo, ĉiutage aŭ je fiksitaj datoj, kontraŭ malgranda pago. Antaŭ kelkaj semajnoj la Esper- anto-Asocio okazigis 30-minutan „te- le-konferencon”, dum kiu ok personoj en ok diversaj urboj «kunsidis”. Bal- daŭ oni evoluigos ĝeneralan sistemon per kiu telefonantoj povos vidi unu la alian dum la konversacio. Mi estas normala persono, kun normalaj bezo- noj, sed mi trovas la servojn de BT ege oportunaj, ĉiu kun telefono rajtas al samaj servoj. Will GREEN

Viajn kontribuojn pri la rubriko «mozaiko” sendu al:

Iza Santiago Bajonetstraat 78NL-3014 ZL Rotterdami Nederlando |

Elektronika adreso: [email protected]

26 MOZAIKO majo 1996-MONATO

Page 27: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

Malgranda kurso pri HTML ĵus aperis. HTML estas la programlingvo en kiu estas verkitaj ĉiuj informpaĝoj en la l I I- sekcio de Interreto. La libro estas verkita por nefakuloj kaj fakuloj. Mendu vian ek- zempleron ĉe Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antvverpen.Reto: [email protected]

Barlaston: kial ne partopreni la plej prestiĝan Esperanto-somerlernejon en Britio inter la 10a kaj 16a de aŭgusto 1996? Detaloj de Derek Tafton, VVedgvvood Memorial College, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DG, Britio.

Brazila Esperanto-Ligo petas al ĉiuj esperantistoj sendi salut/gratulleter-/ pk-ojn al 140 gelernantoj de E-kurso ĉe unuagrada lernejo en Braziljo, en kiu Esperanto estas ekde nun oficiale instruata. La ricevotajn pk-ojn oni poste uzos kaj en ekspozicioj kaj kiel argumenton dum kontaktoj kun la celo enkonduki Esperanton en aliajn oficialajn lernejojn, surbaze de leĝo ĵus promulgita de la ĉambro de Deputitoj de la brazila ĉefurbo. Adreso: C.E.F.B.M., Cx. Postal 7588 - Sobradinho, Brasilia (DF), Brazilo 73001-970.

Vojaĝema entuziasma germana pensi- ulo 67/176 vidviĝinta, volas lerni flue paroli esperante. Tial mi serĉas la eblon, ĉe mia mond-vojaĝo, loĝi aŭ sublui ĉe maljuna esperantistino, kiu havas tem- pon kaj emon paroli ĉiutage nur esper- ante kun mi. Kiu povas helpi min? Skribu al Flandra Esperanto-Ligo, ĉifro Q1, Frankrijklei 140, 2000 Antvverpen, Belgio.

Pli nova eldonaĵo de Leopold Ver- meiren por infanoj „Pum, la koboldo” kaj „La ora papilio”. Prezo po 100 BEF + afranko. Mendebla ĉe la eldonanto: Sza- badi Tibor, Pf. 66, Nagykanizsa, H-8801, Hungario.

Etnismo estas, unue, politika starpunkto: ĉi postulas egalecon de rajtoj kaj ŝancoj de ĉiuj etnoj (t.e., esence, lingvokomun- umoj) sur loka, regiona, ŝtata kaj tutmon- da niveloj. Etnismo estas, due, la nomo de revuo publikiganta raportojn kaj ko- mentojn, en la lnternacia Lingvo, pri inte- retnaj problemoj. - Aĉetu specimenon (per 1 irk) ĉe: U. J. Moritz, Im Romerfeld 44, D-52249 Eschvveiler (Germanio).

Por granda festivalo de mekanika muziko: gurdistoj serĉataj! Esperantistaj aŭ ne! Sendu al TAKE-LA DOMO adresojn de tiaj artistoj! Ni proponas partoprenon en festivalo (junio 1996) en Alzaco (Francio). Skribu al: TAKE- LA DOMO RN 83, Rue de Tiefenbach, 68920 VVintzenheim, Francio.

Vendas domon Guerande sude de Bretonio sur duoninsulo 5 km strando. La Batlle, ĉirkaŭbarita arbara ĝardeno: 367 m2. 4 dormĉambroj. 700 000 FF. ribu al Ge-S-roj HOUGUET, 29 avenue d'Horblns, F-44600 St-NAZAIRE.

Literaturemaj Internet-uzantoj: ĉiuse- majno vi trovos superrigardon de la plej novaj l sporanto-libroj (kun priskriboj, prezoj, ktp.) on http://www.knooppunt.be/ %7Efovnov_lib.htrnl.Turismado kaj en Barcelono kaj en allaj lokoj de Katalunio. En vilaĝo apud Barcelono, oni luas aŭ kaj ĉambrojn kun la rajto uzi kuirejon aŭ kaj tutan meblitan

apartamenton. Plaĝo: 10 minutojn piede. Barcelona centro: 20 minutojn trajne (frekvenco 10/15 minutojn). Petante in- formilon, bonvolu mencii la antaŭviditajn tagojn de via restado. Informas: Joan R. Guinĉn, Carrer Vilamari, 106, E-08015 Barcelona. Fax: +34 3 310 58 65.

32jara fraŭlo (komercisto) volas fondi Esperanto-familion. Samtempe mi ser- ĉas por tradukservo sperta esperantist- ino el ĉinio. Adreso. Ivan Nikolov, P.K. 158, BG-5250 Sviŝtov-C, Bulgario.

La nova realismo de Bruno Vogelmann, dua eldono, 185 p., 19,80 NLG aŭ 390 BEF, ĉe ĉiuj libroservoj. Premio Deguĉi- Japanio, Premio FAME-Germanio, enha- vas: Novan Pensadon kun ĝiaj reguloj, Religiecon Novstilan, agnoskita de ate- istoj ĝis Vatikano; mondkoncepto necesa por eviti pereon de l’ homaro. Tradukita en 25 lingvojn por ne-esperantistoj. El nepagipovaj landoj skribu al la aŭtoro, PK 1564 en 74555 Crailsheim, Germanio.

Ni prezentas novan modernigitan orientan medicinon (herba medicino) per Internet. La adreso estas la jena: http://www.threeweb.ad.jp/" gomeisa

lnternacia Rondo Esperantista PROSPERO kies reklamo estis presita sur la dorsoflanko de Jarlibro-95, anoncas pri sia nova adreso: Zinovi Kurolap, POB 5671, 114 86 Stockholm, Svedio. Tel. +46 8 6145116 (11:00-19:00) Fax: +46 8 6145107 (24h) Mobil: +46 70 5375567 (9:00-22:00)

Abonu al lnternacia Ĵurnalisto, la fakre- vuo por ĉiu, kiu verkas, artikolas, infor- mas. Aperas 4 numeroj jare. Redaktoro: Stefan Maui. Abon-kotizo 30 germanaj markoj aŭ egalvaloro. Simple pagu al UEA-konto ttmj-f aŭ al FEL-konto tejh-u. Provekzempleron vi povas mendi kontraŭ 4 internaciaj respondkuponoj ĉe Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antvverpen. Se vi deziras membriĝi en Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, petu (senpagan) informilon de la sama adreso.Pli ol mil libroj pri Esperanto kaj pri in- terlingvistiko estas konsulteblaj en la bi- blioteko de Flandra Esperanto-Ligo (Frankrijklei 140, 2000 Antvverpen, Bel- gio). Interesitoj povas mendi la tutan ka- talogon kontraŭ 100 BEF + afranko aŭ senpage konsulti ĝin je la jena retadreso: http://www.knooppunt.be/%7Epaul/bib.html. Se la libroj, pri kiuj vi interesiĝas, ne plu estas aĉeteblaj, vi povas mendi kopiaron.

La plej multe vendataj libroj en la libro- servo de FEL dum 1995 estis: «Plena poemaro” (de Eŭgeno Miĥalski), «Propon- aro por la Esperanto-informado” (Siko- sek), «Deklingva manlibro pri politiko” (red. Maui) kaj «Humuro laŭ la skota ma- niero” (Pettyn). ĉu vi jam havas ilin? Mendu ilin nun de via kutima libroservo aŭ rekte de la eldonejo: Flandra Esper- anto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000Antvverpen; telefono + 32 3 234 34 00; retpoŝto [email protected].

Prezo por anoncetoj (nur teksto, sen fotoj, desegnaĵoj aŭ kadroj): 40 bel- gaj frankoj* (BEF) por unu linio. Sa- ma anonceto kvinfoje: triobla tarifo. Sama anonceto ankaŭ en Internet: duobla tarifo. Minimuma faktur- sumo: 500 BEF*. Por pli grandaj anoncoj petu la tarifon de la eldon- ejo, Flandra Esperanto-Ligo, Frank- rijklei 140, B-2000 Antvverpen.*Por Eŭropa Unio + 21 % AVI.

La Kosmologio de Martinus

Esperanto-semajno lla - 17a de aŭgusto

1996 en DanioLa kosmologio montras ke ekzistas psikaj naturleĝoj pri pensado. Scio pri tio ebligos al la homo ekregi sian menson kaj future krei mondregnon surbaze de kosma logiko kaj huma- nismo. Petu senkonstajn broŝurojn kaj provekzempleron de la revuo KOSMOS ĉe Martinus-Instituto,

Mariendalsvej 96, DK - 2000 Kopenhago F. Danio * +45 3834 6280

Fakso +45 3834 6180

Nenia unuiĝo aŭ membreco

KAVA-PECHKongresa kaj Kleriga Entrepreno de Petro ChrdleMembro de la Asocio de Ĉeĥaj Privataj Vojaĝagentejoj (AĈSCK) Membro de la internacia eldoneja grupo AKADEMIA LIBROSERVO

Ĉu vi volas en Ĉeĥio:

■ individue aŭ grupe libertempi,■ ekkoni faman arkitekturon,■ sperti ĉeĥan kaj moravian fol-

klorojn,■ sporti, turismi, ĝui kulturon, ...■ viziti produktejojn de kristalo,

de biero,■ ekkoni la faman Nigran teatron,■ aŭ nur tranokti?

Altnivela kaj favorpreze tion aranĝos

KAVA-PECHKongresa kaj Kleriga Entrepreno de Petro Chrdle

Anglicka 878, CZ-25229Dobrichovice (Prago) Tel.: +42.2.9912201, Fakso: +42.2.9912126

[LkGAZETOl

mondkulturasendependa.

esperantismaPETU PROVNUMERON ĈE:

Ia Gazeto 55210 CRF.UE, FRANCIO

V _______ ______

Page 28: 4 ••< SSiiii 1 · LA INFORM-SOSEO ... FELIĈE IU PENSIS PRI LA EN- KAJ EL-IREJOJ Nur ciferecaj informoj povas cirkuli sur la inform-ŝoseo. Pro tio ni, esplorantoj

♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦

Internacia ESPERANTO-KONFERENCO en Pribylina, SLOVAKIO

12-18 julio 96’Esperanto kaj Imperiaj Lingvoj

en internacia uzado Debatoj, Voĉdonado porOSIEK-premio

*Z> ĉ>

4

Informoj, aliĝoj : Esperanto, Regiona Societo, Sobotske nŭmestie 36,SK-058 Ol Poprad, Slovakio, tel/fakso (++42-92) 324 19

Eric LAUBACHER, 1 rue des Vosges, FR-78180 Montigny-le-Bretonneux, Francio tel [33] (1) 30 96 67 91, rete: eric @ frmug.fr.net.

Se vi de tempo al tempo perdas la vojon en la aplikado de esperantaj gramatikeroj, jen bona helpilo por plibonigi vian lingvoscion. Gramatika ekzercaro, laŭ la alfabeto ordigita, proponas aron da diversspecaj ekzercoj en tri niveloj pri la plej tiklaj problemoj de la plej facila lingva gramatiko en la mondo.Referencoj al „ABC-Gramatiko” (lnternacia Versio) de la samaj aŭtoroj ebligas al la studantoj konsulti la regulojn. Uzebla en lernejo kaj kiel mempraktikilo.

Christiane De Vleminck kaj Emile Van Damme

GRAMATIKA ABC-MEMPRAKTIKILOEldonis: Flandra Esperanto-Ligo, prezo: 690,- BEF + afranko. Mendu ĉe la eldonisto aŭ ĉe via kutima libroservo.

Ĉu vi ŝatas nian revuon?

Ni ankaŭ povas presi

vian revuon!Flandra Esperanto-Ligo, Frank- rijklei 140, B-2000 Antvverpen, Belgio.

b4' (+ afranko).^*■ Prezo ĉe